Marilyn Monroe: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
pli bona ŝablono (Vivtempo), pli bona ŝablono (-), formatigo de titoloj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 32:
La roloskemo ĉiam estis la sama: bela, naiva, sekse alloga. Tion atendis la publiko, kaj kelkaj provoj, eskapi al pli postulemaj roloj (ekz. en ''The prince and the Showgirl'') ne estis vere akceptataj, tiel ke la aktorino rezignacie revenis al sia kutima rolaro. Intertempe ŝi denove estis edziniĝinta: unue kun la [[basbalo|basbalisto]] [[Joe DiMaggio]] kaj poste kun la verkisto [[Arthur Miller]]. Ankaŭ la edzeco kun Miller fiaskis: dum la laboroj por la filmo ''The Misfits'', kies scenaron li verkis, la paro disiĝis. ''The Misfits'' restis la lasta filmo de Marilyn Monroe: en la aĝo de 36 jaroj ŝi mortis pro [[trodozo]] da dormigiloj en Losanĝeleso.
 
== Vivo kaj kariero ==
=== Infanaĝo kaj unua edziniĝo (1926–1944) ===
[[Dosiero:Marilyn Monroe Birth Certificate.jpg|eta|dekstre|upright=1.1|Kopio (1955) de la baptoatesto de Monroe, listiganta ŝian nomon kiel Norma Jeane Mortenson.]]
 
Monroe estis naskita Norman Jeane Mortenson en la Distrikta Hospitalo de [[Los-Anĝeleso]] la 1-an de junio 1926 kiel la tria infano de Gladys Pearl Monroe (1902 —1984), tranĉistino de [[negativo]]j en [[Columbia Pictures]].<ref>Churchwell 2004, pp. 150–1.</ref><ref>Banner 2012, p. 22.</ref> La pli aĝaj filoj de Gladys, nome Roberto (1917-1933) kaj Berniece (1919), estis de ŝia unua edziniĝo kun John Newton Baker en 1917-1923.<ref name="Spoto 2001, pp. 7–9">Spoto 2001, pp. 7–9.</ref><ref>Banner 2012, p. 19.</ref> Post kiam ŝi aliris por eksedziniĝo en 1921, Baker kunportis la infanojn al sia indiĝena [[Kentukio]].<ref name="Spoto 2001, pp. 7–9"/> Al Monroe oni ne rakontis ke ŝi havas fratinon ĝis ŝi estis 12jaraĝa, kaj ŝi renkontis ŝin por la unua fojo kiel plenkreskulo.<ref>Banner 2012, p. 72, la patrino estus rakontitnta al Monroe pri fratino en 1938.</ref><ref>Spoto 2001, p. 88, pri unua renkonto en 1944.</ref> Gladys poste edziniĝis kun Martin Edward Mortensen en 1924, sed ili apartiĝis post nur kelkaj monatoj kaj antaŭ ol ŝi iĝis graveda por Monroe; ili divorcis en 1928.<ref>Banner 2012, pp. 24–25.</ref><ref>Churchwell 2004, p. 150, citante Spoto kaj Summers.</ref> Tamen, en la baptoatesto de Monroe, Gladys nomis Mortensen kiel la patro (kvankam la nomo estis misliterumita), verŝajne por eviti la stigmaton de eksterleĝeco.<ref>Churchwell 2004, p. 150, citante Spoto, Summers kaj Guiles.</ref> La identeco de la patro de Monroe estas nekonata.<ref>Churchwell 2004, p. 149.</ref><ref>La biografiistoj Fred Guiles kaj Lois Banner asertis ke ŝia patro estis plej verŝajne Charles Stanley Gifford, kunlaboristo kun kiu Gladys estis havinta [[amafero]]n en 1925 kaj kies foton ŝi supozeble montris al Monroe, dirante al ŝi ke temas pri sia patro. Churchwell 2004, p. 152, citanta Guiles, p. 152; Banner, p. 26 Donald Spoto malkonsentas; laŭ li, ŝi neniem havis ajnan certecon pri la identeco de sia patro, kaj ajn el la masklaj amikoj de Gladys en 1925 povus esti ŝia patro. Spoto 2001, p. 13.</ref> Dum ŝia infanaĝo, Mortenson, Mortensen kaj Baker estis ĉiuj utiligitaj kiel ŝiaj familinomoj.<ref>Spoto 2001, p. 17.</ref>
 
