Roĝero la 1-a (Sicilio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e informkesto reganto
e alia Tankredo
Linio 5:
'''Roĝero la 1-a de Sicilio''', ankaŭ konata kiel Roĝero la 1-a de Hauteville, naskiĝis en Normandio en 1031 kaj forpasis la 22-an de julio 1101 en [[Mileto (Italio)|Mileto]], [[Italio]], ankaŭ nomata ''Bosso'', aŭ la ''Granda Grafo'', ''Jarl Rogeirr'', estis la unua grafo de [[Aŭtonoma regiono Sicilio|Sicilio]].
 
Filo de la normanda nobelo [[Tankredo (Sicilio)|Tankredo]] de Hauteville, sinjoro de Kotentino, kaj lia dua edzino Fredisenda, ekloĝis en [[Suda Italio|suda Italio]] kiel vasalo de sia frato [[Roberto Gviskardo]], duko de [[Apulio]] kaj [[Kalabrio]]. Li partoprenis en la rekonkero de Kalabrio kaj ĉefvidis la rekonkeron de Sicilio kiu tiam troviĝis sub regado de la islamanoj kaj ĉefe loĝata de grekaj ortodoksuloj.
 
En 1072, post konkero de [[Palermo]], en [[Sicilio]], lia frato Roberto investis lin kiel la Granda Grafo de Sicilio, kvankam li daŭre estis lia vasalo kaj, post la morto de Roĝero la 1-a, alprenis la titolon la filo kaj posteulo de Roberto.