Usona Universitato de Armenio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "eta La '''Usona Universitato de Armenio''' (armene: Հայաստանի ամերիկյան համա..."
Etikedo: redakto de fonto je 2017
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 11:34, 25 okt. 2019

La Usona Universitato de Armenio (armene: Հայաստանի ամերիկյան համալսարան, ՀԱՀ; Hajastani amerikjan hamalsaran, HAH) estas privata, sendependa universitato en Erevano, Armenio, kiu estas rajtigita de la Okcidenta Asocio de Lernejoj kaj Kolegioj de Usono. Ĝi estas la unua kaj solaagnoskita institucio de Usono en la eksa Sovetunio kiu donas bakalaŭran kaj diplomiĝintan edukadon.[1]

Ĝi estis fondita en 1991, en la unua jaro de sendependeco de Armenio, danke al la streboj de la Armena Ĝenerala Bonvola Unio, la Universitato de Kalifornio kaj la armena registaro. La universitato estas la unua institucio de la lando modeligita laŭ la okcident-stila supera edukado, cele al instruado, esplorado kaj servoj. Ĝi ofertas magistriĝojn en naŭ kampoj kaj bakalaŭrecojn en kvin kampoj. La bakalaŭra programo estis enkondukita en 2013.

Referencoj

  1. CSUN Signs MOU with American University of Armenia. California State University, Northridge (3an de novembro 2015). “AUA is the first stand-alone, U.S.-accredited institution in the former Soviet Union that provides undergraduate and graduate education.”.