Hagia Sofia: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
esperantigita ŝablono (Referencoj), formatigo de titoloj, +Projektoj, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 8:
| grandeco de mapo =300px
| priskribo de mapo =en Turkio
| loko =[[Istanbulo]]
| geo =
| latitudo =41/00/31/N
Linio 55:
'''Hagia Sofia''' ([[greka lingvo|greke]] '''Ἁγία Σοφία''', [[turka lingvo|turke]] '''Ayasofya''') aŭ '''templo de Dia Saĝeco''' estas [[templo]] konstruita en [[Istanbulo]], [[Turkio]], nome [[Kristanismo|kristana]] [[Patriarko de Konstantinopolo|patriarka]] [[baziliko|bazilika]] [[kirko]], poste imperia [[moskeo]], kaj nune muzeo (''Ayasofya Müzesi''). Temas pri unu el la plej konataj sakralaj konstruaĵoj de la mondo. El la dato de ties konstruo en 537 ĝis 1453, ĝi servis kiel [[Konstantinopola Ortodoksa Eklezio|Ortodoksa]] [[katedralo]] kaj sidejo de la [[Patriarko de Konstantinopolo]],<ref name=mw112>Müller-Wiener (1977), p. 112.</ref> escepte inter 1204 kaj 1261, kiam ĝi estis konvertita en [[Katolika Eklezio|romkatolika]] katedralo sub la [[Latina Imperio]]. La konstruaĵo estis moskeo el la 29a de Majo 1453 ĝis 1931. Ĝi estis tiam [[Laikeco|laikigita]] kaj malfermiĝis kiel muzeo en la [[1a de februaro|1a de Februaro]] [[1935]].<ref>Magdalino, Paul, et al. "Istanbul: Buildings, Hagia Sophia" in Grove Art Online. Oxford Art Online. http://www.oxfordartonline.com. alirita la 28an de Februaro 2010.</ref>
 
Fama ĉefe pro sia enorma [[kupolo]], ĝi estas konsiderata epitomo de [[bizanca arkitekturo]]<ref name=BAT>{{cite book | last1=Fazio |first1=Michael |last2=Moffett |first2=Marian |last3=Wodehouse |first3=Lawrence | title = Buildings Across Time | edition = 3rd | isbn = 978-0-07-305304-2 | publisher = McGraw-Hill Higher Education | year = 2009}}</ref> kaj oni diras ke ĝi "ŝanĝis la historion de arkitekturo".<ref name="nytimes">{{cite news|url=http://www.nytimes.com/1993/08/22/travel/center-of-ottoman-power.html|title=Center of Ottoman Power|work=New York Times|last= Simons|first=Marlise |accessdate=4a de Junio 2009 | date=22a de Aŭgusto 1993}}</ref> Ĝi estis la plej granda katedralo de la mondo dum preskaŭ milo da jaroj, ĝis la [[Sevila Katedralo]] estis kompletigita en 1520. La nuntempa konstruaĵo estis origine konstruita kiel [[preĝejo]] inter 532 kaj 537 je ordonoj de la [[Bizanca Imperio|bizanca imperiestro]] [[Justiniano la 1-a]] kaj estis la tria preĝejo de Sankta Saĝeco kiu okupis la lokon, el kiuj la du antaŭaj estis detruitaj de revoluciuloj. Ĝi estis desegnita de la [[Grekoj|grekaj]] geometriistoj [[Isidoro de Mileto]] kaj [[Antemio de Tralles]].<ref>{{citeCite book|last = Kleiner|first = Fred S.|author2=Christin J. Mamiya|title = Gardner's Art Through the Ages: Volume I, Chapters 1–18|publisher=Wadsworth|location= Mason, OH|edition=12th|year = 2008|page=329|isbn =0-495-46740-5}}</ref>
 
