Glavo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ĉ. + ĉirkaŭ )
eNeniu resumo de redakto
Linio 5:
Historie, la glavo disvolviĝis en la [[Bronzepoko]], evoluante el la [[ponardo]]; la [[Bronzepoka glavo|plej fruaj specimenoj]] datas el ĉirkaŭ 1600 a.K. La posta [[Ferepoka glavo]] restis tre mallonga kaj sen manprotektilo. La romia ''spatha'', kiel evoluis en la malfrua [[Romia armeo]], iĝis la antaŭanto de la eŭropa glavo de la Mezepoko, dekomence adoptita kiel glavo de la [[elorienteŭropaj popolmigradoj]], kaj nur en la [[Meza mezepoko]], disvolviĝis en la klasika kavalira glavo kun manprotektilo.
 
En la [[Moderna epoko]], la okidentaokcidenta glavodesegnado diverĝis en du tre apartajn formojn, nome la pikglavojn kaj la sabrojn, kiuj diferencas jene:
 
La pikglavoj kiaj la [[rapiro]] kaj eventuale la [[glaveto]] esti dezajnitaj por trapiki siajn celojn rapide kaj okazigi profundajn pikajn vundojn. Ties longa kaj rekta klingo kaj bone ekvilibrita dezajno faris ilin tre facile manovreblaj kaj mortigaj en duelo sed tre neefektivaj se uzitaj en frapa aŭ tranĉa movado. Bon celita impeto kaj piko povus finigi lukton en sekundoj per nur unu frapo per glavo, kio kondukis al disvolvigo de luktostilo kiu ege similas al moderna [[skermo]].