Krucmilitoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
e Alepo → Halepo (laŭ NPIV kaj nacilingvaj formoj; vd Halepo, Diskuto:Alepo, http://vortaro.net/#Halepo )
Linio 17:
La veran katastrofon prezentis iompostioma malkresko de la bizanca potenco en [[Malgranda Azio]], kune kun la leviĝo de [[selĝukaj turkoj]] en la [[1060-aj jaroj|60-aj jaroj]] de la [[11-a jarcento]]. Post [[batalo apud Mantzikert]] en [[1071]] la [[selĝukoj]] malrapide okupis [[Sirio]]n, Palestinon kaj preskaŭ la tutan nuntempan Turkion. Tie ili fondis en la jaro [[1080]] sian ŝtaton, [[sultanlando Rum|sultanlandon Rum]] (romia, pli poste [[Ikonija sultanlando|ikonija]]). En la jaro [[1078]] ili konkeris [[Jerusalemo]]n, ĝis nun priregata fare de ŝijaismaj Fatimidoj. Post la konkero de Jerusalemo la sunaistaj turkoj neniigis la urbon kaj mortigis la araban garnizonon. Kvankam la kristana eklezio estis disigita per [[skismo]], en [[Bizanco]] naskiĝis ideo helpi al la okcidentaj kristanoj. Interesiĝis pri ĝi precipe la imperiestroj, kiuj ne konsentis kun la disharmonio.<ref>Kutime en la krucmilitaj movadoj kaj militoj elstaris la celo liberigi la kristanajn sanktejojn kaj malfermi la vojon al la kristanaj pilgrimantoj. Pri la viktimoj de la tiuj militoj historiistoj kaj esploristoj kutime montras akordiĝi pri la nombro: ŝajnas do ke inter kristanaj kaj saracenoj – inter perdoj sur la militaj kampoj, epidemioj kaj aliaj danĝeraj eventoj – la mortintoj en la “ducentjara milito” atingas la nombron de kvindek milojn da viktimoj. Neniu imagis krucmilitojn ĝis kiam islamo permesis pilgrimojn ĝis al la sanktaj lokoj de kristanismo. La krucmilitaj volontuloj parolis pri si pri “militistaj pilgrimantoj!” (il Timone, n. 134, Vivaio p. 66).</ref>
 
En la jaro [[1092]] mortis la potenca selĝuka [[sultano]] [[Malikŝaho]]. Disharmoioj, ĝis tiam nur bruletantaj inter la turkoj, kun fariĝis bataloj pri la potenco. Kiel rezulto, estiĝis pluraj memstaraj selĝukaj regnoj. Ili ja agnoskis la suverenecon de la bagdada kalifo, sed ofte nur formale. Memstariĝis [[atabego]]j (victenantoj kaj armeaj komandantoj) en la [[Mezopotamio|mezopotamia]] [[Mosulo]] kaj la siria [[Damasko]] kaj [[AleppoHalepo]]. La nordorientan parton de Malgranda Azio dominis sultanlando de [[Daniŝmendidoj]], la centra regiono de la [[ikonija sultanlando]].
 
Pro tio la bizanca imperiestro [[Aleksio la 1-a Komnenos|Aleksion la 1-an]] provis rekonkeri la teritoriojn, kiujn la selĝukoj kaptis helpe de [[soldisto|soldistaj]] soldataroj el la okcidenta Eŭropo. Jam en la jaro [[1089]] li petis de la [[Flandrio|flandra]] grafo, Roberto la 1-a, soldatan helpon. Samtempe li klopodis plibonigi la rilatojn inter la orienta kaj la okcidenta eklezio. En la jaro [[1090]] li komencis traktadon kun papo [[Urbano la 2-a]] pri [[eklezia unuiĝo]]. Eĉ ne la papo, kiu estis instalita nur iomete pli frue (1088), troviĝis sekve de [[batalo pri investituro]] kun la imperiestroj en tre komplika pozicio kaj tial deziris profundigi la disputojn kun la ortodoksa Bizanco.