18-a de julio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Naskiĝoj: Ĥristo Gorov
→‎Eventoj: Muzikalbumo de Selena aperis
Linio 35:
* [[Dua mondmilito]] en [[Pollando]] kaj la mondo:
** [[1940]]: En [[okupado|okupata]] [[Varsovio]] germanaj regopovoj malpermesis al [[judoj]] eniri al [[parko]]j kaj sidi sur publikaj [[benko]]j; en sia [[taglibro]] Ludwik Landau skribis, ke [[Pawiak]] estas plenplena, nombro de arestitoj atingas 3 mil, dum post majaj traserĉoj estis ĉirkaŭ 2200
** Prezidento en [[ekzilo]] [[Władysław Raczkiewicz]] demisiis [[Władysław Sikorski]] kiel [[ĉefministro]] kaj anstataŭis lin per [[August Zaleski]] pro [[kaoso]] dum retiriĝo de pola armeo el [[Francio]] - kolonelo Klimecki kun oficiroj intervenis, venontan tagon post [[mediacio]] de armea generalo [[Kazimierz Sosnkowski]] la prezidento retirigis ambaŭ deciojn kaj la [[puĉo]] estis sekretigita; [[Pollando|pola]] kaj [[Britio|brita]] registaroj interkonsentis pri [[politiko|politika]] kaj [[militisto|militista]] kunlaboro; '''[[litovoj]] transdonis ĉirkaŭ 720 polojn de internigejo en [[Kalvarija]] al sovetaj regopovoj'''; en [[Britio]] kaj [[Palestino]] [[Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento]] nombris 6503 [[oficiro]]jn kaj 23 944 suboficiron kaj soldatojn, ĉeĥaj taĉmentoj nombris 4 mil soldatojn; [[Londono]]: pola ŝipflago aperis sur [[destrojero]] ''H 16'', transprenita de britoj post [[kapitulaco]] de Francio, kies skipon konsistigis polaj maristoj de sinkigita ''ORP Grom''; [[Budapeŝto]]: "[[Wieści Polskie]]" (ligilo kun la pola [[diasporo]]) informis pri malgrandigo de pola gazetaro - en [[Vilno]] jam malaperis duonliberaj polaj gazetoj, en Francio malaperis 3 ĵurnaloj kaj pluraj perfekte redaktitaj semajnrevuoj, en Londono aperas nun "Dziennik Polski" kaj en Rumanio "Kurier Polski"
** [[1941]]: [[Germanoj]] en [[Poznań]] [[senkapigo|senkapigis]] 6 [[poloj]]n; [[konspiro|konspira]] periodaĵo "Polska Walczy" (Pollando Batalas) finas sian enkondukan artikolon "Ecoj de la nova situacio" per la vortoj: ''[[Operaco Barbaroso|Militiro de Hitler al Moskvo]] komenciĝis precize en la tago de la 129-a datreveno de la [[Franca invado al Rusio|militiro de Napoleono al Moskvo]] (...)''
** [[1942]]: Germanaj ĝendarmoj pafmortigis en [[distrikto Sandomierski|Dwikozy]] kaj Strzegocice (apud [[Pilzno (regiono Podkarpackie)|Pilzno]]) po 18 kaj 14 judoj; [[Varsovia geto]]: '''en [[Domo de Orfoj]] gvidata de [[Janusz Korczak]] okazis teatraĵo ''Poŝto'' de [[Rabindranath Tagore]]''', rankontanta pri senkuracebla [[malsano]] kaj morto de [[hinduo|hindua]] knabo - baldaŭ komence de aŭgusto deko de edukistoj kaj 192 georfoj pereos en [[ekstermejo]] [[Treblinka]]
** Testoflugo de la germana aviadilo [[Messerschmitt Me 262]], la unua [[jetmotoro|jetmotora]] [[ĉasaviadilo]], kiu partoprenis batalojn
** [[1943]]: [[Ordnungspolizei|Germanaj policoj]] [[pafekzekutado|pafekzekutis]] en [[Międzyrzec Podlaski]] 117 judojn kaj 3 polinojn, en Zgłobień (proksime al [[Rzeszów]]) 47 personojn, en [[Radom]] 35 loĝantojn de brikdomo, ktp.; [[genocido|genocida]] [[Volinia masakro]]: [[ukraino]]j per [[hakilo]]j, [[serpo]]j kaj [[forkego]]j murdis pli ol 20 loĝantojn