Universo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
uzo de ŝablono, formatigo de titoloj, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 6:
 
== Etimologio ==
 
La termino ''universo'' deriviĝas de la [[latina lingvo|latina]] ''universus'' (tuta), kunmetita el ''unus'' (unu) kaj ''versus'' ([al]-turnita, participo de ''vertere'', turni). La latina vorto estis multe uzata de [[Cicerono]] kaj postaj latinaj verkistoj, tamen ĝenerale kiel adjektivo signifanta "universala", ekzemple en la esprimo ''ius universum'' (universala juro, kontraste al ''ius civitatis'' = ŝtata juro).
 
== Grandeco kaj ekesto de la universo ==
 
La science taksita aĝo de la universo estas 13,73 (± 0,12) miliardoj da jaroj. La diametro de la universo observebla estas almenau 93 miliardoj da [[lumjaro]]j au 8,80 × 10<sup>26</sup> metroj. Vaste akceptata bazteorio pri la estiĝo de la universo estas la teorio de [[Praeksplodo]] kun poioma plivastigo de la universo, kontraste al la teorio de statika universo. Laŭ la teorio de Praeksplodo la universo havus komencan ekzistadon dum tre mallonga tempo nomata [[tempo de Planck]] (10<sup>−35</sup> sekundo), en stato ekstrema rilate al [[temperaturo]] kaj [[denseco]].
 
Linio 22 ⟶ 20:
 
== Geometrio de la universo ==
 
Ĉar la praeksploda situacio estis komplete simetria, oni povus supozi, ke la praeksplodinta universo estas globoforma. Sed ekzistas ankaŭ hipotezoj pri universo hipertora aŭ [[elipsoido|elipsoida]].
 
Linio 32 ⟶ 29:
 
== Mitoj pri la origino de la universo ==
 
La homoj multe interesiĝadis pri legendoj kaj mitoj pri la kreado de universo. Diversaj popoloj ĝin klarigis diversmaniere.
* Laŭ [[Helena mitologio|kredoj de]] '''[[Antikva Grekio|antikvaj grekoj]]''', komence ekzistis nur senlima kaj malhela kaoso, kiu naskis la tutan universon, inter ili senmortajn [[dio]]jn. Unue aperis tero-diino - '''[[Gaja]]'''. Gaja naskis ĉion kio kreskas kaj vivas sur la [[tero]]. Sub la tero, ĝuste en tiu profundo, en kiu distanco foras de ni '''[[Urano (dio)|Urano]]''' - alta ĉielo, aperis '''[[Tartaro]]''' - eterna obskuro, '''[[Eroso]]''' - viviga amo, '''[[Erebo]]''' - malhelo kaj Niktu - malhela nokto. Erebo kaj '''Niktu''' naskis lumon - '''Etero''' kaj hela tago - '''Hemera'''. Lumo disvastigis tra la Tero kaj aperis tago kaj nokto.
Linio 48 ⟶ 44:
* Laŭ mito de '''sameoj''', universo estis kreita dum batalo de bono kaj malbono. Supera dio, bonkora kaj malavara '''Jubmel''' volis ke en la tero fluu laktaj riveroj, en lagoj anstataŭ akvo estu lakto, ĉiu herbo havu bongustan beron, sed malbonkora '''Perkel''' kontraŭstaris al lia volo. Pro tio la universo estas tia, kian ni havas hodiaŭ. Perkel faris ĉenon kaj kaptis Jubmel, sed bonkora dio sin liberigis kaj nun Perkel estis kaptita. Batalo inter bono kaj malbono daŭras ĝis hodiaŭ, ĉar ankaŭ Perkel liberiĝis.
 
* Laŭ la [[Biblio]] ([[Genezo]] 1) [[Dio]] kreis la mondon (escepte de homoj) en ses tagoj, kaj inter [[judismo|judoj]] kaj [[kristanismo|kristanoj]] ekzistas iuj, kiuj kredas tion laŭlitere. Aliflanke papo [[Johano Paŭlo la 2-a]] en 1981 deklaris, ke la teorio pri Praeksplodo kongruas kun la kristana fido; ke la Praeksplodo estis la momento de la kreado de la Universo fare de Dio. Jam en 1951<ref>{{Citaĵo el la reto | url = http://www.stoqnet.org/pcc/archive/papers/jubilrussell.pdf | titolo = The Doctrine of Creation out of Nothing in Relation to Big Bang and Quantum Cosmologies |alirdato=2012-11-03 |aŭtoro=Robert John Russell | verko = International Conference on Faith and Science, The Vatican, 23 - 24 May, 2000 | eldonisto = | paĝoj = 23 | lingvo = en}}</ref> la katolika eklezio deklaris, ke la modelo de ekspansianta universo kongruas kun la kristana fido, ĉar ĝi havis komencon; kontraŭe, statika universo (Aristotelo) eterne ekzistinta kontraŭas kristanismon.
 
== Sciencoj esplorantaj universon ==
 
:'''[[Kosmologio]]''' - Scienco pri la ĝeneralaj leĝoj regantaj la universon, pri ĝiaj fizikaj kaj filozofiaj principoj.
:'''[[Kosmogonio]]''' - Teorio, doktrino pri la origino kaj formiĝo de la universo.
----
 
== Vidu ankaŭ ==
'''[S]:''' [[Vikiarbo]] > Universo <br />
'''[M]:''' [[Materio]] ~ [[Kampo (fiziko)]] kaj [[Energio]] ~ [[Kosmo]] ~ [[Tero]] ~ [[Naturo]] ~ [[Abstrakta Mondo]]
{{-}}
<br clear=all>
 
== Notoj ==
{{referencojReferencoj}}
 
{{projektojProjektoj|commonscat=Space|q=Universo}}
 
{{havendaHavenda artikolo|Universo}}
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Kosmologio]]