Gladys estis mense kaj finance nepreparita por zorgi filon, kaj tial portis Monroe ĉe evangeliismaj kristanaj vartgepatroj Albert kaj Ida Bolender en [[Hawthorne (Kalifornio)|Hawthorne]], [[Kalifornio]], kiam ŝi estis nur kelkajn semajnojn aĝa.<ref>Spoto 2001, pp. 16–17.</ref><ref>Banner 2012, pp. 22–32.</ref><ref>Churchwell 2004, p. 164.</ref> Komence, ŝi vivis ĉe la Bolenders por zorgi la bebon mem, ĝis pli longdaŭraj laborŝanĝoj devigis ŝin movi reen al [[Holivudo]] komence de 1927.<ref>Banner 2012, pp. 32–33.</ref> Ŝi tiam komencis viziti sian filinon dum la semajnfinoj kaj planis repreni ŝin reen post kiam ŝi sentiĝu pli stabila.<ref>Banner 2012, pp. 32–35.</ref><ref>Spoto 2001, pp. 17–26.</ref> Ŝi estis preta fari tion en junio 1933, kaj post tiu somero ŝi aĉetis dometon ĉe Arbol Drive proksime de la [[Holivuda Bovlo]], kiun ili partumis kun aliaj loĝantoj.<ref>Spoto 2001, pp. 26–28.</ref><ref>Banner 2012, pp. 35–39.</ref> Tamen, nur kelkajn monatojn poste, komence de 1934, Gladys havis mensan kolapson kaj estis hospitaligita.<ref name="Churchwell 2004, pp. 155–156">Churchwell 2004, pp. 155–156.</ref> Ŝi ricevis diagnozon de paranoja [[skizofrenio]] kaj estis instituciigita ĉe la Ŝtata Hospitalo en [[Norwalk (Kalifornio)|Norwalk]], [[Kalifornio]], en 1935.<ref name="Churchwell 2004, pp. 155–156"/><ref name="Banner 2012, pp. 39–40">Banner 2012, pp. 39–40.</ref> Ŝi pasigis la reston de sia vivo enire kaj elire de hospitaloj, kaj estis nur foje en kontakto kun Monroe.<ref name="Banner 2012, pp. 39–40"/>
Linio 48:
Komence de 1942, la firmao por kiu Doc Goddard laboris postulis lin por translokiĝo al [[Okcidenta Virginio]].<ref name="Spoto 2001, pp. 70–75">Spoto 2001, pp. 70–75.</ref><ref>Banner 2012, pp. 86–90.</ref> Kaliforniaj leĝoj malhelpis la prenadon de Monroe fare de Goddards el la kalifornia ŝtato, kaj ŝi renkontis la eblecon devi reveni al la orfejo. Kiel solvo, estis decidite ke ŝi edziniĝus kun la 21-jaraĝa filo de la najbaroj, nome [[James Dougherty|James "Jim" Dougherty]], nome laboristo ĉe [[Lockheed]].<ref name="Spoto 2001, pp. 70–75"/> Biografiistoj malkonsentas ĉu ili jam estis amikiĝintaj aŭ ĉu la geedziĝo estis totale fiksita de Grace.<ref name="Spoto 2001, pp. 70–75"/><ref>Churchwell 2004, p. 173.</ref> Ili geedziĝis la 19-an de junio 1942, tuj post kiam Monroe fariĝis 16jaraĝa, kaj ŝi poste eliris el mezlernejo.<ref name="Spoto 2001, pp. 70–75"/> Ŝi malŝatis esti [[dommastrino]] kaj poste deklaris ke la "geedziĝo ne igis min malĝoja, sed ĝi ankaŭ ne igis min feliĉa. Mia edzo kaj mi apenaŭ parolis unu la alian. Tio ne estis ĉar ni estis koleraj. Ni havis nenion direnda. Mi mortis pro enuo."<ref>Spoto 2001, p. 78.</ref> En 1943, Dougherty membriĝis en la usona [[komercŝipo|komerca ŝiparo]].<ref>Spoto 2001, p. 83.</ref><ref>Banner 2012, p. 91.</ref> Li estis komence postenigita sur la [[Insulo Santa Catalina (Kalifornio)|Insulo Santa Catalina]] ĉe la marbordo de [[Kalifornio]], kie ŝi vivis kun li dum pluraj monatoj ĝis li estis ekspedita eksteren al la Pacifiko en aprilo 1944, kie li estus restinta por la plej multo el la venontaj du jaroj.<ref>Spoto 2001, pp. 83–86.</ref><ref>Banner 2012, pp. 91–98.</ref> Monroe tiam translokiĝis ĉe la gepatroj de Dougherty, kaj komencis labori pri la fabriko Radioplane de [[Senpilota aviadilo|senpilotaj aviadiloj]] kiel parto de la militklopodoj.<ref>Spoto 2001, p. 86.</ref><ref>Banner 2012, p. 98.</ref>
 
