Zsuzsa Polgár: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
forigu la troajn fotojn aŭ faru galerion!
esperantigita parametro, formatigo de buloj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
{{informkestoInformkesto homo}}
[[Dosiero:Polgar Zuszsa 2008 Dresden.jpg|thumbeta|dekstra|200px|Suzanna Polgar, Dresden 2008]]
[[Dosiero:Susan Polgar and Paul Truong.jpg|thumbeta|dekstra|Suzanna Polgar, la geedziĝ-foto (2006)]]
[[Dosiero:Susan Polgar.JPG|maldekstra|thumbeta|Suzanna Polgar en la simultana ŝak-ludo]]
[[Dosiero:Susan Polgar2.jpg|thumbeta|dekstra|200px|Suzanna Polgar]]
[[Dosiero:Polgar susan 20081119 olympiade dresden4.jpg|eta|maldekstra|Zsuzsa Polgár en la Ŝak-Olimpiko 2008 en [[Dresdeno]], dum la gazetara konferenco]]
[[Dosiero:Susan Polgar 1985.jpg|thumbeta|200px|dekstra|Zsuzsa (Suzanna) Polgár, Amsterdamo 1985]]
'''Suzanna POLGAR''' (hungare: '''POLGÁR Zsuzsa''' [POLga:r ĴUĵa]) (naskita la [[19-a de aprilo|19-an de aprilo]] [[1969]] en [[Budapeŝto]], [[Hungario]]), estas unu el la plej fortaj [[ŝako|ŝakludantinoj]] en la historio: ŝi estis la naŭa ina [[ŝakmondĉampiono]], de [[1996]] ĝis [[1999]]. Nuntempe ŝi vivas en [[Usono]], kaj ŝi [[angligo|angligis]] sian nomon al '''Susan Polgar''' por fari ĝin pli facile prononcebla por anglalingvanoj.
 
Kune kun siaj [[Polgar|du pli junaj fratinoj]], ŝi lernis la ŝakludon de sia patro, [[László Polgár (pedagogo)|Polgár László]]. Malgraŭ limoj metitaj al la libereco ludi en internaciaj turniroj, en [[1984]] Suzanna jam estis la plej alte klasifikata ŝakludantino en la mondo. Tamen, en novembro de tiu jaro, [[FIDE]] (''Fédération Internationale des Échecs'') (sub premo de la Sovetia federacio, kiu ne volis vidi ne-sovetain ludantinon en n-ro 1) decidis alkonsenti 100 pliajn [[Elo-nombro|Élő-poentojn]] al ĉiuj ludantinoj krom ŝi, forigante ŝin de la unua loko en la listo de januaro de [[1987]]. La klarigo estis, ke Polgar akiris sian klasifikon ĉefe ludante kontraŭ viroj, dum aliaj ŝakludantinoj havis malpligrandajn klasifikojn ĉar ili ludis en nur inaj turniroj. La statistikaj pruvoj subtenantaj tiun decidon estis tre suspektindaj, ĉar la donitaĵoj, je kiuj ili baziĝis, estis malgranda sub-aro de la haveblaj donitaĵoj. Neniu simila interferado en la klasifikoj okazis de post tiam.
[[Dosiero:Judit und Sofia Polgar 1988 Thessaloniki.jpg|thumbeta|dekstra|[[Judit Polgár]] kaj [[Zsófia Polgár]], [[Saloniko]] (1988)]]
[[Dosiero:A Polgár lányok fortepan 40708.jpg|eta|thumbeta|dekstra|László Polgár kun tri siaj filinoj]]
En januaro de [[1991]], Polgar fariĝis la unua virino akirinta la viran titolon de [[Internacia Grandmajstro|Grandmajstro]] havigante al si tri normojn de Grandmajstro kaj klasifikon pli altan ol 2500. ([[Nona Gaprindaŝvili]] kaj [[Maja Ĉiburdanidze]] jam antaŭe ricevis la titolon honore pro esti [[ŝaka mondĉampioneco|mondĉampioninoj]].) [[Judit Polgar|Judita]], la plej juna fratino de Suzanna, akiris la grandmajstran titolon iom pli poste, en decembro de 1991.
 
En [[1992]] (estante pli malforta ol sia fratino Judita, kiu tiam estis n-ro 1 mondskale), Suzanna gajnis kaj la fulmrapidan kaj la rapidan ŝakajn ĉampionecojn antaŭ siaj fratinoj Sofia kaj Judita, kaj ankaŭ antaŭ multe da aliaj inaj tre fortaj ŝakludantinoj en la mondo.
 
En [[1996]], Suzanna Polgár gajnis la klasikan inan mondĉampionecon, sian 4-an mondĉampioninan titolon. Ŝi estas la sola el ĉiuj gemondĉampionoj, kiu gajnis la trioblan ŝakan kronon (fulmrapidan, rapidan kaj klasikan ĉampionecojn). Estis malfacile al FIDE trovi mecenaton por ŝia titoldefendo du jarojn poste, kaj ĝi fine aranĝis ĝin en [[1999]] sub kondiĉoj, je kiuj Polgar obĵetis, unue ĉar ŝi petis ses monatojn por ripozi kaj pretigi sin akuŝinte je sia unua infano, kaj due ĉar la matĉo estis okazonta tute en [[Ĉina Popolrespubliko|Ĉinujo]], la patrujo de la kontestantino [[Xie Jun]].
 
Kiam Polgar malakceptis ludi sub tiaj kondiĉoj, FIDE senigis ŝin je ŝia titolo. Polgar procesis en la [[Sporta arbitrada kortumo]] en [[Laŭzano|Lausanne, Svislando]] por monaj damaĝoj kaj restarigo de sia titolo. En marto de [[2001]] la kortumo decidis favore al Polgár, kondamnante FIDE pagi al ŝi $25.000 pro damaĝo. Tamen, ĉar nova mondĉampionino estis kronita, FIDE ne redonis al ŝi la titolon.
Linio 37:
{| style="float:right;"
|-
| {{Projekto vizaĝoj}}
| {{Projektoj|commons=Zsuzsa Polgár}}
|}
* [http://www.susanpolgar.com/ La ŝakcentro Polgar]
* [http://www.susanpolgar.blogspot.com/ La blogo de Suzanna]
* [http://www.chessgames.com/perl/chessplayer?pid=15162 Ludoj de Suzanna]
* [http://www.wtharvey.com/polz.html Kolekto de kritikaj pozicioj el ŝiaj ludoj]
 
{{Bibliotekoj|PeEnEo=54097|LCCN=n/91/12803|VIAF=63180409|FIDE=700088|TSURL=viaf/63180409}}
 
{{Vivtempo|Polgar, Zsuzsa}}
 
[[Kategorio:Hungaraj ŝakistoj]]
[[Kategorio:Hungaraj esperantistoj]]