Pinatubo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 107:
 
=== La erupcio de 1991 ===
En [[1991]], ekde la 15-a de marto, sinsekvo de malgrandaj tertremoj komenciĝis en la areo de Pinatubo. La 2-an de aprilo okazis malgranda erupcio sur la flanko de la vulkano ĝis tiam dormanta. Ekde la 7-a de aprilo, la loĝantoj en cirklo de 10km ĉirkaŭ la vulkanpinto estas postulataj lasi siajn hejmojn.
 
En majo la ellaso de [[sulfura dioksido]] kreskis rapide, signo ke la [[magmo]] supreniras; post la maksimumo atingita la 28-an de majo, ĝi malkreskas, signo, laŭ multaj fakuloj, ke la gazo ne plu kapablas eliri el la [[magma ĉambro]] kaj la [[premo]] grandiĝas, kun la risko de eksplodema erupcio.
 
Fakte, la 3-an de junio iom da lafo ekforiras, sed tio ne sufiĉas. La 7-an de junio okazas granda eksplodo, estiganta kolonon de cindroj altan 7km. Sed la fakuloj komprenas ke tiuj erupcioj estas nur antaŭsignoj de pli granda evento. Ankaŭ la loĝantoj en cirklo de 20km ĉirkaŭ la vulkanpinto devas foriri. La postan semajnon pluaj homoj devas lasi siajn loĝejojn - entute estas pli ol 100mil rifuĝantoj pro la erupcia alarmo.
 
La 12-an de junio nova [[plinia erupcio]] estigas kolono de cindroj alta almenaŭ 19km. La forto de la erupcio grandiĝas ĝis la 15-a de junio, faligante cindrojn sur pli ol 125mil km² (dense) kaj ĝis [[Malajzio]] pli maldense. La tuta insulo Luzono estas en la mallumo.
 
Dume, alvenas la [[tajfono]] Yunya, kies pluvoj kune kun la vulkanaj cindroj kreas plurajn [[laharo]]jn sur la flankoj de Pinatubo.
 
Post la 15-a de junio, la erupcio iom post iom malfortiĝas kaj finiĝas je la komenco de septembro. Pluaj malgrandaj erupcioj okazis en 1992 kaj 1993; poste la vulkano denove endormiĝis. La mortoj kaŭzitaj de la erupcio, malgraŭ la antaŭalarmoj, estis almenaŭ 300; multegaj domoj, vilaĝoj kaj kampoj estis detruitaj.
 
Entute, la erupcio de 1991 ĵetis en la atmosferon ĉirkaŭ 10 km³ de fragmentitaj rokoj kaj cindroj. La [[vulkan-eksploda indikilo]] estas 6.
 
== Notoj kaj fontoj ==