Stanisław Maczek: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +Bibliotekoj per AWB
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
 
'''Stanisław Władysław MACZEK''' (naskiĝis la {{daton|31|marto|1892}} en Szczerzec apud [[Lvovo]], mortis la {{daton|11|decembro|1994}} en [[Edinburgo]]) estis pola militisto, armea generalo de Pola Soldataro, komandanto de la 10-a Brigado de Kiras-Kavalerio kreita en [[Francio]], honora civitano de [[Nederlando]].
[[Dosiero:Maczek - graf 1 (cropped).jpg|eta|185px|maldekstra|La tombo de generalo Stanisław Maczek en Pola Honora Milita Tombejo en [[Breda]], post sia morto en la jaro 1994 en [[Edinburgo]] li estis tie entombigita inter siaj soldatoj kiuj mortis en la jaro 1944 dum liberigado de [[Breda]]]]
 
==Juneco==
Li naskiĝis en Szczerzec apud [[Lvovo]] en la familio de [[kroatoj|kroatdevenaj]] [[poloj]] (lia kuzo estis konata kroata nacibatalanto en intermilita [[Jugoslavio]] – Vladko Maček).
[[Dosiero:Stanislaw Maczek.jpg|240px|eta|Stanisław Maczek, 1944]]
[[Dosiero:Gen. Eisenhower i gen. Maczek.jpg|240px|eta|Gen. [[Dwight Eisenhower]] vizitas la Divizion de Kiras-Kavalerio de generalo Stanisław Maczek, Nederlando 1944]]
[[Dosiero:Maczek 2.jpg|240px|eta|Stanisław Maczek gvidas sian Divizion de Kiras-Kavalerio, 1944]]
 
 
En 1910 finis gimnazion en [[Drohobiĉ]] kaj translokiĝis kun la familio al Lvovo. En la jaroj 1910–1914 studis ĉe la Humanisma Fakultato de [[Lvova Universitato]] la precizan [[filozofio]]n sub gvido de la profesoro [[Kazimierz Twardowski]] kaj la [[pola]]n [[filologio]]n ĉe profesoroj pri literaturhistorio Wilhelm Bruchnalski kaj Józef Kallenbach. Paralele eniris akademian medion kun [[patriotismo|patriota agado]]. En la sama tempo ricevis soldatan instruon kaj unuan ekzercadon en Pafista Asocio, kie - post aniĝo - akceptis pseŭdonomon Rozłucki. Militservon en [[Legio]]j de [[Józef Piłsudski]] malebligis al li soldatiĝo al aŭstrohungara armeo.