Talibano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
La Talibanoj estis [[sunaismo|sunaismanoj]] kaj ili apartenis al la [[Paŝtuno|Paŝtuna]] etna grupo, la plej granda etna grupo de Afganio. Ili regis Afganion de 1996 ĝis 2001, kiam la Usona armeo kaj la [[Unuiĝinta Islama Fronto por la Savo de Afganio|Norda Alianco]], kolektivo da afganaj militgrupoj kiuj estis kontraŭ la Talibanoj kaj kutime apartenis al malsamaj etnaj grupoj, forigis ilin de la povo. Kelkaj malgrandaj grupoj, kiuj nomas sin mem Talibanoj, ankoraŭ batalas kontraŭ la Usonaj trupoj kaj kontraŭ la nova Afgana registaro.
 
Dum sia regado, la Talibanoj devigis ĉiujn homojn sub sia kontrolo sekvi nekredeble strikta interpreto de la [[Ŝario]] (Islama leĝo), eble la plej strikta iam ajn vidata en la Islama mondo. Ili fariĝis internacie konataj pro ilia leĝoj pri virinoj. Sub la Talibanoj, virinoj estis devigataj porti [[burĥoBurko (islamo)|burkon]] publike, kaj ili ne rajtis studi aŭ labori post la aĝo de ok jaroj. Virinoj ankaŭ ne rajtis esti vizitataj de viraj kuracistoj. Homoj, kiuj ne respektis la leĝojn de la Talibanoj, riskis esti publike skurĝitaj aŭ ekzekutitaj. La Talibanoj ankaŭ malpermesis ion ajn, kion ili konsideris neislama, ekzemple tradiciajn Afganajn festojn kaj muzikon, kaj simbolojn de aliaj religioj. Unu el iliaj plej fifamaj agoj estis la detruo de du gigantaj kaj antikvaj statuoj de [[Budho]] en [[Bamijan]], en 2001.
 
Kiam la Talibanoj atingis la povon, ili estis fakte sufiĉe popularaj inter ordinaraj afganoj, kiuj esperis, ke ili reportus pacon kaj ordon post jaroj de koruptado, ĥaoso kaj senĉesa batalado inter malsamaj militistaj estroj. Kvankvam la Talibanoj regis [[Kabulo]]<nowiki/>n kaj la plejmulton de Afganio dum kvin jaroj, ilia registaro estis agnoskita nur de tri landoj en la mondo: [[Pakistano]], [[Sauda Arabio|Saud-Arabio]] kaj la [[Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj]]. Aliaj landoj rifuzis rekoni ilin pro ilia kompleta manko de respekto por homaj rajtoj. La plejmulto de la Talibanoj venis el la rifuĝejoj por Afganoj en Pakistano, kaj ili ricevis helpon kaj trejnado de la Pakistana registaro. Ili ankaŭ estis forte subtenataj de Saud-Arabio, kaj oni supozas, ke la [[Vahabismo|vahabisma]] ideologio de la saud-araboj influis ilin. Usono almenaŭ komence simpatiis kun la Talibanoj, kaj estas debatebla, kiom longe la simpatio daŭris.