La preĝejo estis dediĉita al la ''[[Sophia (filozofio)|Saĝeco de Dio]]'', nome ''[[Kristana logos|Logos]]'', nome la dua [[Hipostazo (filozofio)|persono]] de la [[Sankta Triunuo]],<ref name=ja471>Janin (1953), p. 471.</ref> kies patrona [[festo]] okazas la 25an de Decembro, nome [[Kristnasko|rememorigo de la nasko]] de [[Enkarniĝo (kristanismo)|Enkarniĝo]] de la ''Logos'' en [[Kristo]].<ref name=ja471/> Kvankam foje referencata kiel Sankta Sofia (kvazaŭ ĝi estus nomita laŭ [[Sofia Martirino|Sankta Sofia]]), ĉar ''sofia'' estas la fonetika literumado en [[Latino]] de la Greka vorto por saĝeco, fakte ties kompleta nomo en Greka estas {{lang|grc|Ναός τῆς Ἁγίας τοῦ Θεοῦ Σοφίας}}, "Sanktejo de la Sankta Saĝeco de Dio".<ref>{{cite book |last=McKenzie |first=Steven L. |others=M. Patrick Graham|title = The Hebrew Bible Today: An Introduction to Critical Issues |url=https://books.google.com/books?id=owwhpmIVgSAC&pg=PA149&dq=%22Jesus+Christ+as+the+Holy+Wisdom+of+God%22#v=onepage&=%22Jesus%20Christ%20as%20the%20Holy%20Wisdom%20of%20God%22&f=false |publisher=Westminster John Knox Press |location=Louisville, KY|year = 1998|page=149|isbn =0-664-25652-X }}</ref><ref>{{citeCite book|last = Binns|first = John|title = An Introduction to the Christian Orthodox Churches|url = https://books.google.com/books?id=MOA5vfSl3dwC&pg=PA57&dq=%22Its+dedication+to+the+Wisdom+of+God+identified+it+with+Christ%22#v=onepage&q=%22Its%20dedication%20to%20the%20Wisdom%20of%20God%20identified%20it%20with%20Christ%22&f=false|publisher=Cambridge University Press|location=Cambridge|year = 2002|page=57|isbn =0-521-66738-0}}</ref>
 
La preĝejo enhavis grandan kolekton de [[Relikvo|relikvoj]] kaj montris, inter aliaj trajtojn, 15 m arĝentan [[ikonostazo]]n. Ĝi estis la kerna sidejo de la [[Ortodoksa Kristana Eklezio]] dum preskaŭ milo da jaroj, kaj en tiu konstruaĵo okazis la [[ekskomuniko]] de la Patriarĥo [[Mikaelo la 1-a Kerulario]] fare de [[Humberto de Silvacandida]], la papa sendito de la papo [[Leono la 9-a]] en 1054, kio estas plej komune konsiderata la starto de la [[Orienta skismo]].
 
