Svedlingvaj finnlandanoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kwamikagami (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-Finnolando +Finnlando)
Linio 5:
malhelblue: komunumoj kun [[sveda lingvo]]
]]
'''Svedlingvaj finnolandanoj''' estas la [[sveda lingvo|svedlingva]] malplimulto en [[FinnolandoFinnlando]], ĉefe loĝantaj sur [[Alando]], kaj laŭ la okcidenta kaj suda marbordoj. Ili parolas svedan dialekton nomatan "finnolanda sveda".
 
En la sveda lingvo ili nomiĝas ''finlandssvenskar'', laŭvorte "finnolandaj svedoj". En la sveda lingvo oni kutime klare distingas inter "finnoj" (= finnolingvanoj, anoj de la finna etno) kaj "finnolandanoj" (tio inkluzivas la svedlingvajn finnolandanojn). En Esperanto oni ofte uzas la vortojn "svedoj" kaj "finnoj" en landa, ne etna signifo, do "finnolandanoj" kaj "svedianoj", kaj pro tio la laŭvorta traduko "finnolandaj svedoj" povas facile esti miskomprenata (kiel "svedianoj loĝantaj en FinnolandoFinnlando"). Rekomendinda estas do la pli preciza formulo "svedlingvaj finnolandanoj".
 
En [[2006]] estis ĉirkaŭ 265 000 denaskaj svedlingvanoj en kontinenta [[FinnolandoFinnlando]], kaj ĉirkaŭ 25 000 sur [[Alando]]; entute proks. 5.5% de la finnolanda loĝantaro.
 
La [[sveda lingvo]] estas unu el la oficialaj lingvoj de FinnolandoFinnlando, samranga kun la [[finna lingvo]].
 
La [[Sveda popola partio (FinnolandoFinnlando)|Sveda popola partio]] de FinnolandoFinnlando celas reprezenti la svedlingvajn finnolandanojn en la [[finnolanda parlamento]].
 
== Konataj svedlingvaj finnolandanoj ==