Marsejlo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e - tajperaro
Linio 146:
Preskaŭ duono de la komunuma areo estas en nekonstruebla natura teritorio; ĝi estas la kvina komunumo de metropola Francio laŭ sia areo. Tiel ĝia [[loĝdenseco]] (3 542 loĝantoj [[kvadrata kilometro|kvadratkilometre]]) estas multe pli malgranda ol tiu de urboj tute urbanizitaj kiel Liono (9 867 loĝantoj kvadratkilometre) aŭ Parizo (20 807 loĝantoj kvadratkilometre) sed komparebla al tiu de [[Tuluzo]] (3 715 loĝantoj kvadratkilometre).
 
Laŭ sia aero (240,62 kvadratkilometrojn), Marsejlo estas 2,5 foje pli granda ol Parizo, aŭ ankaŭ kvin foje pli granda ol Liono, kaj eĉ pli vasta ol [[Kairo]] (210 kvadratkilometroj). Laŭ nordsuda akso, la distanco inter la urbocentro (Malnova Haveno - VieŭVieux Port) kaj la norda urbolimo (Notre-Dame-Limite) estas 14 km. Laŭ la mediteranea marbordo, la distanco inter l'Estaque kaj Callelongue estas 21 km.
 
=== Hidrografio ===
Linio 409:
La alia granda laborado de tiu-ĉi jarcento estis, same kiel ĉie en Francio ĉi-epoke, ligita kun la alveno de la fervojo. Marsejlo estis konektita kun Avinjono komence de 1848, kun Liono en 1854, kaj Parizo en 1857. La fina stacidomo konstruita sur monteto Saint-Charles estis ĝis la fino de la jarcento multfoje modifiita.
 
En 1871, dum la insurekcio de la Pariza Komuno, Marsejlo spertis similan ribelon kiu daŭris 15 tagojn. La Prefektejo bombardiĝis kaj la estro de la ribelantoj, modera advokato Gaston CremieŭCremieux estis mortpafita post 6 monatoj en Pharo.
 
==== La intermilitaj skuadoj ====
Linio 419:
 
==== La 2a mondmilito ====
Sekve de la usona elŝipiĝo en Norda Afriko, Marsejlo estis okupata fare de la Germana armeo la [[12an de novembro]] [[1942]], same kiel la cetera Suda regiono. La urbo multe suferis pro la okupado ĉefe dum la "Marsejla razio", inter aliaj la kvartalo Panier norde de la malnova haveno, nomita krimkvartalo fare de la nazioj. Dum la nokto inter la 22a kaj la 23a de Januaro 1943, pluraj miloj homoj estis arestitaj, kaj du tagojn poste, la 24an de januaro, generalo SS Oberg helpita de la prefekto René Bousquet ordonis al la loĝantoj de la kvartalo VieŭVieux-Port [malnova haveno] vakigi sian loĝejon antaŭ 2 horoj kun 30 kg da pakaĵo. 30 000 homoj estis forpelitaj. Dum la 2 sekvantaj semajnoj, 1 500 konstruaĵoj estis dinamititaj, kio postlasis ruinkampon ĝis la Liberigo.
 
Marsejlo suferis ankaŭ plurajn alarmojn. La usona bombado la 27an de majo 1944 estis aparte ruiniga kaj okazigis preskaǔ 2 000 viktimojn.