Aleksandr Suvorov: Malsamoj inter versioj

22 bitokojn aldonis ,  antaŭ 1 jaro
sen resumo de redaktoj
Li plu batalis kontraŭ la turkoj (1787-1789) kaj venkis kun la aŭstroj (ĉe Foksani kaj apud rivero Riminik). Pro tio, [[Jozefo la 2-a (Sankta Romia Imperio)|Jozefo la 2-a]] nomumis lin imperia grafo.
 
Li venkis la polan ribelon de [[1794]], okazis i.a. la [[Defendo de Praga|Batalo de Prago]] (antaŭurbo de [[Varsovio]], dekstraborda flanko de [[Vistulo]]) kaj tie la tiel nomata [['''Masakro de Praga]]''',
post la batalo rusoj komencis masakri civilan loĝantaron. Dum kelkhora murdado vivon perdis ĉirkaŭ 20 mil homoj. Tio terorigis la maldekstrabordan flankon de [[Varsovio]] kaj igis la ĉefurbon al kapitulaco. Insurekcia armeo de [[Tadeusz Kościuszko]] retiriĝis suden kaj la 5-an de novembro la tuta urbo estis okupita de rusoj. Tiutempa brita ambasadoro en Varsovio nomis la murdon de civiluloj abomeninda, senbezona barbarismo. Por festi la venkon la carino [[Katarino la 2-a (Rusio)|Katarino la 2-a]] fondis insignon Kruco por Konkero de Praga. Pro tio Suvorov ricevis la titolon grafo kun antaŭnomo Riminikskij kaj iĝis [[marŝalo]].
 
Caro [[Paŭlo la 1-a (Rusio)|Paŭlo la 1-a]] malfavoris Suvorov-on pro tio, ke Suvorov ne akceptis la militistan reformon de la prusema caro laŭ la [[Prusio|prusa]] maniero. Tamen la imperiestro sendis Suvorov-on batali en [[1799]] al [[Italio]], kie li venkis kun la aŭstroj la francojn (ĉe Cassano kaj Novi), kiuj forlasis Italion. Pro tio li ricevis la rangon princo kun nomo ''Italijskij''. Post tio li devis kuniĝi kun armeo de la rusa generalo Korsakov, sed li ne sukcesis ĝustatempe alveni, malgraŭ la heroa militiro trans la [[Alpoj]], kaj la franca generalo Masséna venkis la aliancanojn.
20 932

redaktoj