Mramba Simba Nyamkinda: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 27:
En la jaro 1983 li trovis artikolon pri Esperanto en la loka ĵurnalo. Li vidis ŝancon al plua lernado - eĉ senpaga - kaj tuj skribis leteron al [[UEA]] por peti la kurson. Post tri monatoj alvenis la svahila lernolibreto pri Esperanto. Li serioze studis la dek lecionojn kaj sendis la solvitajn taskojn al sia itala mentoro [[Nino Vessella]] por korektado; poste li daŭrigis la korespondadon kun S-ro [[Hans Bakker]] en Amsterdamo, kiu pluhelpis lian lernadon per pliaj lernomaterialoj.
 
En la jaro 1988 pere de Hans Bakker li ricevis inviton de UEA por trimonata studvojaĝo al Eŭropo pere de subvencio de Unesko kaj per tio li partoprenis al [[ILEI]]-seminarion kaj partoprenis la [[73a73-a UK|73-an UKon]] en [[Roterdamo]].
 
Revenante hejme li provis kun geamikoj starigi la [[Tanzania Esperanto-Asocio|landan Esperanto-Asocion]] kaj en la jaro 1992 ili sukcesis kunvenigi esperantistojn en [[Daresalamo]], kie li estis elektita la [[prezidanto]] de TEA, kiun li gvidis ĝis 1996.<ref>La historio de TEA estas nur parte dokumentita. Alia raporto pri tiu tempo, verkita de [[Nino Vessella]], la "mentoro", troviĝas ĉe [http://www.vessella.it/tanzania/tanzanagado.htm "Tanzania agado"]</ref>