Laosa kuirarto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 4:
La baza nutraĵo en [[Laoso]] estas [[glurizo]] kaj fiŝo el la [[Mekongo]]. Oni manĝas rizon dum ĉiu manĝo de la tago.
 
La nacia manĝaĵo estas ''Laap'' ([[laose]]: ລາບ ankaŭ skribita kiel ''Larb''), salato el marinita viando aŭ fiŝaĵo kun legomoj, spicherboj kaj spicoj. Viando kaj fiŝaĵo povas esti kuiritaj aŭ krudaj. Ĝi ankaŭ estas servata dum festaj okazaĵoj kaj [[nupto]]j.
 
Por la matenmanĝo oni servas glurizon ofte kun sunsekigita [[bovaĵo]] kun salo kaj sukero. Komunaj krommanĝaĵoj estas ''jao mak len'', pasto el [[kapsiketo]]j kaj fiŝaĵo, aŭ ''padek'', peklita salita kaj fermentita fiŝaĵo, kio estas baza nutraĵo, freŝaj [[Mango (frukto)|mangoj]], raspita kokosnukso, [[tamarindo]]fruktoj kaj frititaj ovoj. Krom rizo la ĉefmanĝaĵo ofte enhavas supon, legomojn kaj fiŝaĵo aŭ viando, samkiel akra spicherbosaŭco. Frandaĵoj ofte estas faritaj kun kokoslakto.