Finnlanda kuirarto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Robin van der Vliet movis paĝon Finnolanda kuirarto al Finnlanda kuirarto anstataŭigante alidirektilon
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-Finnolando +Finnlando)
Linio 1:
[[Dosiero:Korvapuusti1.jpg|eta|250x250px|''Korvapuusti'' - spiralo el [[cinamo]].]]
[[Dosiero:Karjalanpiirakka1.jpg|eta|250x250px|''Karjalanpiirakka'' - risolo el Karelio.]]
'''Finnolanda kuirarto''' estas la [[kuirarto]] en [[FinnolandoFinnlando]], tradicia kaj iusence distinganta ĝin de manĝaĵoj en la apudaj, klimate similaj landoj. Antaŭ jarcentoj la finnoj akiris siajn nutraĵojn kompreneble el la sovaĝa naturo kaj nutris sin ĉefe per [[fiŝoj]], lagaj aŭ maraj, kaj ĉasaĵoj. Bele ili kantis pri la verde aŭ neje tapiŝitaj salonoj de la arbaro kie paŝis [[urso|ursoj]], kuris alkoj, kaj kaŝis sin la timema leporo. Ili kantis ankaŭ pri la abelo kaj ties dolĉa saniga mielo, pri la tetro kaj tetrao, pri la [[urogalo]] kaj la [[anaso]], la nektaro de floroj kaj la freŝa akvo de la fontoj, lagoj kaj rojoj. Antikvaj finnoj laŭdis la arbarajn berojn, vakciniojn, kaj eĉ pl! la sovaĝajn fragetojn de sunaj herbejoj. Pri ĉio-ĉi troviĝas versoj en Ia nacia epopeo [[Kalevala]]. Supozeble ankaŭ [[fungoj]] estis manĝataj, krom uzataj por sorĉado kaj ŝamanismo. La epopeo rakontas ankaŭ pri Ia alveno de la [[agrikulturo]]; post nelonge prafinnoj povis ĝui Ia rezultojn de siaj penegoj terkulturistaj. Ili forbruligis la arbaron kaj semis [[rapo|rapojn]], [[sekalo|sekalon]] kaj hordeon. EI la sekalo ili bakis malhelbrunan acidan [[pano|panon]], kiun la finnoj eĉ nun sopiras en la sudaj landoj de bianka [[tritiko|tritika]] pano. El [[hordeo]] ili faris [[biero|bieron]], kies kantigan kaj solenigan efikon ili laŭdas en la epopeaj versoj. Ili konis ankaŭ avenon. Rimarkindas, ke meze de la grenkampo ili lasis kreski kantarbon por la ora kukolo!
 
==Antikvaj kuirmanieroj==
Linio 13:
 
==Antikvaj pladoj==
La plej primitivaj farunaĵoj estas „manpleno", kaĉo, kaj maldika senfermenta pano el hordeo, kiun oni ankoraŭ nuntempe bakas, ĉefe en norda FinnolandoFinnlando. La panoj similas krespojn laŭ la forno, sed ili estas pli dikaj kaj tute sengrasaj. Oni bakas ilin en varmega forno, prefere fajre varmigita, sur ŝtona aŭ brika fundo. En [[Laponio]] oni povas rosti ilin sur ŝtonoj apud fajro, kaj panformajn maldikajn blankajn fromaĝojn oni rostas same ĉe fajro.
 
Alia speco de senfermenta pano estas la sekala, kies knedaĵon oni lasas acidiĝi dum 1-3 tagoj en ligna ujo neniam lavata. Tiu longe uzata ujo donas neimiteblan guston al la pano, kiun oni formas aŭ en dikajn rondajn kukojn aŭ en maldikajn kun ronda truo farata meze de la pano per glaso (antaŭe, bovkorno). La Iasta tipo estas okcident-finnolanda - la unua, orienta. La truo venas el tempoj, kiam la dommastrino bakis nur kelkfoje jare kaj surstangigis la bakitajn panojn por sekigi kaj konservi Ilin. Tia tipa pano daŭre estas la vera finna pano.
Linio 19:
„Manpleno" signifas, ke en via mankavo vi miksas farunon kun akvo aŭ acidlakto, formas bulon kaj manĝas ĝin per la fingroj. Tio estas delonge forgesita kutimo. Kaĉo povas esti griaĵo aŭ farunaĵo, el hordeo, aveno, sekalo aŭ tritiko. Hordean griaĵokaĉon kaj sekalan farunkaĉon finnoj ege ŝatis. La unua sekalkaĉo, post draŝado kaj muelado de Ia longe atendita, penege akirita rikolto, ĉiam estis festoplado, kiun oni sopiris dum la longa vintro kaj eĉ somere. Griajan kaĉon oni dum horoj boligas aŭ lasas la poton tranokti en la forno. La kaĉon oni frandas kun malvarma lakto kaj peceto da butero en kaveto meze de la porcio. „Sala kaj dika, ĝi plaĉas al la kamparano", laŭproverbe, sed nuntempe iuj surŝutas sian kaĉon per sukero kaj eĉ cinamo, precipe la julan rizokaĉon. Ankaŭ berokaĉo estas ŝatata de finnoj. La ingrediencoj estas plej ofte vakcinioj kaj sekala faruno, aŭ tritikaj grioj, kaj sukero. Berokaĉon oni manĝas malvarmeta; kelkfoje oni kirlas kaj batas ĝin ĝis ĝi iĝas helruĝa kaj leĝera.
 
Fiŝaĵoj kaj viandaĵoj estis simplaj, ofte supoj, sed kutime necesis longa kuirtempo pro la ostoj. Pizosupo kun porkaĵo (almenaú fendhufoj aŭ kruro) estis fama facila plado manĝata kiam multaj vilaĝanoj kunvenis por laborfesteno. Sekala pano plenigita je perkoj aŭ koregonoj kaj bakita dum 5-8 horoj estas bone konata plado el orienta FinnolandoFinnlando. Oni bakis ankaŭ brasiknapojn, terpomojn kaj porkaĵojn enpane. Virinoj ofte havis tiom da laboro ekster la kuirejo, ke ili ne povis prizorgi pli komplikajn pladojn.
 
Mia patrino rakontadas historieton pri hordea kaĉo. Vivis iam malriĉa familio, kie naskiĝis plia bebo. Delonge la familio suferetis je manko de manĝaĵoj, kaj la patrino ŝparis hordeogrion por boligi kaĉon pro la baptofesto de la bebo. Unu el la pli aĝaj fratinetoj trovis la duonpretan kaĉon en la stokejo kaj ne povis rezisti la tenton satmanĝi. La griaĵo ŝvelis en ŝia ŝrumpinta stomako, ŝi eksuferis, malsaniĝis kaj mortis.