Lublina geto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
aldono de ligiloj
formatigo de titoloj, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
'''Lublina geto''' ([[germane]]: Ghetto Lublin; [[jide]]: ‏לובלינער געטאָ‎, Lubliner geto) estis establita de [[naziismo|nazia]] [[administracio]] en [[okupado|okupata]] [[Pollando]] dum la [[dua mondmilito]], en 1941 sur la [[tereno]] de [[Ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]]. Plimulte ekloĝis ĝin [[judoj]], kvankam ĉeestis tie [[ciganoj]]. En 1942 en la [[Lublin|Lublina]] [[geto]], kiel unu el la unuaj, oni entreprenis laborojn por ĝin likvidi.
 
== Historio ==
Jam en 1940 Odilo Globocnik ([[SS (organizo)|SS]]-komandanto por Lublina distrikto), devigis judojn de Lublin amasiĝi en juda kvartalo. La decidon entreprenis pro persona malemo al judoj loĝantaj najbare al la sidejo de sia komandantaro. Antaŭ ol la 24-an de marto 1941 establiĝis geto, dek mil judoj estis forpelitaj ekster la urbo.
 
[[Deportado]] kaj engetigo komenciĝis marte 1941 kiam aperis bezono setligi soldatojn de [[Wehrmacht]], prepariĝantaj al [[operaco Barbaroso|atako Sovetunien]], proksime al [[demarkacia linio]] disdividanta areojn de okupata Pollando.
 
Multaj membroj de judaj [[politika partio|politikaj partioj]], kiel ekzemple Bund, estis enprizonigitaj en la [[kastelo de Lublin]], sed malgraŭ tio ili penis [[konspiro|konspire]] daŭrigi sian agadon.
 
Jam ĉe la komenco mem en la geto oni malliberigis 34 milojn de judoj kaj nekonatan nombron de [[ciganoj]]. Praktike ili ĉiuj [[porajmos|pereis]]. Plimulto da ili – ĉirkaŭ 30 mil – inter la 17-a de marto kaj 11-a de aprilo 1942 estis translokigita al [[Ekstermejo Bełżec]] (parto de ili trapasis ankoraŭ la geton en Piaski, [[distrikto Świdnicki]]). [[Germanoj]] fiksis tagan kvanton de personoj kondamnitaj al [[morto]] ĝis 1400 homoj. Postrestantaj 4 mil personoj estis unue translokigitaj al geto en Majdan Tatarski (la dua geto kreita en la antaŭurboj de Lublin) kaj tie murditaj aŭ transportitaj en apuda [[Majdanek]]. La lastaj el antaŭaj loĝantoj de la geto pereis en [[ekzekuto]] en Majdanek kaj en [[koncentrejo]] en Trawniki ([[Distrikto Świdnicki (Lubelski)]]), kie la 3-an de novembro 1943 oni faris Operacon „Rikolto” (Aktion Erntefest). Dum likvido de la geto [[Joseph Goebbels]] – ministro de la nazia [[propagando]] skribis en sia taglibro: „La procedo estas sufiĉe barbara kaj mi ne priskribos ĝin tie. El judoj restos nemultaj”
Linio 14:
Kelakj personoj sukcesis fuĝi de likvido de la geto al [[Varsovio]], alportante sciigon pri ĝia detruo. Okulatestaj raportoj konvinkis kelkiujn varsoviajn judojn pri tio ke oni intencas murdi la tutan judan loĝantaron. Tamen aliaj, en tio ĉefo de la varsovia Judenrat Adam Czerniaków, forĵetis informojn pri amasaj [[murdo]]j, konsiderante tion „troiga”. Rezulte nur 230 judoj de Lublin travivis la germanan [[okupado]]n.
 
== Literaturo ==
* Barbara Schwindt, ''Das Konzentrations- und Vernichtungslager Majdanek: Funktionswandel im Kontext der "Endlösung"'', Königshausen & Neumann 2005
* Tadeusz Radzik, ''Zagłada lubelskiego getta. The extermination of the Lublin Ghetto'' ([[Holokaŭsto]] de Lublina [[geto]]), Uniwersytet Marii Curie-Skłodowskiej, 2007
* Geoffrey P. Megargee, Christopher Browning, Martin Dean, ''The United States Holocaust Memorial Museum Encyclopedia of Camps and Ghettos, 1933-1945'', unua volumo ''Ghettos in German-Occupied Eastern Europe'', Indiana University Press, 2012, p. 675–678, ISBN 0-2533-5599-0
 
== Vidu ankaŭ ==
* Germana [[invado en Pollando]]
* [[Listo de naziaj koncentrejoj]]
Linio 28:
* [[Juda Maljunulejo kaj Orfejo en Lublin]]
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
* [http://www.jewishvirtuallibrary.org/jsource/Holocaust/Lublin1.html Scenes from the Lublin Ghetto] (Jewish Virtual Library)
* [http://www.jewishgen.org/databases/Holocaust/0130_Lublin.html Lublin Ghetto Listings – April 1942]
Linio 34 ⟶ 35:
* [http://www.scrapbookpages.com/Poland/Lublin/Lublin01.html My Visit to Lublin, Poland]
 
[[Kategorio:Holokaŭsto en Pollando]]
[[Kategorio:Judaj getoj en Pollando okupita de nazioj]]