Esperanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-http://uea.org +https://uea.org)
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-http://www.uea.org +https://uea.org)
Linio 153:
La kreinto de Esperanto, Ludoviko Lazaro Zamenhof, sciis, ke lingvo estas disvastigenda per kolektiva uzo, tial li limigis sian komencan proponon je minimuma gramatiko kaj malgranda vortprovizo. Hodiaŭ tamen Esperanto estas plene disvastigita lingvo kun tutmonda komunumo de parolantoj kaj kompleta esprimaparato. Multaj ideoj de Zamenhof antaŭiris la ideojn de la fondinto de la moderna lingvistiko [[Ferdinand de Saussure]], kies frato estis Esperantisto.
 
Komence, la lingvo konsistis el ĉirkaŭ mil [[normala radiko|vortradikoj]], el kiuj oni povis krei 10–12 mil vortojn. La nunaj [[esperantaj vortaroj]] enhavas ofte eĉ 15–20 mil radikojn, el kiuj jam da vortoj deriveblas centmiloj; krome la lingvo daŭre evoluas. La aktualajn tendencojn observas kaj kontrolas la [[Akademio de Esperanto]]. Dum sia historio, Esperanto estis uzita por atingi diversajn celojn, iujn el ili eblas taksi problemaj. La lingvo estis malpermesita kaj ĝiaj uzantoj persekutataj kaj dum la erao de [[Stalin]], konsideranta ĝin „lingvo de mondcivitanoj“, kaj dum [[Adolf Hitler|Hitler]], por kiuj ĝi estis „lingvo de Hebreoj“ (ĉar Zamenhof, la kreinto, mem estis Hebreo).<ref name="Ĝisdate pri Esperanto">{{citaĵo el retejo | eldoninto = Universala Esperanto‑Asocio | titolo = Ĝisdate pri Esperanto | dato = 2009-12-14 | url = https://uea.org/pdf/ghisdate/ghisdate_esperanta.pdf |arkivurl= https://web.archive.org/web/20161210002046/httphttps://www.uea.org/pdf/ghisdate/ghisdate_esperanta.pdf | arkivdato = 2016-10-12 | citaĵo = La lingvo estis malpermesita, kaj ĝiaj uzantoj persekutataj{{tripunkto}}de Hitler, por kiu ĝi estis lingvo de judoj{{tripunkto}}Zamenhof, kreinto de la lingvo, estis judo}}</ref><ref>{{citaĵo el la reto | url = http://www.bbc.com/future/story/20180110-the-invented-language-that-found-a-second-life-online | titolo = The invented language that found a second life online | alirdato = 2018-01-17 | familia nomo = Penarredonda | persona nomo = Jose Luis | dato = 2018-01-10 | verko = BBC Future | eldoninto = BBC | lingvo = en | citaĵo = Both Stalin and Hitler prosecuted it. The former because he saw it as a tool of Zionism, the latter because he disliked its anti-nationalist ideals.}}</ref>
 
