1-a de novembro: Malsamoj inter versioj

173 bitokojn aldonis ,  antaŭ 2 monatoj
→‎Eventoj: 1939-kompletigo
(→‎Eventoj: 1940-kompletigo)
(→‎Eventoj: 1939-kompletigo)
* [[Dua mondmilito]] en [[Pollando]] kaj la mondo:
** [[1939]]: [[Ordnungspolizei|Germana polico]] pafmortigis en [[Rypin]] 200 polojn de [[malliberejo]] en Brodnica; en [[Varsovio]] oni amase celebris feston de mortintoj - varsovianoj bruligis [[kandelo]]jn ne nur sur [[tombejo]]j, sed ankaŭ sur [[tombo]]j, kiuj troviĝis sur [[strato]]j, [[placo]]j kaj en [[ĝardeno]]j; en [[Poznań]], malgraŭ malpermeso de grupiĝo, oni same faris; regopovoj de [[Ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]] sub minaco de [[morto]] devigis polojn redoni radioaparatojn; [[Varsovio]]: [[Hans Frank]] subskribis disponon pri transpreno de estintaj ŝtataj [[monopolo]]j: [[tabako|tabaka]], [[alkoholaĵo|alkoholaĵa]], [[salo|sala]], [[alumeto|alumeta]] kaj [[loterio|loteria]]; en [[Poznań]] aperis "Ostdeutscher Beobachter" - gazetara organo de distrikta organizaĵo de [[Nacisocialisma Germana Laborista Partio]]; en [[Poznań]] germanoj murdis agrikulturiston Tytus Jemielewski kaj pafmortigis profesoron Edward Klich, apud [[Chełm]] pafmortigis komerciston Paweł Muchowski kun lia filo, el [[Bydgoszcz]] forveturigis de malliberejo kaj poste murdis en nekonataj cirkonstancoj historiiston Michał Nycz; [[Pola Rezistomovado]]: en Varsovio komencis agadon [[konspiro|konspira]] organizaĵo Polska Niepodlegla (Pollando Sendependa), kiu eldonis subteran gazetaron, instruis batali kaj agis pere de [[sabotado]] kaj flankatako; en [[Krakovo]] aperis revuo "Nakazy Dnia" (Tag-Ordonoj) de [[konspiro|konspira]] Organizaĵo de Blanka Aglo
** Al [[Salzburg]] germanoj alvenigis por trudlaboro 191 polojn de la regiono de [[Krakovo]]; [[Parizo]]: sub redakto de profesoro [[Oskar Halecki]] aperis dumonata revuo "La Voix de Varsovie", de januaro 1940 titolita "Revue de l'Europe Centrale et Orientale" (Revuo de [[Mez-Orienta Eŭropo]]); nombreco de [[Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento]] estis 4586 personoj; de internigejoj en [[Rumanio]] fuĝis ĝis tiu ĉi tago 410 polajn [[oficiro]]jn kaj 1210 suboficirojn kun soldatoj; [[Aliancanoj]] kaj [[Neŭtraleco (internaciaj rilatoj)|neŭtralaj]] [[ŝtato]]j [[novembro|novembre]] perdos 50 ŝipojn, en tio 21 pro agado de submarŝipoj, germanoj - 1
** [[Soveta invado en Pollandon]]: [[Moskvo]]: prezidiumo de [[Supera Soveto de Sovetunio]] dekretis pri enkorpigo de Okcidenta [[Ukrainio]] en konsiston de Sovetunio " kun ĝia unuiĝo kun [[Ukraina Soveta Socialisma Respubliko]]"; ĉiuj polaj [[militkaptito]]j-[[oficiro]]j estis lokigitaj en sovetaj urboj [[Kozelsk]] kaj [[Starobilsk]], funkciuloj de polico, limgardistoj kaj prizongardistoj en [[Ostaŝkov]] (1-4.11);
** [[1940]]: Estro de [[Varto]]-Lando malpermesis al poloj pasigi ekzamenojn pri [[metio]]j; en ĜG ekzistis 195 germanaj bazlernejoj kun 11 002 [[lernanto]]j kaj 324 [[instruisto]]j kaj 6 mezlernejoj
** [[Poloj]] en [[Britio]] voĉdonis pri kreo de pola [[kuracisto|kuracista]] fakultato ĉe la [[Universitato de Edinburgo]]; [[Londono]]: pola registaro en [[ekzilo]] komencis eldoni revuon "Polish News Bulletin", kaj aperis laŭvica monografia n-ro de "Polish Fortnightly Review" deiĉita tute al la germana [[okupado]], kun la subtitolo ''The German Order in Poland''; dum bombado pereis gvidanto de Militista Arkivo [[majoro]] Bolesław Waligóra; armeo de [[Tajlando|Siamo]] transpaŝis [[ŝtatlimo]]n kun [[Laoso]]; [[Atlantiko]]: en [[novembro]] germanaj [[submarŝipo]]j sinkigissinkigos 34 [[ŝipo]]jn de [[Aliancanoj]]
** [[1941]]: [[Germanoj]] komencis konstrui [[Ekstermejo Bełżec|ekstermejon Bełżec]] (suda [[Lublinio]]) - de marto ĝis novembro 1942 [[murdo|murdis]] tie pli ol 600 000 judojn el [[Ĉeĥio]], [[Slovakio]], [[Aŭstrio]] kaj [[Germanio]], en tio 550 000 polajn civitulojn de [[judo|juda]] deveno; estro de Varto-Lando enkondukis devon atribui al pola infano la duan nomon [[Kazimiro]] aŭ Kazimira; en [[Krakovo]] inaŭguris agadon konspira [[rapsodio|Rapsodia Teatro]] per verko de [[Juliusz Słowacki]] "Reĝo-Spirito" - unu el [[aktoro]]j estis estonta papo [[Karol Wojtyła]]; ĜG nuligas [[dogano|doganan]] kaj [[polico|polican]] limon kun [[Distrikto Galicio]] kaj oni nuligas [[Tago de Ĉiuj Sanktuloj|Tagon de Ĉiuj Sanktuloj]]
** En [[Londono]] okazas [[ekspozicio]] de [[konspiro|konspira]] gazetaro el [[okupado|okupataj]] de Germanio [[Belgio]], [[Ĉeĥoslovakio]], [[Francio]], [[Grekio]], [[Nederlando]], [[Jugoslavio]], [[Norvegio]] kaj [[Pollando]] Pollando kun 150 gazetoj estas en la unua loko; en [[Nov-Jorko]] komencas aperi Semajna Literatura Revuo de Verkista Rondo el Pollando, redaktata interalie de [[Jan Lechoń]] kaj [[Kazimierz Wierzyński]] — eldonata ĝis fino de 1942 kaj anstataŭigita de "Tygodnik Polski" (Pola Semajnrevuo)