Asertiveco: Malsamoj inter versioj

kapablo memfide defendi vidpunkton sen agresemo
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "Nocio '''asertiveco''' (''memcerta agado'' aŭ ''sana memrealiĝado'') markas kapablon realigi alian opinion, decidon aŭ intereson. Ĝi estas konsiderata kiel grava..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 09:05, 23 okt. 2019

Nocio asertiveco (memcerta agadosana memrealiĝado) markas kapablon realigi alian opinion, decidon aŭ intereson. Ĝi estas konsiderata kiel grava komunika kapablo. Ĝi ebligas klare esprimi kaj realigi nian opiniojn kaj ideojn eĉ ne rompante rajtojn de aliuloj. Instruas ĝin multe da fakuloj por evolui la personecon, psikoterapeŭtoj kaj ĝi estas ankaŭ enhavo de multaj popularaj manlibroj por propra perfektigo.

Asertiva, neasertiva kaj agresiva kondutoj

Kiel komunika stilo kaj strategio la sertviveco diferenciĝas de agreso kaj pasiveco. Por distingi tiujn ĉi tri konceptoj estas frave kompreni, kiel kondutas al postenoj siaj kaj la aliaj.

Homo, kiu traktas asertive, priregas klare difini siajn postulojn. Li ne traktas kontraŭ rajtoj de aliuloj, li scias aŭskulti kaj li kapablas alpaŝi al kompromiso.

Pasiva homo male ne kapablas klare formuli kaj sciigi siajn postulojn, mankas ali li memfido kaj certeco dum traktado kun aliaj, tial li ne kapablas sufiĉe realiĝi. Li ne kapablas alfronti al manupuliga konduto.

Diference de la asertiveco, la agresiveco koneksas kun dura realigado de la opinio. La agresivaj homoj ne respektas la opiniojn de aliaj. Dum sia agado ili ofte malhumiligas la aliajn. La agresemo ne estas komprenata kiel korpa atako, sed ankaŭ kiel vorta (ironio, sarkasmo, vulgara aŭ laŭta sinprezentado).

Asertivaj rajtoj kaj principoj

Ĉiu, kiu volas scii ĝuste realiĝi, persisti pri sia opinio kaj esti rezistema rilate al manipulado, devus koni kaj samtempe respekti la tn. asertivajn homajn rajtojn. Apartenas inter ili tiu ĉi deko de rajtoj.

1. Ni havas rajton mem prijuĝi sian propran konduton kaj sentojn kaj respondeci pri ili. 6. Ni havas rajton esti sendependa de propra volo de aliuloj.
2. Ni havas rajton proponi neniaujn pardonigojn kaj elparolojn senkujlpigantaj nian konduton. 7. Ni havas rajton erari kaj respondeci pri tio.
3. Ni havas rajton prijuĝi, ĉu kaj kiom ni respondecas por solvo de problemoj de aliaj homoj. 8. Ni havas rajton fari nelogikajn decidojn.
4. Ni havas rajton ŝanĝi sian opinion. 9. Ni havas rajton diri: "Mi ne komprenas."
5. Ni havas rajton diri: "Mi ne scias." 10. Ni havas rajton diri: "Tio estas indiferenta por mi."

Asertivaj teknikoj

Ni povas eluzi kelke da teknikoj.

Gratigita gramofondisko
Ĝi apartenas al la plej konata kaj la plej uzata tekniko. Oni klare kaj unusignife ripetas sian postulon senĉese denove kaj denove (kiel resaltanta ludigilo sur gramofondisko). Tiu ĉi tekniko postulas trankvilon kaj persdistemon. Estas necese uzi ĝin kun pripenso - ĝi ne taŭgas en pli longdaŭraj rilatoj. Bone ĝi male funkcias unufoje, ekz. dum reklamaciado de varo aŭ dum labortraktado.
Peto pri afableco
Oni ne devus timi esprimi siajn dezirojn. Se oni volas ion, oni devus scii peti pri tio kaj ne atendi, ĉu la ceteraj komprenos tion. Estas grave difini sian dezirojn kopmpreneble.
Malfermita pordo
Ni kapablas rajtigi sian kontraŭulon. Ni koncentriĝos al faktoj, en dialogo ni trovos veran aŭ nur parte veran ideon, kun kiu ni konsentos. La kontraŭulo iom post iom perdos energion por meti pluajn argumentojn.
Akceptebla kompromiso
Ĝi konsistas en atingo de ambaŭflanka kontenteco per propono por ambaŭgflanka akceptebla kompromiso.
Rifuzo aŭ Arto diri ne
Se ni ne konsentas kun io, ni ne volas ion, ni havas rajton diri "ne" sen kia ajn sento de kulpo.
Negativa demandado
Temas pri tekniko de reago al kritiko. Oni elparolos peton pri pli detala kritiko - oni do ne reagas do per defendo. Per tio ĉi estas malfermata komunikado. La kritikata flanko tiel povas konscii siajn erarojn. Sed se la kritiko estas manipuliga, tiu ĉi tekniko celas poziotive al elĉerpigo de agrumentoj de la alia flanko.
Selekta ignorado
Oni ne tro reagas al la kritiko, sed la kritikata flanko sciigos, ke la argumentoj estas notitaj. Tiu ĉi metodo celas eviti la ripetatan ĝeneralan eraron.