Niobo (elemento): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kwamikagami (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-Finnolando +Finnlando)
Linio 5:
En 1801, la angla kemiisto [[Charles Hatchett]] (1765-1847) analizis specimenon de nekonata mineralo el la kolekto de la [[Brita Muzeo]] en Londono. Ĉi-tiu estis nigra mineralo akirita el kolekto de la unua guberniestro de [[Konektikuto]], John Winthrop la Juna (1606-1676), kiu estis alkemiisto, kemia manufakturanto, kuracisto kaj ŝtonkolektanto. La mineralo, pli malfrue nomita Kolumbito (Kolumbio estas alia alnomo de Usono), estis trovita apud New London, Konektikuto. Charles Hatchett determinis ke tiu mineralo enhavis "novan teron", kaj tio implicis ke nova elemento estis malkovrita. Li nomis ĉi-elementon Kolumbion laŭŝajne ia referenco ke ĝi estis trovita en Ameriko.
 
[[Anders Gustaf Ekeberg]] (1767-1813) malkovris kaj nomis [[Tantalo]]n en 1802. Li naskiĝis en [[Svedio]] kaj gradiĝis en la [[Universitato de Upsalo]], en 1788. Li komencis sian karieron kiel profesoro en Upsalo ĉar tie li plenumis kemiajn ekspoziciojn pri analizitaj mineraloj. La mineraloj de la urbo [[Ytterby]], en Svedio, estis aparte interesaj. Unu mineralo kiun li esploris estis konata kiel "yttrotantalite" omaĝe al lal urbo kie la mineralo estis trovita, kaj alia "kimito" omaĝe al [[FinnolandoFinnlando]]. La sama antaŭe nekonata elemento estis malkovrita en ambaŭ el tiuj specimenoj. Li nomis ĝin [[tantalo]] omaĝe al [[Tantalo (mitologio)|Tantalo]], filo de [[Jupitero (mitologio)|Jupitero]], kiu estis kondamnita al eterna sufero kaj ne povis drink akvon kvankam li staris kun akvo ĝiskole. La izolo de tiu nova elemento estis "tantala" eksperimento, kaj el tie venas la nomo.
 
En 1809, [[William Hyde Wollaston]], brita kemiisto, analizis la mineralajn specimenoj kaj de la kolumbito kaj de la tantalito kaj konkludis ke kolumbio kaj tantalo estis la samaj elementoj. Ne okazis disputoj rilate al lia konkludo ĝis kiam [[Heinrich Rose]], en 1844, sukcesis distingi ke tiu du elementoj estis malsamaj rilate al iliaj valentaj statoj, ĉar kolumbio elmontris +3 kaj +5 statojn kaj la tantalo nur +5 kiel stabilaj substancoj. Li renomis kolumbion kiel niobo omaĝe al [[Niobo (filino de Tantalo)|Niobo]], filino de Tantalo.