Bagratida Armenio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
e Alepo → Halepo (laŭ NPIV kaj nacilingvaj formoj; vd Halepo, Diskuto:Alepo, http://vortaro.net/#Halepo )
Linio 61:
La oficiala kronado de [[Aŝoto la 3-a]] kiel reĝo de [[Armena Reĝlando|Armenio]] okazis en 961, post la translokiĝado de la [[Katolikoso de Armenio|Sankta Seĝo]] el [[Vaspurakano]] al Argino, proksime al la urbo [[Anio (urbo)|Ani]]. Ĉeestis pluraj kontingentoj de armenaj militistoj, 40 episkopoj, la reĝo de [[Kaŭkaza Albanio]], kaj ankaŭ la [[katolikoso]] Anania Mokaci, kiu kronis la reĝon kun la titolo de''[[Ŝahanŝaho|Ŝahanŝaho]]''<ref>{{hy}} Arakelan, Babken N. "Բագրատունյաց թագավորության բարգավաճումը" ("La Florado de la Bagratida Reĝlando"). ''Historio de la Armenoj''. vol. iii. [[Erevano]], [[Armena Soveta Socialisma Respubliko|Armena SSR]]: [[Armena Akademio de Sciencoj]], 1976, p. 53.</ref>. En tiu sama jaro, Aŝoto ankaŭ translokigis la ĉefurbon el Kars al Ani. La bagratidaj reĝoj neniam elektis urbon por fikse loĝi, alternante la urbojn Bagaran, [[Ŝirakavano]] kaj [[Kars]]; Kars neniam atingis statuson, kiel ĝi povus fariĝi ĉefurbo, kaj Dvin estis tute ignorata, pro ĝia proksimeco al la malamikaj emiroj. La naturaj defendoj de [[Anio (urbo)|Anio]] taŭgis la deziron de Aŝoto sekurigi areon, kiu povus elteni sieĝon, kun bona komerca itinero kiu iris tra [[Dvin]] al [[Trabzon]]<ref>Arakeljan. "Bagratuni Kingdom", pp. 52-58.</ref>.
 
Pro ĉi tiu komerca itinero, la urbo rapide komencis kreski kaj la la ĉefa politika, kultura kaj ekonomia centro de Armenio. Bazaroj, merkatoj, metiejoj, gastejoj estis establitaj de la komercistoj kaj loĝantoj de la urbo, dum la [[Naĥararo|naĥarar]]-elito sponsoris la konstruadon de grandiozaj domoj kaj palacoj. La konstruado ankaŭ estis kompletigita per la propra [[Filantropo|filantropio]] de la reĝo Aŝoto, inkluzive la konstruadon de la famaj muroj "Aŝotaŝen" konstruitaj ĉirkaŭ Ani, [[Monaĥejo|monaĥejoj]], [[Malsanulejo|hospitaloj]], lernejoj kaj domoj (lia edzino Ĥosrovanujŝ ankaŭ fondis la monaĥejajn kompleksojn ĉe [[Monaĥejo Sanahin|Sanahin]] en 966 kaj [[Haghpat]] en 976). La sponsorado de Aŝoto pri la konstruado de ĉiuj ĉi konstruaĵoj donis al li la kromnomon "Voghormats", aŭ "la Kompatema"<ref>{{hy}} [[Stepanos Asoghik|Stepanos Taronetsi (Asoghik)]]. ''Պատմութիւն տիեզերական'' (''Universala Historio''). Eldonita de [[Stepan Malkhasyants]]. Saint Petersburg: SPB, 1885, pp. 180–181.</ref>. Aŝoto ankaŭ estis plejparte sukcesa en eksterlandaj aferoj. Kiam bizanca armeo gvidita de la bizanca imperiestro [[Johano la 1-a (Bizanco)|Johano la 1-a]] Tzimisko eniris en [[Tarono|Taronon]] en 973, laŭdire venĝante la morton de sia domestiko mortigita de la araboj en [[Mosulo]], Aŝoto mobilizis 80.000 armeanojn por renkontiĝi kaj devigi lin retroiri.<ref>Grigoryan. ''Principality of Taron'', pp. 153–155. Laŭ Smbat, la efektiva intenco de la bizanca armeo estis invadi la regnon Bagratidan mem; aliaj historiistoj klarigis, ke la bizancanoj ankaŭ volis plifirmigi sian posedon de Tarono, kiu fariĝis milita provinco kiam ĝi estis aneksita en 966. Vidu Grigoryan. ''Principality of Taron'', pp. 153–154, note 165.</ref> En la sekva jaro, li finis aliancon kun Tzimisko kaj sendis 10.000 armeanojn al kampanjo kun la imperiestro kontraŭ la islamaj emiroj en [[AlepoHalepo]] kaj Mosulo. Aŝoto ankaŭ malsukcese provis kapti Dvinon kiu timas estis ub la [[Ŝadadidoj|ŝadadida]] emiro en 953; li sieĝis ĝin dum sufiĉe longa tempo, sed li devis retiriĝi ĉar la urbo estis bone ŝirmita de eksteraj atakoj kaj sieĝoj.<ref>Ter-Ghevondyan. ''Arab Emirates'', pp. 168–171.</ref>
 
=== Sub-reĝlandoj ===