Madame de Sévigné: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
=== Devenoj kaj familio ===
Filino de Celse-Bénigne de Rabutin (1596-1627), barono de Chantal, kaj de Marie de Coulanges (1603-1633), lia edzino, ŝi naskiĝas en la tiel nomata hotelo de Coulanges [urba domego], restadejo de ŝiaj patrinaj geavoj, Philippe la Unua de Coulanges (1565-1636) kaj Marie, naskita de Bèze, (1576-1634). La palaco troviĝas je la n-ro 1-bis sur la Reĝa Placo (nuntempe inter la [[Placo de la Vogezoj|1-bis placo de Vogezoj]] kaj la 11-bis, strato de Birague) meze de la franca ĉefurbo, kie restas tiam liaj gepatroj. Baptita la morgaŭon, 6-an de februaro, en la preĝejo Saint-Paul de Parizo, ŝia naskiĝatestilo indikas ke ŝia baptopatro nomiĝas Charles Le Normand, sinjoro de Beaumont, « estro de maljuna regimento, guberniestro de La Fère kaj unua ĉefservisto de la Reĝo » kaj ke ŝia baptopatrino estas ŝia avino « Damo Marie de Bèze, edzino de Nobela Moŝto Philippe de Coulanges, [[Konsilio de la reĝo de Francio|konsilisto de la Reĝo]] en liaj ŝtataj kaj privataj konsilioj. », Oni donas al la infano la antaŭnomon de ŝia avino (kaj baptopatrino), Marie.
 
Celse-Bénigne de Rabutin de Chantal estas mortigata en la jaro 1627 dum la sieĝo de [[La Rochelle]] (1627-1628), sub la komando de la markizo Jean de Saint-Bonnet de Toiras kaj do postlasas vidvinon, Marie de Coulanges kaj orfinon, la unujaran etulinon Marie. Ses jarojn poste, ŝi ankaŭ perdas sian patrinon.
 
 
{{projektoj}}