=== Modeligado kaj unuaj kinroloj (1945-1949) ===
[[Dosiero:MarilynMonroe - YankArmyWeekly.jpg|eta|Fotite fare de David Conover dum ŝi daŭre laboris pri la Radioplane-fabriko fine de 1944.]]
Fine de 1944, Monroe renkontis fotiston [[David Conover]], kiu estis sendita fare de la kinservo ''First Motion Picture Unit'' (FMPU) de la [[Usona Aerarmeo]] (U. S. Army Air Forces) al la fabriko por foti laboristinojn por plifortigado la militmoralo.<ref name="Churchwell 2004, p. 176">Churchwell 2004, p. 176.</ref><ref>Spoto 2001, pp. 90–91.</ref> Kvankam neniu el ŝiaj fotoj estis uzitaj fare de la FMPU, ŝi ĉesis labori en la fabriko en januaro 1945 kaj komencis modeligadon por Conover kaj liaj amikoj.<ref>Churchwell 2004, pp. 176–177.</ref><ref>Spoto 2001, pp. 90–93.</ref><ref>"YANK USA 1945". Wartime Press.Com. [http://www.wartimepress.com/archives.asp?TID=YANK%20USA%201945&MID=YANK%20-%20USA%20Edition&q=357&FID=42] Alirita la 13an de Januaro, 2012, kaj la 27an de Septembro, 2015.</ref> Li ankaŭ instigis ŝin por aliĝi al la modelagentejo ''Blue Book Model Agency'', prizorgita fare de Emmeline Snively, al kiu ŝi aliĝis en aŭgusto 1945.<ref name="Churchwell 2004, p. 176"/> Ŝi komencis foje utiligi la nomon Jean Norman dum laborado, kaj ŝanĝis ŝian buklan brunulinhararon al rektiĝo kaj blondigo.<ref>Spoto 2001, pp. 93–95.</ref><ref>Banner 2012, pp. 105–108.</ref> Ĉar ŝia figuro estis rigardita kiel pli taŭga por [[Afiŝulino|nudafiŝo]] ol por modmodeligado, ŝi estis dungita plejparte por anoncoj kaj virrevuoj.<ref>Spoto 2001, pp. 95–107.</ref> Laŭ Snively, Monroe estis unu el la plej ambiciaj kaj laboremaj fotomodeloj de la agentejo; proksime de printempo 1946, ŝi estis aperinta en 33 gazetkovrilpaĝoj por publikaĵoj kiaj ''Pageant'', ''U.S. Camera'', ''Laff'', kaj ''Peek''.<ref>Banner 2012, p. 109, por la aserto de Snively.</ref><ref>Spoto 2001, p. 95, por la aserto kaj kovrilpaĝoj.</ref>
Linio 64:
Post forlasado de Columbia, Monroe iĝis protektita de Johnny Hyde, vicprezidanto de la Agentejo William Morris. Li komencis reprezenti ŝin kaj ilia rilato baldaŭ iĝis seksa, kvankam ŝi rifuzis liajn edziĝproponojn.<ref>Spoto 2001, pp. 145–146.</ref><ref>Banner 2012, pp. 149, 157.</ref> Por avanci ŝian karieron, li pagis por ke ŝi havu silikonprotezon enplantita en sia makzelo kaj eventuale rinoplastion, kaj aranĝis por ŝi iometan rolon en la filmo de la [[Fratoj Marx]] nome ''[[Love Happy]]'' (1949).<ref>Spoto 2001, p. 146.</ref><ref>Banner 2012, pp. 148–149.</ref> Monroe ankaŭ daŭrigis modeligadon, kaj en majo 1949 pozis por nudfotoj filmitaj fare de fotisto Tom Kelley.<ref>Spoto 2001, pp. 151–153.</ref> Kvankam ŝia rolo en ''Love Happy'' estis tre malgranda, ŝi estis elektita por partopreni en la varba turneo de la filmo en Novjorko la someron.<ref>Banner 2012, p. 149.</ref>
 