En 1453, [[Sieĝo de Konstantinopolo|Konstantinopolo estis konkerita]] fare de [[Otomana Imperio|Otomanaj Turkoj]] sub regado de la Sultano [[Mehmedo la 2-a]], kiu ordonis, ke tiu ĉefa preĝejo de la Ortodoksa Kristanismo estu konvertita en [[moskeo]]. Je tiu epoko, la kirko estis falinta en stato de kadukiĝo. Tamen, ja la kristana katedralo ege impresis la novajn otomanajn regantojn ke ili ja decidis konverti ĝin en moskeo.<ref name="http://www.livescience.com/27574-hagia-sophia.html">[http://www.livescience.com/27574-hagia-sophia.html]." LiveScience.</ref><ref name="archnet.org">"[http://archnet.org/library/sites/one-site.jsp?site_id=2966 Hagia Sophia]." ArchNet.</ref> La [[sonorilo]]j, [[altaro]], [[ikonostazo]], kaj oferujoj kaj aliaj relikvoj estis translokigitaj kaj ankaŭ la [[mozaiko]]j kiuj priskribis Jezuon, lian patrinon Maria, kristanajn sanktulojn kaj anĝelojn estis forigitaj aŭ surfarbitaj. [[Islama arkitekturo|Islaman trajtoj]] - kaj la [[mihrabo]], la [[minbaro]], kaj kvar [[minareto]]j - estis aldonitaj. Ĝi pluestis moskeo ĝis 1931, kiam ĝi estis fermita al la publiko dum kvar jaroj. Ĝi estis remalfermita en 1935 kiel muzeo fare de la Respubliko [[Turkio]]. Hagia Sofia estas nune (2014) la dua plej vizitata muzeo en Turkio, kaj allogas ĉirkaŭ 3.3 milionojn da vizitantoj ĉiujare.<ref name=mus>{{cite news|title=Top 10: Turkey’s most visited museums|url=http://www.hurriyetdailynews.com/top-10-turkeys-most-visited-museums.aspx?pageID=238&nID=74133&NewsCatID=385|work= Hürriyet Daily News |date=10a de Novembro 2014}}</ref>
{{Arkitekturo}}
El ties komenca konverto ĝis la konstruo de la najbara [[Blua moskeo (Istanbulo)|moskeo de la Sultano Ahmed]] (Blua moskeo de Istanbulo) en 1616, ĝi estis la ĉefa moskeo de Istanbulo. La [[bizanca arkitekturo]] de Hagia Sofia utilis kiel inspiro por multaj aliaj otomanaj moskesoj, kiaj ekzemple la Blua Moskeo, la [[Moskeo Şehzade]], la [[Moskeo de Sulejmano]], la [[Moskeo de Rustem Paŝa]] kaj la Moskeo de Kılıç Ali Paşa.
Linio 67:
== La estiĝo kaj evoluo de la konstruaĵo ==
=== Kristana periodo ===
[[dosieroDosiero:Kiel povus aspekti Hagia Sofia sen minaretoj.jpg|eta|maldekstra|<center>Kiel '''hipoteze''' pli-malpli povus aspekti la katedralo nun, se ne la minaretoj estus aldonitaj pli ol 800 jarojn post la konstruo]]
[[Dosiero:Haga Sofia RB1.jpg|dekstra|eta|Hagia Sofia nokte]]
Hagia Sofia estis konstruita je impulso de [[bizanca imperio|bizanca]] [[imperiestro]] [[Justiniano la 1-a]] kaj konsekrita la [[26-an de decembro]] [[537]], kaj nome sur loko, kie jam antaŭe staris templo de [[sankta Sofio]]. Arkitektoj de la konstruaĵo estis [[Isidoro Mileta]] kaj [[Antemio de Tralles]]. Ĝis hodiaŭ ĝi estas la plej signifa memoraĵo de la bizanca arkitekturo, simbolo de la tuta Istanbulo. Sed malgraŭ tio jam en la jaro [[558]] ties [[kupolo]] dum [[tertremo]] frakasiĝis. Sekvis pluaj tertremoj en la jaroj [[989]] kaj [[1346]], sed tiuj jam ne havis tian pereigan efikon. La templo estis tiutempe ankaŭ rezidejo de [[konstantinopolo|konstantinopola]] [[patriarko]]. Post konkero de Konstantinopolo fare de la [[kvara krucmilito]] la templo de Dia Saĝeco estis sidejo de la latina patriarko konstantinopola.
 
=== Islama periodo ===
 
== Hagia Sofia en Esperanto ==
En la kvina kanto de la verko de [[Abel Montagut]] nome ''[[Poemo de Utnoa]]'' okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo [[Noa]]) pere de la drogo ''anoŭdo''. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto [[Valmikio]] kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el [[Ĉina Murego]] al insulo [[Srilanko]]. Poste aperas la japana pentristo [[Hokusajo]] kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el [[Azio]]. Kaj poste venas la vico de [[Fidiaso]], kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra [[Eŭropo]] kaj la venonta ĉiĉerono estas [[Maria Sklodovska]], kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta [[Eŭropo]]. Jen kiel ŝi prezentas [[Istanbulo]]n kun ĉefa intereso al [[Hagia Sofia]]:
 
{{citaĵoCitaĵo|:Al [[Istambulo]] venas la vojaĝantoj alaŭde,
:miksejo de popoloj kaj verkoj bunte surprizaj,
:el kiuj, luksorname, elstaras [[Sankta Sofia]].<ref>[[Abel Montagut]], ''[[Poemo de Utnoa]]''. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 121.</ref>}}
Linio 84 ⟶ 83:
 
== Notoj ==
{{Referencoj}}
<references/>
 
{{havendaHavenda artikolo|Hagia Sofia}}
 
{{Moskeoj en Turkio}}
{{Projektoj}}
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Konstantinopolo]]