1-a de septembro: Malsamoj inter versioj

315 bitokojn aldonis ,  antaŭ 1 jaro
→‎Eventoj: Elekto de Rudolfo la 1-a kiel romia-germana imperiestro
(→‎Eventoj: Komunista Partio de Usono fondita)
(→‎Eventoj: Elekto de Rudolfo la 1-a kiel romia-germana imperiestro)
* [[1181]]: [[Lucio la 3-a]] iĝis papo
* [[1271]]: [[Gregorio la 10-a]] iĝis papo
* [[1273]]: Elekto de [[Rudolfo la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Rudolfo la 1-a]] kiel [[reĝo de la romanoj|romia-germana]] imperiestro ĉesigis la Grandan Interregnon
* [[1364]]: '''Papo [[Urbano la 5-a]] eldonis [[buleo (papo)|buleon]] vivigantan [[Jagelona Universitato|Krakovan Akademion]]''', pli frue anoncitan de la pola reĝo [[Kazimiro la 3-a (Pollando)|Kazimiro la Granda]]
* [[1529]]: [[Sancti Spiritu]], unua eŭropa hispana setlejo en [[Argentino]], estis detruita de [[indiĝeno|indiĝenaj]] [[indianoj]]
* [[1935]]: Litova [[mararmeo]] kreiĝis
* [[Dua mondmilito]] en [[Pollando]] kaj la mondo:
** [[1939]]: '''Sen [[militdeklaro]] [[Germanio]] kaj [[Slovaka ŝtato]] frumatene [[invado en Pollandon|invadis Pollandon]] - komenco de la dua mondmilito''' (ĉ. 70 milionoj de [[homo]]j pereos, en tio 6 milionoj de [[poloj|polaj]] civitanoj, t.e. 3000 [[viktimo]]j ĉiutage); prezidento [[Ignacy Mościcki]] enkondukis [[militjuro]]n sur teritorio de la tuta [[Pollando|lando]]; [[sieĝo de Westerplatte]]: pola militunuo pripafata de 11 [[kanono]]j de gaste alveninta kirasita [[batalŝipo]] - '''la unua [[batalo]] de la milito daŭranta 7 tagojn''' (anstataŭ dekkelkaj horoj planataj de [[germanoj]]); [[Bombado de Wieluń]] - la unua germana atako perde 29 [[Junkers Ju 87]] kun 50 [[tuno]]j da [[bombo]]j al civilaj celoj (nova germana [[normo]], kontraŭa al la [[internacia juro]] - '''la unua germana [[militkrimo]] de la milito''') - la urbo detruiĝis 75% (laŭvice [[malsanulejo]], [[sinagogo]], [[preĝejo]]), ĉirkaŭ 1200 [[poloj]] pereis; komandanto de Pola [[Poŝto]] en [[Gdańsk]] mortfalis - la poŝtistoj defendis sin dum 14 horoj anstataŭ planataj 1-2 laŭ germanoj kaj 6 laŭ poloj; '''[[Poznań]]: dum aeratakoj 195 personoj pereis kaj 43 mortis pro vundoj'''; [[Katowice]]: enurbe kaj regione estis 15 [[ekzekuto]]j kun 199 murditaj poloj; soldatoj de [[Wehrmacht]] en 15 ekzekutoj murdis en teritorio de Pollando 139 personojn (ĉiutage dum la germana invado estis ĉ. 15 amasaj ekzekutoj, en kiuj pereis 12 000 homoj); '''batalo de Mokra''' (apud [[Kłobuck]]) - Volinia [[Brigado|Brigada]] [[Kavalerio]] dum la tuta tago haltigis la 4-an Kirasitan [[Divizio]]n (polaj perdoj;: 530 soldatoj, en tio 27 oficiroj, mortigitaj, vunditaj kaj perdiĝintaj, kaj 300 [[ĉevalo]]j; germanaj perdoj: pli ol 100 [[tanko]]j kaj kelkcent soldatoj); [[Toruń]]: je la 5.30 subleŭtenanto '''piloto [[Stanisław Skalski]] pafalterigis unuan germanan aviadilon''' (septembre pafalterigis 6); [[Varsovio]]: subkolonelo piloto Leopold Pamuła post pafalterigo de du germanaj aviadiloj kaj manko de [[municio]] [[ramo|ramis]] la laŭvican kaj [[paraŝuto|paraŝutis]]; '''en [[Tczew]] revenĝe mortfalis la unuaj [[viktimo]]j de la milito''' - polaj [[fervojisto]]j kaj [[dogano|doganistoj]] ekblokintaj germanan [[trajno]]n kun [[armilo]]j - '''la unua malvenko de germanoj pro defendo kaj eksplodigo de la urbaj [[landlimo|landlimaj]] [[ponto]]j, pro kio ili revenĝe murdis kelkaj miloj de poloj en la unuaj tagoj de la milito'''; gazeto "Goniec