=== Sukceso (1950–1952) ===
[[Dosiero:Marilyn Monroe Asphalt Jungle.jpg|eta|260px|Kiel la gangsteredzino Angela en [[nigra filmo]] de [[John Huston]] nome ''[[The Asphalt Jungle]]'' (1950), unu el ŝiaj ludadoj notigitaj fare de la kritikistoj.]]
Monroe aperis en ses filmoj publikigitaj en 1950. Kvar el ili - ''Love Happy'', ''[[A Ticket to Tomahawk]]'', ''[[Right Cross]]'' kaj ''[[The Fireball]]'' - estis ordinaraj filmoj en kiuj ŝi havis nur etajn rolojn, sed ŝi ankaŭ faris negravajn prezentiĝojn en du de kritikistoj aklamitaj filmoj: tiu de [[John Huston]] krimfilmo ''[[The Asphalt Jungle]]'' kaj la dramo ''[[All About Eve]]'' de [[Joseph Mankiewicz]].<ref>Churchwell 2004, pp. 59–60.</ref> En la unua, Monroe ludis kiel Angela, la juna amantino de maljuna krimulo.<ref name="Spoto 2001, pp. 159–162">Spoto 2001, pp. 159–162.</ref> Kvankam ŝia surekrana tempo estis nur kvin minutoj, ŝi akiris mencion en [[gazeto]] ''Photoplay'' kaj laŭ Spoto "ŝi ŝanĝiĝis efike de filmmodelo al gravmiena aktorino".<ref name="Spoto 2001, pp. 159–162"/> En ĉi-lasta, Monroe ludis Miss Caswell, naiva juna aktorino.<ref>Spoto 2001, pp. 168–170.</ref>
Linio 79:
Estis dum tiu periodo kiam Monroe ankaŭ akiris reputacion kiel malfacile traktebla dum filmado, kio iĝus nur pli forta dum ŝia kariero progresis: ŝi ofte alvenis malfrue aŭ ne aperis entute, ne povis memori siajn liniojn, kaj postulis ke pluraj filmeraĵoj estu faritaj antaŭ ol ŝi estis kontentigita kun sia aktorada efikeco.<ref name="Churchwell 2004, p. 238">Churchwell 2004, p. 238.</ref> Ŝia dependeco el la agado de aktoradaj trejnistoj, unue Natasha Lytess kaj poste, [[Paula Strasberg]], ankaŭ agacis ŝiajn reĝisorojn, kaj biografiistoj malkonsentas ĉu iliaj konsiloj plibonigis ŝian aktoradon.<ref>Spoto 2001, p. 195.</ref> La problemoj kaj bezono de Monroe de subteno klariĝis kiel kombinaĵo de perfektemo, malalta memfido, publikotimo, kaj ŝia iom post iom eskaladanta uzo de [[barbiturato]]j kaj [[amfetamino]]j, kio plej verŝajne komenciĝis dum tiu periodo, komence por helpi kontraŭ ŝia ĝenerala timemo kaj kronika [[sendormeco]].<ref name="Churchwell 2004, p. 238"/> La uzado de farmaciaĵoj por helpi dormi kaj disponigi energion ne estis malkutima en la 1950-aj jaroj, kaj estis tre ofta en la kinindustrio.<ref>Banner 2012, pp. 211–213.</ref><ref name="Spoto 2001, pp. 328–329">Spoto 2001, pp. 328–329.</ref> Ili tamen havigis nur provizoran helpon kaj ĉar ŝia uzo da ili pliiĝis, ŝia sendormeco, timemo kaj deprimiĝemaj kondutoj plimalboniĝis.<ref name="Spoto 2001, pp. 328–329"/><ref name="Banner 2012, pp. 213–214">Banner 2012, pp. 213–214.</ref> Ŝi ankaŭ foje uzus alkoholaĵojn por trakti siajn problemojn, ofte kombinante ilin kun farmaciaĵoj, kvankam ŝi estis kapabla kontroli sian drinkadon dum pluraj jaroj.<ref name="Spoto 2001, pp. 328–329"/><ref name="Banner 2012, pp. 213–214"/>
 
=== Establado kiel stelo (1953) ===
[[Dosiero:Marilyn Monroe in Niagara.jpg|eta|200px|maldekstre|Vestogardeja testfoto de Monroe en ŝia rolo kiel Rose Loomis en ''[[Niagara (filmo)|Niagara]]'' (1953).]]
 