de la pola vilaĝo Tur en nuna [[Rivna provinco]]; sieĝataj de [[Ukraina Ribela Armeo]] ekde la 16-a de julio polaj soldatoj kune kun sinprotektantaj civiluloj en Huta Stepańska (proksime al nuna Kostopil) sukcesis trarompi la ĉirkaŭigon kaj atingi aliajn memdefendejojn - pli ol 300 personojn [[murdo|murdis]] [[banderanoj]]
** [[1944]]: [[Ruĝa Armeo]] konkeris polan urbon [[Hajnówka]]; en [[Lublin]]-regiono komenciĝis [[Operaco Tempesto]]; [[Ruĝa Armeo]] malarmigis en Arbaro Rudnicka ([[Distrikto Vilno]]) taĉmentojn de [[Pola Enlanda Armeo]]; de [[fervojo|fervoja]] transporto inter [[Bydgoszcz]] kaj [[Piła]] fuĝis 21 sovetaj [[militkaptito]]j
** Usona aviadilaro tage bombatakis germanan [[armea spaco|armean spacon]] de [[Peenemünde]]; '''[[Dua Pola Korpuso]] de generalo [[Władysław Anders]] konkeris italan urbon [[Ankono]]''' - mortfalis 388 polaj soldatoj kune kun publicisto [[Adolf Maria Bocheński]], 1636 vundiĝis kaj 126 perdiĝis (solece pola operaco, en la okcidenta fronto, konkerinte la [[haveno]]n permesis al aliancanoj trarompi fortikaĵojn)
* [[1946]]: '''En [[Przemyśl]] Sovetunio transdonis al poloj parton de la pola [[biblioteko]] de la [[Lvovo|Lvova]] eldonejo [[Ossolineum]] kune kun la pentraĵo "[[Panoramo pri Racławice]]"''' - la kolektaĵoj estis transportitaj al [[Vroclavo]]
* [[1947]]: [[Kuratora Teritorio Pacifikaj Insuloj]] iĝis [[kuratora teritorio]] de [[Usono]]
* [[1947]]: Reĝo de Britio [[Georgo la 6-a (Britio)|Georgo la 6-a]] subskribis leĝon pri sendependeco de [[Barato]]
* [[1951]]: '''En [[Varsovio]] komenciĝis proceso de germana [[militkrimo|militkrimulo]] [[Jürgen Stroop]], aŭtoro de t.n. [[Raporto de Stroop]]'''
* [[1956]]: [[Ernő Gerő]] iĝis la unua sekretario de la [[Hungara Socialista Laborista Partio]]
* [[1959]]: [[Osvaldo Dorticós Torrado]] iĝis prezidento de Kubo
* [[1962]]: En [[Pollando]] 36 [[setlado|setlejoj]] ricevis [[urborajto]]n
Linio 52:
* [[1971]]: [[Pelé]] la lastan fojon ekludis en la [[brazila nacia teamo de futbalo]]
* [[1972]]: [[Egiptio]] ordonis al ĉirkaŭ 20 mil sovetaj armeaj konsilistoj forlasi la landon riproĉante al [[Moskvo]] neliveron de promesitaj [[armilo]]j
* [[1976]]: '''Rumana [[gimnastiko|gimnastino]] [[Nadia Comăneci]] akiris maksimuman poentaron dum la 21-a [[Somera Olimpiko 1976|Somera Olimpiko]] en [[Montrealo]]'''
* [[1991]]: Prezidiumo de [[Jugoslavio]] decidis pri retirigo dum 3 monatoj federacian armeon el la teritorio de [[Slovenio]]
* [[1994]]: '''[[Atenco kontraŭ la AMIA]]''' - [[Asociación Mutual Israelita Argentina]] en [[Bonaero]]: 85 personojn mortis (ĉefe [[judoj]]) kaj 300 vundiĝis
* [[1995]]: '''Muzikalbumo de usona-meksika kantistino [[Selena]] ''[[Dreaming of You]]'' aperis''' - populariganta [[teĥana muziko|teĥanan muzikon]], estis publikigita postmorte
* [[1996]]: [[Tamilaj tigroj]] komencis atakon kontraŭ [[militisto|militistejo]] en Mullaitivu, nordorienta parto de [[Srilanko]], kie dum kelkaj tagoj pereis ĉirkaŭ 1300 soldatoj, kio estis la plej granda malvenko de registara armeo dum la [[enlanda milito]]
* [[2006]]: Itala polico liberigis 113 [[poloj]]n laborantaj en [[sklavo|sklavecaj]] kondiĉoj en trudlaborejo en [[Apulia]], sude de la lando