Grapolbombo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
de Konvencio pri Grapolbomboj
Linio 24:
Eĉ ene de Esperantio, grupo de membroj de [[Sennacieca Asocio Tutmonda]] (SAT), organizitaj kiel Pacista Frakcio, agadas favore senminigon kaj malpermeson de tiuj bomboj, kun rekta agado rilate la [[Kroatio|kroatan]] situacion (senminigo), francajn parlamentanojn (grapolbomboj), aplikigon de la Konvencio de Otavo, ktp. SAT estas membro de tiu asocio CMC. Aktiva en la kampanjo kontraŭ grapolbomboj estas ankaŭ la [[Esperanta Civito]].
 
Finfine fine de majo de [[2008]] okazis en [[Dublino]] kongreso de reprezentantoj de diversaj landoj por pritrakti la situacion pro [[Konvencio pri Grapolbomboj]]. Unue oni diru, ke ne partoprenis [[Usono]], [[Rusio]], [[Ĉinio]], [[Israelo]] kaj [[Barato]]. Nehazarde, la tri unuaj menciitaj estas la tri grandaj potencoj de la komenco de la [[21-a jarcento]], krom la [[Eŭropa Unio]].
 
La unua malfacilaĵo estis difini, kio estas grapolbombo (ĉar diversegas la tipoj), ĉe kio multaj landoj deziras konsideri esceptojn (precize pri tiuj bomboj, kiujn ili mem fabrikas), kiel [[Hispanio]]. La premo de kelkaj landoj kiel [[Britio]], kiuj asertas sian deziron malpermesi tiun tipon de bomboj, akcelis la komunan decidon malpermesi la fabrikadon kaj nuligi la stokadon de ili en limdato de 8 jaroj. Oni konsideris kelkajn esceptojn, sed malmultajn. Tio estas pozitiva. Tamen estis negativege, ke oni ne atingis decidon pri malpermeso de milita kunlaboro kun landoj, kiuj ne subskribis la traktaton; tiele, ĉiuj povos kunlabori kun landoj, kiuj ankoraŭ fabrikas aŭ uzas tiujn bombojn.<ref>El País, 29a de majo 2008, A. Rizzi, "Más de cien países acuerdan prohibir las bombas de racimo".</ref>