Linio 94:
La pozicio de Monroe kiel gvida sekssimbolo estis plue fortigita en decembro, kiam [[Hugh Hefner]] montris ŝin en la kovrilpaĝo kaj kiel centra faldebla paĝaro en la unua numero de la gazeto ''[[Playboy]]''.<ref name="Churchwell 2004, p. 217">Churchwell 2004, p. 217.</ref> La kovrilbildo estis foto de ŝi ĉe la parado por la beleckonkurso ''Miss America'' en 1952, kaj la centrobildo estis unu el ŝiaj nudaĵoj de 1949.<ref name="Churchwell 2004, p. 217"/>
 
=== Konfliktoj kun 20-a Century-Fox kaj geedziĝo al Joe DiMaggio (1954-1955) ===
 
Kvankam Monroe estis fariĝinta unu el la plej grandaj steloj de 20th Century-Fox, ŝia kontrakto ne ŝanĝiĝis ekde 1950, signifante ke ŝi estis pagita multe malpli ol aliaj steloj de ŝia statuso kaj ne povis elekti siajn projektojn aŭ homojn kun kiu ŝi laboru.<ref name="Churchwell 2004, p. 68">Churchwell 2004, p. 68.</ref> Ŝi ankaŭ estis laca esti arkeotipigita, kaj ŝiaj provoj esti elektita por filmoj krom komedioj aŭ muzikaloj estis malsukcesigitaj fare de Zanuck.<ref name="Churchwell 2004, p. 68"/> En decembro 1953, ŝi estis proponita por komenci filmadon de alia muzikala komedio, nome ''The Girl in Pink Tights'' (La knabino en rozkoloraj ŝtrumpoj), kun [[Frank Sinatra]].<ref>Spoto 2001, pp. 254–255.</ref> Kiel protesto, ŝi ne venis al filmejo, kio rezultis en tio ke la studio devis suspendi ŝin la 4-an de januaro 1954.<ref>Spoto 2001, pp. 258–259.</ref><ref>Summers 1985, p. 92.</ref>
 
Linio 119 ⟶ 118:
Ĉirkaŭ la fino de la jaro, Monroe kaj Fox venis al interkonsento pri nova sep-jara kontrakto. Estis klare ke MMP ne povus financi filmojn sole, kaj la studio volis havi Monroe laborante denove.<ref name="Spoto 2001, pp. 301–302"/> La kontrakto devigis ŝin fari kvar filmojn por Fox dum la sep jaroj.<ref name="Spoto 2001, pp. 339–340">Spoto 2001, pp. 339–340.</ref> La studio pagus 100,000 usonajn dolarojn por ĉiu filmo, kaj donus al ŝi la rajton elekti siajn proprajn projektojn, reĝisorojn kaj kinfaristojn.<ref name="Spoto 2001, pp. 339–340"/> Ŝi ankaŭ estus libera fari unu filmon kun MMP per ĉiu finita filmo por Fox.<ref name="Spoto 2001, pp. 339–340"/>
 
=== Kritikista aplaŭdo kaj geedziĝo al Arthur Miller (1956-1959) ===
 
Monroe komencis 1956 sciigante ŝian venkon super 20-a Century-Fox, kio kondukis la gazeton [[Time]] nomigi ŝin "ruza negocistino".<ref name="Spoto 2001, p. 341">Spoto 2001, p. 341.</ref> Ŝi ankaŭ ŝanĝis sian nomon oficiale al Marilyn Monroe en marto.<ref>Spoto 2001, p. 345.</ref> Ŝia rilato kun Miller iĝis publika kaj ekigis kelkajn negativajn komentojn de la gazetaro, kiel ekzempligite per la deklaro de [[Walter Winchell]] ke "la plej konata blonda kortuŝa kinstelulino de Usono nun estas la koramikino de la maldekstrema intelektularo."<ref>Spoto 2001, pp. 343–345.</ref> Ili estis geedzitaj ĉe la Westchester Distrikta Tribunalo en White Plains, Novjorko, la 29-an de junio, kaj du tagojn poste ili havis duan, judan ceremonion ĉe la domo de lia agento proksime de Katonah, Novjorko.<ref>Spoto 2001, pp. 364–365.</ref> Kun la geedziĝo, Monroe konvertiĝis al [[judismo]], kio igis Egiptujon malpermesi ĉiujn ŝiajn filmojn.<ref>Meyers 2010, pp. 156–157.</ref> La amaskomunikilaro vidis la union kiel misagordita surbaze de ŝia stelbildo kiel "stulta blondulino" kaj lia pozicio kiel intelektulo, kiel montrite per la fraptitolo de ''Variety'' laŭvorte "Egghead Weds Hourglass" (Ovokapul' edziĝas al Vespotali'.).<ref>Meyers 2010, p. 155.</ref><ref>Churchwell 2004, pp. 253–257.</ref>
 
