Masakro de Lvovaj Profesoroj: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj) |
Kozyra (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
'''Masakro de Lvovaj Profesoroj''' estas [[ekzekuto]] de polaj sciencistoj, lekciistoj de altlernejoj en [[Lvovo]], okazigita matene la 4-an de julio 1941 de [[Einsatzgruppen|Einsatzkommando zur besonderen Verwendung]], speciala polica unuo de [[Sicherheitsdienst|SD]] - la sekureca servo de [[Nazia Germanio]], post la komenco de [[okupado]] de la urbo, kaj ankaŭ ligitaj al tio ekzekutoj de tri polaj sciencistoj la 11-an kaj 26-an de julio 1941.
[[Dosiero:Lwow-nowy pomnik zamordowanych polskich profesorow.JPG|eta|La monumento omaĝe al la polaj prfesoroj de [[Lvovo]] mortigitaj fare de germanoj kadre [[Masakro de Lvovaj Profesoroj]] dum la [[Dua Mondmilito]]]]
En historiografio oni difinas la eventojn kiel murdo de lvovaj profesoroj, sed [[viktimo]]j de tiu ĉi [[krimo]] estis ankaŭ docentoj de altlernejoj kaj membroj de iliaj familioj kaj kunloĝantoj.
== Polaj sciencistoj en Lvovo sub
Pro agresoj de [[Germanio]] kaj [[Sovetunio]] al [[Pollando]] [[invado en Pollandon|septembre 1939]], post okupado de la tuta teritorio de la [[Dua Pola Respubliko]] fare de [[Wehrmacht]] kaj [[Ruĝa Armeo]] kaj determino de la 28-a de septembro 1939 - en la traktato pri limoj kaj amikeco inter [[Nazia Germanio]] kaj [[Sovetunio]] - la germanan-
Situacio de la pola scienco en Lvovo estis komplika samgrade kiel politika situacio de [[poloj]] post agreso de Sovetunio al Pollando la 17-an de septembro 1939. En Lvovo ekde la 17-a de septembro 1939 ĝis la 29-a de junio 1941 okazis pluraj [[reprezalio]]j fare de [[NKVD]] rilate al scienca medio, i.a. oni malliberigis en [[Kozelsk]] kaj [[Starobilsk]] ses sciencajn laborantojn de altlernejoj, rezervaj [[oficiro]]j de Pola Armeo, kaj poste ilin murdis en aprilo-majo 1941 en [[Katin]] aŭ [[Ĥarkovo]]. Fine de septembro kaj en oktobro 1939 sekvis laŭvicaj arestoj inter juĝistoj, prokuroroj, funkciuloj de [[polico]], rezervaj oficiroj, kaj sciencistoj. Oktobre 1939 sovetaj regopovoj atribuis al poloj pasivan kaj aktivan balotrajton en pseŭdobalotado al ŝtataj institucioj. Nokte de la 9-a ĝis la 10-a de decembro 1939 en Lvovo NKVD arestis ĉ. 2 mil polajn oficirojn. Inter ili estis sub[[kolonelo]] de la rezervo de fervoja soldataro [[Kazimierz Bartel]], kiun oni liberigis. Dum revizio NKVD ŝtelis al li oran horloĝon kaj profesorajn ordenojn. Unu el aliaj arestitaj polaj profesoroj estis [[Stanisław Grabski]], arestita fine de septembro 1939. Li restis en diversaj malliberejoj ĝis la 26-a de junio 1941. Rezulte inter viktimoj de [[Katin]] ektroviĝis 44 laboristoj de pola scienco.
|