Semantikaj roloj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
enkonduko
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 04:32, 8 jul. 2019

Semantika rolo estas la sube kuŝanta rilato kiun partoprenanto havas kun la ĉefa verbo en propozicio.[1] La entoj, kiuj partoprenas en diversaj eventoj kaj situacioj, ludas apartojn rolojn. Tiuj roloj estas parto de la enhavo de lingva komunikado. Oni priskribas ilin prototipe, kaj la etikedoj donitaj al ili estas konvenaj proksimumaĵoj. [2] [3] Ne ekzistas ĝenerala interkonsento inter fakuloj pri kiuj semantikaj roloj estas bezonataj. Norma listo ne ekzistas. Du ekstremaj ekzemploj estas la lokista teorio de Anderson (1971), kiu havas nur tri rolojn (Origino, Loko, Celo), el kiuj ĉiuj nelokaj valoroj estas deriveblaj, kaj la HPSG-vido, kie ĉiu verbo havas la proprajn semantikajn rolojn, diferencaj al tiuj de ĉiuj aliaj verboj [4] Bedaŭrinde, en tiu lasta, perdiĝas la avantaĝoj de la ĝeneralaj principoj de semantikaj roloj.[5] Alia problemo, pri listoj de roloj, estas kiel fajne dividi la diversajn rolojn. Jackendoff (1973) dividis la rolon AGANTO en du: aganto kaj aktoro sed aliaj proponis ĝis 14 subtipojn. Ofte ne ekzistas klara limo inter la roloj. Ekzemple, en "la martelo rompis la fenestron", martelo eble estas la aganto, ilo, forto, aŭ kaŭzo. Tamen, iuj semantikaj rilatoj estas pli kredeblaj ol aliaj.

La ideo pri semantikaj roloj estas tre malnova. Ĝi ŝajne venas de la skribaĵoj de Panini, en la kvara jarcento a.K.E., pri la sanskrita lingvo. En la moderna epoko Gruber (1965) kaj Fillmore (1966) instigis evoluigon pri la teorio.


Referencoj

  1. https://glossary.sil.org/term/semantic-role
  2. Thomas E. Payne. Summary of Semantic Roles and Grammatical Relations, 19 October 2007
  3. Lynn M. Berk, (1999) English Syntax: From Word to Discourse, Oxford University Press, N.Y.
  4. Pollard and Sag, 1990
  5. http://elies.rediris.es/elies11/cap5111.htm

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj