'''Sânnicolau Mare''' sinnikolau[sınnikolau] (laŭ la malnova rumana ortografio ''Sînnicolau Mare'' [[hungara lingvo|hungare]] '''Nagyszentmiklós''' [nadjsentmiklo:ŝ], [[germana lingvo|germane]]: '''Großsantnikolaus''') estas [[urbo]] en la okcidenta regiono [[Banat]], [[Rumanio]] kun ĉirkaŭ 13.000 loĝantoj, el kiuj ĉirkaŭ 10% estas hungaroj. Ĝis [[1920]] apartenis ĝi kiel Nagyszentmiklós al la hungara [[departemento]] [[Torontál]] kaj venis pro [[Traktato de Trianon]] en [[junio]] [[1920]] al [[Rumanio]].
[[Dosiero:Tezaurul Sannicolau Mare 3.jpg|thumb|right|300px|Trezoroj de Sânnicolau Mare]]
==Historio==
Oni trovis ĉeranderande de la urbo famajn ortrezorojn (verŝajne de la [[avaroj]]) en la jaro [[1799]], kiuj nun troviĝas en la Arthistoria Muzeo de [[Vieno]]. La ortrezoro konsistas el 23 oraj ujoj el la frua mezepoko (7-9. jc.). La nomo de la urbo signifas diverslingve Granda [[Sankta Nikolao]]. Oni aligis al ĝi [[Sânnicolaul German]].