Linio 131 ⟶ 129:
[[Dosiero:Marilyn Monroe Arthur Miller April in Paris Ball 1957.jpg|eta|altdekstre|Kun tria edzo [[Arthur Miller]] ĉe la ''April in Paris Ball'' (Aprilo en Paris Ball) okazinta ĉe la Hotelo [[Waldorf-Astoria]] en Novjorko en 1957.]]
 
Post revenado de Anglio, Monroe prenis 18-monatan ĉesadon de laboro por koncentriĝi sur geedzeco sur la [[Usona orienta marbordo|Orienta marbordo]]. Ŝi kaj Miller disfendas ilian tempon inter Novjorko kaj Roxbury, (Konektikuto), kaj pasigis la someron en Amagansett, Long Island.<ref>Spoto 2001, pp. 381–382.</ref> Ŝi iĝis graveda en la somero de 1957, sed ĝi montriĝis [[Ektopia gravedeco|ektopa]] kaj devis esti finita.<ref>Spoto 2001, pp. 392–393.</ref> Ŝiaj [[Ginekologio|ginekologiaj]] problemoj estis plej verŝajne kaŭzitaj de [[endometriozo]], kronika malsano kiun ŝi suferis dum sia plenkreskula vivo.<ref>Churchwell 2004, pp. 274–277.</ref><ref>Tio okazigis al ŝi ankaŭ akrajn [[Menstruo|menstruajn dolorojn]] laŭlonge de sia tuta vivo, pro kio necesis al ŝi klaŭzo en ŝia kontrakto permesante al ŝi foresti el la laboro dum sia periodo, kaj postulis iom da kirurgio. Churchwell 2004, pp. 274–277. Oni asertis foje ke Monroe suferis kelkajn abortojn, kaj ke tiuj nesekuraj abortoj faritaj de personoj sen taŭga medicina trejnado estus kontribuintaj al ŝi malkapablo teni gravedon. Churchwell 2004, pp. 271–274. Tamen ne ekzistas pruvaro ke ŝi iam havis aborton, kaj ne aperis cikatrojn el nesekura aborto en ŝia reproduktaj organoj en ŝia nekropsio. Churchwell 2004, pp. 271–274.</ref> Dum la laborĉeso, ŝi forpelis Greene de MMP kaj aĉetis lian parton de la firmao ĉar ili ne povis elteni siajn malkonsentojn.<ref>Spoto 2001, pp. 389–391.</ref>
 