Warszawski" (Varsovia Kuriero) aperigis [[verso]]n de [[Kazimierz Wierzyński]] "Święty Boże" (Sankta [[Dio]]), verkitan tagon pli frue, kiu komencis la polan militan [[poezio]]n; gazetaro skribis pri hieraŭa soveta ratifiko de la [[pakto Ribbentrop-Molotov]]; '''reprezentanto de [[Slovakio]] en [[Varsovio]] Ladislav Szathmary rifuzis obeemon al sia registaro pro ties subskribo de [[kunlaborismo|kunlaboro kun germanoj]]'''
** '''Registaro de [[Sovetunio]] ebligis al [[germanoj]] uzi [[radiostacio]]n en [[Minsko]] por ke ili povu [[ĉifrado|ĉifre]] instrui siajn [[bombaviadilo|bombaviadilistojn]]'''; germana instrukcio por gazetaro: skribi, ke poloj [[provoko de Gliwice|atakis la unuaj]] kaj en titoloj eviti la vorton ''milito'', kaj informi pri 1,2 mln de germanoj vivantaj en Pollando (la vera nombro estis ĉirkaŭ 700 mil); [[Litovio]] anoncis neŭtralecon; [[Ĉikago]]: "Dziennik Chicagowski" publikigis alvokon de la Koncilio de Amerika Pola Diasporo ''Samlandanoj al Ago!'' kaj membroj de Nacia Asocio de Pollando deklaris transdoni tagan [[enspezo]]n al [[Fonduso]] de Nacia Defendo; en [[Nazia Germanio]] oni konfirmis insignon de [[vundo|vunditoj]] por soldatoj de [[Wehrmacht]], [[SS (organizo)|SS]], Kriegsmarine kaj [[Luftwaffe]] kun la [[Fera Kruco]] (la lasta versio)
** [[1940]]: '''[[Heinrich Himmler]] direktis al batalo kontraŭ polala [[rezistomovadoPola Rezistomovado]] "specialan [[bataliono]]n de [[krimo|krimuloj]] komandatan de [[Oskar Dirlewanger]] sub kontrolo de [[SS (organizo)|SS]]'''; en pola [[Asocio de Armita Batalado]] estis 3733 [[oficiro]]j kun substandarditoj kaj 15 981 suboficiroj; en [[Varto]]-Lando fondiĝis [[konspiro|konspira]] Armia Narodowa (Nacia Armeo); germanaj regopovoj en [[Varsovio]] fiksis polican horon de la 21-a vespere ĝis la 5-a matene; la unuaj n-roj de germanaj gazetoj por poloj aperis en Varsovio kaj [[Krakovo]];
** [[Nov-Jorko]]: "Nowy Świat" informis (post du tagoj), ke en [[Ĝenevo]], [[Lisbono]], [[Cape Town]] kaj [[Ŝanhajo]] okazis funebraj ceremonioj lige al datreveno de la germana [[invado en Pollandon]]; [[Stokholmo]]: "Socialdemokraten" konstatis, ke la pola defendo postulas alian pritakson: ''Armea supereco de Germanio estis en Pollando multe pli alta ol en Francio, tamen sen ajna helpo, la polaj izolitaj [[armitaj fortoj]] pli longe rezistis kaj pli atakeme, ol la francaj''; en kartvela preĝejo en [[Istanbulo]] okazis [[meso (diservo)|meso]] kun partopreno de polaj soldatoj el internigejo en Kadikoyu; en [[Münchenbuchsee]] aperis la unua revuo por internigitaj polaj soldatoj "Goniec Obozowy" (Tendara Kuriero), eldonata ĝis junio 1945; [[Londono]]: "Wiadomości Polskie" citis fragmenton de la libro de Axel Heyst, ''After Hitler'': ''Kompare al ĉi tiu ago de revenĝo kaj malamo, la tri fruaj [[dispartigoj de Pollando-Litovio]] ŝajnas modelo de logiko kaj prezento de bonaj moroj. Fakte, la kvara dispartigo de Pollando naskiĝis de malamo kaj revenĝo . (...) Lume de tiuj ĉi faktoj la pola [[tragedio]] superas ĉiujn malfeliĉojn kaj [[katastrofo]]jn , kiuj falis al iu ajn nacio de Eŭropo en la modernaj tempoj''
** [[1941]]: Germanaj regopovoj enkondukis en [[Lvovo]] apartajn [[tramo|tram]]-vagonojn destinitaj "nur por judoj"; en [[Lodzo]] aperis [[konspiro|konspira]] junulara organizaĵo "Promieniści"; en [[Varsovio]] fondiĝas [[konspiro|konspira]] organizaĵo Polscy Socjaliści (Polaj [[Socialistoj]])