La nuna Esperanto estas rezulto post kolektiva laboro de centoj da filologiistoj, poetoj, verkistoj kaj da tri generacioj de ĝiaj uzantoj<ref>JANTON, Pierre; TONKIN, Humphrey. ''Esperanto: language, literature, and community.'' Novjorko: SUNY Press, 1993. 169 pĝ. ISBN 0-7914-1254-7.</ref>. Dum pli ol 120 jaroj kreiĝis miloj da vortoj, esprimoj, frazfiguroj, [[metaforo]]j ks., ellaboriĝis ankaŭ dekoj da fakaj vortaroj por diversaj sciencoj.
Linio 214:
==== Esploro kaj bibliotekoj ====
[[Dosiero:La biblioteko de la Hispana Esperanto-Muzeo (2006-04-23).jpg|eta|dekstra|La [[Biblioteko de la Muzeo de Esperanto de Subirats]] disponas pli ol 10 000 librojn kaj 13 000 jarkolektojn de Esperantaj [[gazeto]]j]]
En multaj universitatoj Esperanto estas parto de lingvosciencaj kursoj, iuj proponas ĝin kiel sendependan studfakon. Precipe estas rimarkinda la [[Eötvös Loránd Tudományegyetem|Universitato Eötvös Loránd]] en [[Budapeŝto]] kun sekcio de [[Esperantologio]] en la Instituto de Ĝenerala kaj Aplikita Lingvoscienco, kaj la [[Universitato Adam Mickiewicz]] en [[Polujo|pola]] [[Poznano]] kun postgradaj studoj pri [[interlingvistiko]]<ref>PIRLOT, Germain. ''Esperanto en universitatoj.'' Universala Esperanto-Asocio, eldonita 2003-04-17. Citita 2008-08-15. httphttps://www.uea.org/agadoj/instruado/pirlot.html (Esperante).</ref>. La bibliografio de la [[Usono|Usona]] Asocio de Modernaj Lingvoj registras ĉiujare pli ol 300 fakajn publikaĵojn pri Esperanto. La biblioteko de la [[Esperanto-Asocio de Britio|Esperanto-Asocio de Britujo]] enhavas pli ol 20 mil pecojn. Signifa tutmonda esplorcentro kaj arkivejo estas [[CDELI|Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI)]], kio estas parto de la urba biblioteko de [[La Chaux-de-Fonds]] en [[Svislando]]. Ĝi konservas librojn, periodaĵojn kaj diversajn eldonaĵojn ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en aliaj planlingvoj. [http://www.cdeli.org CDELI] krom esti arkivejo kaj esplorejo por interlingvistoj, historiistoj, esperantologoj kaj alifakaj esploristoj, okazigas ankaŭ kursojn kaj seminariojn. Al pluaj grandaj bibliotekoj apartenas la [[Biblioteko Hector Hodler]] en [[Rotterdam|Roterdamo]] en la [[Centra Oficejo de UEA|Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio]], [[Germana Esperanto-Biblioteko]] en la urbo [[Aalen|Aleno]] aŭ la biblioteko de la [[Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj]] en [[Vieno]], kiu estas parto de la [[Aŭstruja Nacia Biblioteko]]. La bibliotekoj en Vieno kaj Aleno liveras informojn pri siaj kolektoj ankaŭ [[interreto|perrete]] kaj atingeblas pere de la interŝtata interbiblioteka pruntservo.
 
==== Profesiaj kontaktoj kaj fakaj interesoj ====
Linio 454:
Ankaŭ aliaj eksterkomunumaj organizoj kaj konferencoj subtenis Esperanton, ekzemple en 1980 en [[Manilo]], la ĉefurbo de [[Filipinoj]], la Monda Turisma Konferenco (organizita de Monda Turisma Organizo)<ref>Teksto kaj komento en [http://www.esperanto.hu/eventoj/arkivo//eve-094.htm Eventoj 94]</ref>).
 
Notindas krome kelkaj rezolucioj kaj proponoj ĉe [[Ligo de Nacioj]], [[Unuiĝintaj Nacioj]] kaj aliaj organizoj<ref>[httphttps://www.uea.org/informado/ED38-eo.html#enhavo Esperanto kaj internaciaj organizaĵoj]</ref>.
 
== Kulturo ==
Linio 542:
[[Metaforo|Metafore]] la vorto ''esperanto'' iam estas uzata por priskribi ion internacian, perigan, miksitan aŭ neŭtralan&nbsp;– tiel ekzemple [[Java (programlingvo)|Java]] estas markata kiel "esperanto de la [[programlingvo]]j aŭ [[Linukso]] kiel "esperanto en la komputila mondo"<ref>Jalinh. Lidé jsou počítače a Java je Esperanto. En ''AbcLinuxu''. Eldonita 2007-06-06, atingita 2007-09-16. (Ĉeĥe.) Atingebla je http://www.abclinuxu.cz/blog/jalinh/2007/6/6/182356.</ref>.
 
Tia uzo tamen povas ofte konfuzi. Ekzemplon prezentas la etikedo "esperanta [[monunuo]]", uzita por [[Eŭro]]: tiu estis kreita por anstataŭi aliajn monunuojn&nbsp;– Esperantistoj tamen, krom esceptoj, ne klopodas forigi la naciajn lingvojn<ref>''Euro.'' Česká národní banka. Atingita 2008-09-17. Eldonita en Praha. (Ĉeĥe.) Atingebla je http://www.cnb.cz/cs/mezinarodni_vztahy/euro.</ref><ref>''Pražský manifest.'' Eldonis Starto. Atingita 2008-09-17. (Multlingve.) Atingebla je http://members.chello.cz/malovec/manifest.htm, httphttps://www.uea.org/informado/pragm/index.html</ref>. La komuna Eŭropa monunuo tamen estas neŭtrala, same kiel Esperanto.
 
== Referencoj ==