Monroe revenis al Holivudo en julio 1958 por ludi la virinan parton kontraŭ [[Jack Lemmon]] kaj [[Tony Curtis]] en la komedio ''[[Some Like It Hot]]'' de [[Billy Wilder]]. En la filmo, ŝi kantis unu el siaj plej famaj kantoj, "I Wanna Be Loved by You". Kvankam la rolo de Sugar Kane estis alia "stulta blondulino", ŝi akceptis ĝin pro la instigo de Miller kaj la oferto de ricevado de 10% de ĝiaj profitoj aldone al sia norma salajro.<ref>Banner 2012, p. 325.</ref>
Linio 139 ⟶ 137:
La malfacilaĵoj de la produktado de la filmo poste fariĝis "legendaj".<ref>Churchwell 2004, p. 626.</ref> Wilder, Curtis kaj Lemmon trovis malfacilege labori kun ŝi: ŝi postulis dekduojn de refilmaĵoj, kaj ne povis memori siajn liniojn aŭ aktoradon kiel oni reĝisoris al ŝi - Curtis fame deklaris ke kisi ŝin estis "kiel kisi [[Hitlero]]n" pro la nombro de refilmaĵoj (rekonkeroj).<ref>Churchwell 2004, p. 262.</ref><ref>Spoto 2001, pp. 399–407.</ref> Multaj el la problemoj devenis de konflikto inter Wilder, kiu ankaŭ havis reputacion esti malfacila, kaj Monroe pri kiel ŝi devus ludi la rolon, kies stultecon ŝi malŝatis.<ref name="Churchwell 2004, pp. 262–266">Churchwell 2004, pp. 262–266.</ref><ref name="Banner 2012, pp. 325–327">Banner 2012, pp. 325–327.</ref> Banner deklaris ke ŝi ekigis la koleron de Wilder petante al li ŝanĝi multajn el siaj scenoj, kiuj en victurno igis ŝian publikotimon pli malbona, kaj Churchwell indikis ke ŝi konscie detruis plurajn scenojn por aktoradi laŭ sia maniero.<ref name="Churchwell 2004, pp. 262–266"/><ref name="Banner 2012, pp. 325–327"/> Finfine, li estis feliĉa kun ŝia efikeco, kaj deklaris: "Iu ajn povas memori liniojn, sed necesas esti reala artisto por veni sur la aktorejon kaj ne scii siajn liniojn kaj tamen aktoradi kiel ŝi faris!"<ref>Spoto 2001, p. 406.</ref> Monroe ankaŭ renkontis malfacilaĵojn en sia privata vivo tiun aŭtunon, ĉar ŝi iĝis graveda denove dum la produktado sed baldaŭ abortis post filmado finiĝis en novembro.<ref>Spoto 2001, pp. 406–407.</ref> Malgraŭ la malfacilaĵoj de ĝia produktado, kiam ''Some Like It Hot'' estis publikigita en marto 1959, ĝi iĝis unu el la plej sukcesaj filmoj de la [[1950-aj jaroj]], kaj havigis al Monroe [[Premio Ora Globo|Oran Globon]].<ref>Banner 2012, p. 346.</ref> Ĝi estis voĉdonita unu el la plej bonaj komedifilmoj iam faritaj en balotenketoj fare de la [[American Film Institute]] kaj ''[[Sight & Sound]]''.<ref>"Some Like It Hot". American Film Institute. [http://www.afi.com/members/catalog/DetailView.aspx?s=&Movie=53017] alirita la 10an de Oktobro 2015.</ref><ref>"The top 50 Greatest Films of All Time". British Film Institute. Septembro 2012. [http://www.bfi.org.uk/news/50-greatest-films-all-time] Alirita la 10am de Oktobro 2015.</ref>
 
=== Finaj filmoj kaj personaj malfacilaĵoj (1960-1962) ===
 
Post ''[[Some Like It Hot]]'', Monroe faris alian laborĉeson ĝis fino de 1959, kiam ŝi revenis al Holivudo por ĉefroli en la muzikala komedio ''[[Let's Make Love]]'', pri aktorino kaj milionulo kiuj enamiĝis kiel rezulto de ludado en satira teatraĵo.<ref name="Churchwell 2004, p. 71">Churchwell 2004, p. 71.</ref> Monroe elektis [[George Cukor]] por reĝisori kaj Miller reskribis partojn de la scenaro, kiun ŝi konsideris malforta; ŝi akceptis la partoprenon nur ĉar ŝi ĝis nun nur faris unu filmon de la kvar interkonsentitaj en la kontrakto kun 20-th Century-Fox.<ref>Spoto 2001, pp. 410–415.</ref> La filmigo denove estis malfaciligita per la konduto de Monroe, kaj ŝiaj forestoj kaŭzis prokrastojn en ĝia produktada planita kalendaro.<ref name="Churchwell 2004, p. 71"/> Laborante pri la filmo, ŝi havis amaferon kun sia kunstelulo, [[Yves Montand]], kiu estis vaste raportita fare de la gazetaro kaj uzita fare de la studio en la reklama kampanjo de la filmo.<ref>Churchwell 2004, p. 72.</ref> ''Let's Make Love'' malsukcesis je sia publikigo en septembro 1960.<ref>Riese & Hitchens 1988, p. 270.</ref><ref name="Churchwell 2004, p. 266">Churchwell 2004, p. 266.</ref> [[Truman Capote]] celvarbis por ke ŝi ludu la rolon de Holly Golightly en la filmadaptigo de [[Paramount]] de sia verko ''Breakfast at Tiffany'', sed la rolo iris al [[Audrey Hepburn]] ĉar la studio timis ke Monroe malfaciligus ĝian produktadon.<ref>Banner 2012, p. 335.</ref>
 
