František Křižík: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
Li grave kontribuis al [[elektro|elektrizado]] de [[Bohemio]] konstruante elektrejojn, elektrotram- kaj elektrotrajnliniojn. La en Ĉeĥio unuan urboelektrejon por daŭra elektrolumigo li estigis en 1887 en [[Sudbohemia regiono|sudbohemia]] urbo [[Písek]]. La elektrejo estas ĝis nun funkcianta kaj servanta samtempe kiel muzeo.
 
[[Dosiero:Elektrarna-pisek.jpg|eta|180px|maldekstra|akvoelektrejoAkvoelektrejo en [[Písek]]]]
==Vivo==
Li naskiĝis kiel la unusola filo de kampara ŝuisto kaj servistino en urbeto Plánice en regiono de Šumava. Frue en sia juneco li perdis sian patron. Kiel dek du jara li foriris studi je la tiama nura ĉeĥa teĥnika liceo en Prago, kiun li finstudis. Pro manko de mono li ne povis trapasi abituriantan ekzamenon, ĉar li ne povis pagi la pagon por trapasi ĝin. Tamen la profesoro Václav Zenger, kiu rekonis lian talenton kaj teknikan entuziasmon, akceptis lin en Pragan teknikan altlernejon (ČVUT) kiel eksterordinaran aŭskultanton. Jam dum studado li devis trovi laboron, unue privatan instruadon, reskribon de muziknotoj kaj poste laboron en fabriko Markus Kaufmann, kiu okupiĝis per produktado de telegraf- kaj signalinstalaĵoj. Dum la laboro li plibonigis fervojan signaladon, kiu ankaŭ fariĝis lia unua rekonata invento, por kiu li ricevis 1000 ormonerojn.