Religia naciismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "'''Religia naciismo''' estas naciismo, kiu rilatigas sin al difinita religia kredo, dogmo aŭ aparteno. Tiu rilato povas analiziĝi laŭ du aspektoj: la p..."
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Religia naciismo''' estas [[naciismo]], kiu rilatigas sin al difinita [[Religio|religia]] kredo, dogmo aŭ aparteno. Tiu rilato povas analiziĝi laŭ du aspektoj: la politikigo de religio kaj la influo de religio al la politiko.<ref name=Xypolia>{{citaĵo el gazeto|familia nomo=Xypolia|persona nomo=Ilia|titolo=Cypriot Muslims among Ottomans, Turks and British|gazeto=Bogazici Journal|jaro=2011|volumo=25|numero=2|paĝoj=109–120|url=http://www.bujournal.boun.edu.tr/docs/13330942935.pdf|alirdato=2012-11-10|doi=10.21773/boun.25.2.6}}</ref>
 
Ĉe la unua el la du aspektoj, kundividata religio povas esti rigardata kiel kontribuanto al sento de nacia unueco, komuna ligiteco de nacianoj. Alia politika aspekto de religio estas apogo al [[nacia identeco]], simila kiel kundividata etneco, lingvo aŭ kulturo. La influo de religio al la politiko estas pli ideologia, ĉe kio aktualaj interpretoj de religiaj ideoj inspiras politikan aktivismon kaj agadon; ekzemple, oni envivigas leĝojn por instigi al pli strikta religia observado.<ref>Juergensmeyer, Mark. "The Worldwide Rise of Religious Nationalism", ''Journal of International Affairs'', somero 1996, 50, 1.</ref>
 
[[Ideologio|Ideologie]] propulsata religia naciismo ne nepre estas celata kontraŭ aliaj religioj, sed povas manifestiĝi reage al la [[moderneco]] kaj precipe al la [[sekulara]] naciismo. Religia naciismo povas esti akompananto de sekulara naciismo. [[Nacio-ŝtato|Nacio-ŝtatoj]], kies landlimoj estas relative freŝdate difinitaj, aŭ kiuj spertis [[Koloniismo|koloniismon]], povas inklini al religia naciismo, kiu povas prezenti sin kiel pli aŭtentikan aŭ “tradician” esprimiĝon de identeco. Sekve, kreskis tutmonde religia naciismo en la postsekvo de la [[malvarma milito]], ankaŭ kiam la postkolonia politiko komencis esti defiata (frontanta grandajn evoluajn defiojn, sed ankaŭ traktanta la realon de koloniisme difinitaj, kaj sekve iom artefaritaj landlimoj). En tia scenaro, alvoki al nacia sento de islama identeco, kiel en Pakistano kaj Indonezio, povas servi por superi regionajn streĉecojn.
Linio 8:
 
Multaj etnaj kaj kulturaj naciismoj inkluzivas religiajn aspektojn, sed kiel markiloj de grupa identeco, anstataŭ kiel interna motivo por naciismaj pretendoj.
 
==Referencoj==
<references/>
 
[[Kategorio:Naciismo]]