Mohamedo bin Raŝid Al Maktum: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
 
Li estas responsa pri la kresko de Dubajo al [[mondurbo]],<ref> "Sheikh Mohammed and the making of Dubai", Mayo, Nohira, Mendhro kaj Cromwell, Harvard Business School, Marto 2010 9-410-063, Paĝo 1, 9. </ref> same kiel pri la lanĉo de multaj gravaj enterprenoj kiel [[Emirates Airlines]], [[DP World]], kaj Jumeirah Grupo. Multaj el tiuj estas posedoj de ''Dubai Holding'', nome kompanio kun mult-diversigita negocaro kaj investado. La Ŝejĥo Mohamedo superrigardis la disvolvigon de multaj projektoj en Dubajo kiel la kreado de teknologia parko kaj de libera ekonomia zono, nome la [[Dubaja Interreturbo]], de la Dubaja Komunikurbo, de la Dubaja Internacia Financa Centro, de la [[Palm-insuloj]] kaj de la [[Hotelo Araba turo|Hotelo Araba turo]]. Li estris ankaŭ la konstruadon de [[Burĝ Ĥalifa]], nome la plej alta konstruaĵoj en la mondo.<ref> Brook, Daniel (27a de februaro 2013). [https://nextcity.org/daily/entry/how-dubai-became-dubai "How Dubai Become Dubai".] Next City. Arkivita el la originalo en la 5a de novembro 2014. Alirita la 3an de julio 2019. </ref>
 
==Kritikoj==
Mohamedo bin Raŝid Al Maktum havis almenaŭ ses edzinoj en sia vivo.<ref>[https://www.bbc.com/news/world-middle-east-48843168 Princess Haya: Dubai ruler's wife in UK 'in fear of her life',] Frank Gardner, BBC, 2a de julio 2019. Alirita la 6an de julio 2019. </ref>
 
Lia filino Latifa publikigis filmeton en la 4a de marto 2018, en kiu ŝi komentas vivmalfacilon kaj intencon fuĝi el Dubajo,<ref>Yee, Vivian (10a de februaro 2019). [https://www.nytimes.com/2019/02/10/world/middleeast/princess-latifa-sheikha-dubai.html?module=inline "A Princess Vanishes. A Video Offers Alarming Clues".] [[New York Times]]. Alirita la 6an de julio 2019. </ref><ref>[https://www.youtube.com/watch?v=UN7OEFyNUkQ Escape from Dubai (11a de marto 2018), Latifa Al Maktoum - FULL UNEDITED VIDEO - Escape from Dubai - Hervé Jaubert, Alirita la 6an de julio 2019. </ref> post malsukcesa klopodo foriri el UAE kaj posta malapero,<ref>[https://apnews.com/4336b41b8075420280fe4011c6bc185e "Ex-spy: Daughter of Dubai ruler missing since escape attempt".] AP News. Alirita la 6an de julio 2019. </ref> kaj en kiu ŝi konfirmas akuzon de malbona traktado fare de sia familio, kaj akuzas sian patron inter alia pri nombraj murdoj.
 
==Notoj==