Vespertoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
nova taksonomio. kiam ĉiuj familioj havos sian artikolon, oni forigos la malnovan.
eNeniu resumo de redakto
Linio 23:
Multaj specioj de kiropteroj movas sin orientiĝante en la spaco per [[ultravoĉo]], tipe dum la [[nokto]], kaj dumtage ili dormas en kaverno. Ili flugas per la t.n. haŭtvelo (''patagium'').
 
La plejparto el la vespertoj manĝas [[frukto]]jn kaj [[insektoj]]n. Escepto vivas en [[Sudameriko]], kie estas specio kiu suĉas [[sango]]n de mamuloj, kaj, kompreneble ankaŭ tiun de [[homo]]j: kurioze, ili, male al folklora ideo, ili ne mordas [[kolo]]n, sed preferinde grandan [[piedfingro]]n. Tiu sudamerika vesperto ofte estas transportanto de [[malsano]]j kaj povas mortigi per kontaĝado de [[rabio]]. En [[Brazilo]] mortis 29 homoj pro rabio kontaminigitaj per vespertoj en [[2005]].
 
En [[Aŭstralio]] vivas vesperto, kiun oni alnomas "[[fluganta vulpo]]" - la plej granda vesperto sur nia planedo, tiel ĝi povas atingi [[enverguro]]n de 2 [[metro]]j. En [[Brazilo]], la plej granda vesperto havas unu metran enverguron. La plejmalgranda vesperto vivas en [[Tajlando]] kaj pezas nur 2 [[gramo]]jn.