'''Hercule POIROT''' ({{prononco|ˈhɜːkjʊl }}; Esperantigite erk''u'Erkul'l Puaro''')pŭaro:}} estas fikcia [[detektivo]], protagonisto en la libroserio "Aventuroj de ErkulHercule PuaroPoirot", verkita de [[Agatha Christie]]. Li estas [[Belgio|belgo]], sed loĝas en anglalingva medio, parolante la [[Angla lingvo|anglan]] kun [[Francio|franca]] [[akĉento]], enmiksante francismojn (merci, mon ami k.s.). Li emas koleri, kiam oni opinias lin franco anstataŭ belgo. Lia [[heroa flankulo|kunulo]] estas kapitano Hastings {{prononco|hejstingz}}, kiu plenumas similan rolon kiel doktoro Vatsono ĉe [[Sherlock Holmes]] – li reprezentas naivan publikon (leganton aŭ filman spektanton), starigas al Poirot naivajn demandojn, per kies respondado la detektivo malkaŝas al la publiko siajn pensojn. La inspektoro Japp el [[Scotland Yard]] reprezentas fieran profesian policanon, kiu estas superata de la genia amatoro.
La noveloj pri Hercule Poirot estis multfoje filmigitaj. La detektivon ludis eminentaj aktoroj [[Albert Finney]], [[Peter Ustinov]] kaj [[David Suchet]].
* '''(en)''' [http://theinternetforum.co.uk/crime2/hp3.html Informo pri televidaj serioj kun bildoj] {{en}}
* '''(eo)''' [http://web.archive.org/web/20040514124141/http://members.cox.net/esperanto/pdf/moe.pdf Murdo en la Orienta Ekspreso] tradukita en Esperanton ('''PDF''') {{eo}}