Linio 158 ⟶ 155:
Por kontraŭstari la negativan diskonigon, Monroe okupiĝis pri pluraj reklamprojektoj en siaj lastaj semajnoj.<ref>Churchwell 2004, p. 285.</ref> Ili inkludis intervjuon kun Richard Meryman por ''[[Life]]'', fotosesion kun George Barris por ''[[Cosmopolitan]]'', kaj ŝia unua fotado por ''[[Vogue]]''.<ref>Spoto 2001, pp. 538–543.</ref> Por ''Vogue'', Monroe kaj fotisto Bert Stern kunlaboris por du serioj de fotoj, unu por kutima moda artikolo, kaj alia prezentante ŝin nuda, kiuj estis ambaŭ poste publikigitaj postmorte kun la titolo ''The Last Sitting''.<ref>Banner 2012, p. 401.</ref> Ŝi estis aŭ en intertraktadoj por esti redungita aŭ jam faris novan traktadon kun la studio por ''Something's Got to Give'' por la finaj semajnoj da sia vivo, kaj estis ankaŭ en negocadoj pri aliaj eblaj filmroloj.<ref name="Churchwell 2004, p. 75"/><ref>La terminoj de la supozita nova kontrakto inkludis pli grandan salajron kaj Cukor, kun kiu Monroe estis havinta problemoj ekde ''Let's Make Love'', anstataŭita de [[Jean Negulesco]], la reĝisoro de ''How to Marry a Millionaire''. Interŝanĝe, ŝi devis maldungi Paula Strasberg, kies implikiĝo en la filmejo estis ofte fonto de disputoj. La biografoj kiuj diras tion estas Peter Harry Brown kaj Patte Barham en ''The Last Take'' (1992) kaj Donald Spoto (1993); la dokumentaloj ''Marilyn: Something's Got to Give'' (1990) kaj ''Marilyn Monroe: The Final Days'' (2001). Churchwell 2004, p. 75. Laŭ pli frua biografo Anthony Summers (1985), ŝi estis negocante pri ĉesado filmi, sed ne estis farira kontrakto je la momento de ŝia morto. Summers 1985, p. 301. La aliaj filmoprojektoj kiujn Monroe estis konsiderante inkludis biografion de Jean Harlow, Irma la Douce, What a Way to Go!, Kiss Me, Stupid, A Tree Grows in Brooklyn, kaj sennoma muzikalo pri la Unua Mondmilito kun [[Gene Kelly]]. Summers 1985, p. 301.</ref>
 
== Morto ==
[[dosieroDosiero:Marilyn Monroe Grave.JPG|eta|Tombo de Monroe ĉe la tombejo de Westwood.]]
Monroe pasigis la lastan tagon de sia vivo, la [[4-an de aŭgusto]], ĉe sia hejmo en Brentwood. En la mateno, ŝi estis renkontiĝinta kun fotisto Lawrence Schiller por diskuti la eblecon ke ''[[Playboy]]'' publikigu la naĝejfotojn de ''Something's Got to Give''. Ŝia publicisto Patricia Newcomb disputis kun Monroe, kiu estis iom agacita pro sendormeco. En la posttagmezo, ŝia psikiatro Dro. Ralph Greenson venis al la domo por konduki terapiosesion kun ŝi kaj restis tie ĝis la 7a p.m. Li petis al ŝia mastrumisto, Eunice Murray, tranokti kaj akompani ŝin. Monroe iris al sia dormoĉambro poste, kaj je 7:15 ricevis alvokon de Joe DiMaggio, Jr. Li rakontis al ŝi ke li rompis kun amatino kiun ŝi ne ŝatis, kaj detektis nenion alarman en sia konduto. Ŝi poste telefonis Greenson kaj al aktoro Peter Lawford. Laŭ Lawford, ŝi alvokis lin denove je 8:15, kaj ŝajne ŝi jam estis sub la influo de medikamentoj.
 
Linio 189 ⟶ 186:
| 1948
| ''[[Scudda Hoo! Scudda Hay!]]''
| Betty
| [[Hugh Herbert]]
|-
Linio 394 ⟶ 391:
* [[Marilina diptiko]] de [[Andy Warhol]]
* [[100 Jaroj... 100 Steluloj de AFI]]
{{clear-}}
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj|q=Marilyn Monroe}}
* {{IMDb nomo}}
* {{Oficiala retejo}} {{en}}
 
Linio 404 ⟶ 401:
 
{{Bibliotekoj}}
{{havendaHavenda artikolo}}
{{elstaraElstara}}
{{ADLS|2015|45}} <!-- ĝis semajno 47 -->
 
{{DEFAŬLTORDIGO:Vivtempo|Monroe, Marilyn}}
 
[[Kategorio:Usonaj aktoroj]]
[[Kategorio:Usonaj fotomodeloj]]