Algazelo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 27:
Poste ili reiris al Tuso. Estis ĉirkaŭ 1080 kiam Algazelo iris al [[Nejŝaburo]] en la nord-oriento de Irano, tiutempe unu el la plej gravaj intelektaj centroj de la islama mondo, kaj tie komencis studi en fama islama lernejo. Krom la [[Korano]]n li studis la [[hadito]]jn (islamajn tradiciaĵojn), la religiajn komentojn, la islaman juron ([[ŝario]]n) kaj la subtenajn sciencojn (kromfakojn) kiaj la [[gramatiko]] kaj la [[leksikografio]].
 
En [[Nejŝaburo]] Algazelo estis disĉiplo de [[Al-Ĝuvajni|Al-Haramajn al Ĝuvajni]], la plej prestiĝa teologo de tiu epoko, ĝis ties morto en 1085. Poste Algazelo lokiĝis ĉe la selĝuka [[veziro]] [[Nizam al-Mulk]], kiu nomumis lin en 1091 la instruisto de [[ŝario|fikho]] en la ''[[madrasa]]'' ({{ar}}: islama altlernejo) Nizamija, fondita mem en [[Bagdado]]. Tiu kortego estis tamen plej verŝajne centrita en [[IsfahanIsfahano]]. Post havigi al Algazelo la titolojn de "Brilego de la Religio" kaj "Elstarulo inter la Religiaj Estroj," Nizam al-Mulk promociis Algazelon en julio 1091 al la "plej prestiĝa kaj plej defia" profesoreco tiame: nome la Nizamija madrasa en [[Bagdado]].<ref name="Griffel" />
 
En 1095, post la murdo de Nizam al-Mulk fare de [[sepimamismo|sepimamismanoj]], la filozofo suferis krizon, forlasis sian karieron kaj Bagdadon mem kaj sian familion pretekste ke li intencas fari la [[haĝo]]n, nome pilgrimado al [[Mekko]]. Li disponis el sia riĉo por dediĉi sin al mistikismo. Laŭ la biografiisto Duncan B. Macdonald, la celo eviti la skolastikan laboron estis fronti la spiritan esperton kaj pli ordinare la komprenon de "la Parolo kaj la Tradicioj."<ref>Nicholson, Reynold Alleyne. (1966). "A literary history of the Arabs." London: Cambridge University Press. p. 382.</ref> Travivinte en [[Damasko]], [[Jerusalemo]], kun vizito al [[Medino]] kaj Mekko en 1096 kaj al aliaj urboj dum 11 jaroj, li revenis al Tuso, parte retiriĝinte kun sufiismaj mistikemuloj; tie li pasigis la venontajn kelkajn jarojn en '''uzla'' (enfermiteco). Tiu enfermiteco konsistis en evito el ajna instruado je publikaj institucioj, sed li daŭre publikigis, ricevis vizitantojn kaj ja instruis en la "zaŭija" madraso kaj en la "ĥankaho" (Sufiisma monaĥejo) kiun li estis konstruiginta.