Guillaume de Saint-Thierry: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 17:
 
== Biografio ==
=== Fontoj pri la vivo de Guillaume ===
=== Infanaĝo kaj formado (1075-1121) ===
Estas malfacile scii kiam Guillaume naskiĝis, sed oni scias, ke estis proksime de [[Lieĝo (urbo)|Lieĝo]], hodiaŭ en [[Belgio]] sed tiam en la [[Sankta Romia Imperio|Romia Imperio]]<ref group="n"> Kiu iĝos dum la regado de [[Frederiko la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Frederiko Barbarosa]] la "''Sankta'' Romia Imperio". Vidu: Jürgen PETERSOHN, ''Rom und der Reichstitel "Sacrum Romanum Imperium"'', [[Stutgarto]]: Steiner (Sitzungsberichte der Wissenschaftlichen Gesellschaft an der Johann Wolfgang Goethe-Universität Frankfurt am Main 32/4), 1994.</ref>, kaj en [[Nobelaro|nobela]] familio. Pluraj datoj estis proponitaj, sed ŝajne la datoj post 1075 estas nun malakceptataj de la esploristoj. Li unue iris lernejen en tiu urbo, antaŭ ol iri kun sia frato Simon en [[Reims]] en [[Francio]] post [[1091]]. Ambaŭ sekvis la kursojn de la loka majstro, nomita Godefroid kaj iris, je nekonata dato, en la [[Benediktana regulo|benediktan monaĥejon]] Saint-Nicaise, ankaŭ en Reims<ref name="verdeyenv">Verdeyen 1989, p. v.</ref>{{,}}<ref name="baudelet10">Baudelet 2011, p. 10.</ref>{{,}}<ref group="n">Oni antaŭe pensis ke li studis en [[Laon]], eble eĉ ke li estis studento de [[Anselme de Laon]], sed tio probable ne okazis.</ref>. Li tiam eble renkontis [[Abelardo]]n, kaj amikiĝis kun li<ref>Déchanet 1967, kol. 1241.</ref>.