Pinatubo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 113:
Fakte, la 3-an de junio iom da lafo ekforiras, sed tio ne sufiĉas. La 7-an de junio okazas granda eksplodo, estiganta kolonon de cindroj altan 7km. Sed la fakuloj komprenas ke tiuj erupcioj estas nur antaŭsignoj de pli granda evento. Ankaŭ la loĝantoj en cirklo de 20km ĉirkaŭ la vulkanpinto devas foriri. La postan semajnon pluaj homoj devas lasi siajn loĝejojn - entute estas pli ol 100mil rifuĝantoj pro la erupcia alarmo.
 
La 12-an de junio nova [[plinia erupcio]] estigas kolono de cindroj alta almenaŭ 19km. La forto de la erupcio grandiĝas ĝis la 15-a de junio, faligante dikajn cindrojn sur pli ol 125mil km² (dense) kaj ĝis [[Malajzio]] pli maldensemaldike. La tuta insulo Luzono estas en la mallumo.
 
Dume, alvenas la [[tajfonotajfuno]] Yunya, kies pluvoj kune kun la vulkanaj cindroj kreas plurajn [[laharo]]jn sur la flankoj de Pinatubo.
 
Post la 15-a de junio, la erupcio iom post iom malfortiĝas kaj finiĝas je la komenco de septembro. Pluaj malgrandaj erupcioj okazis en 1992 kaj 1993; poste la vulkano denove endormiĝis. La mortoj kaŭzitaj de la erupcio, malgraŭ la antaŭalarmoj, estis almenaŭ 300; multegaj domoj, vilaĝoj kaj kampoj estis detruitaj.
 
Entute, la erupcio de 1991 ĵetis en la atmosferon ĉirkaŭ 10 km³ de fragmentitaj rokoj kaj cindroj. La [[vulkan-eksploda indikilo]] estas 6. La pinto de la monto estas detruita; anstataŭ ĝi ekestas kaldero de 2,5 km, kies bordo estas ĉirkaŭ 250 m pli malalta ol la antaŭa pinto.
 
Pluaj malgrandaj erupcioj okazis en 1992 kaj 1993; poste la vulkano denove endormiĝis, kaj la kaldero iĝis lago.
 
== Notoj kaj fontoj ==