Pinatubo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 107:
 
=== La erupcio de 1991 ===
[[Dosiero:Ashfall_from_Pinatubo,_1991.jpg|eta|maldekstre|Cindrofalo miksita kun pluvo en urbeto apud Pinatubo en 1991]]
En [[1991]], ekde la 15-a de marto, sinsekvo de malgrandaj tertremoj komenciĝis en la areo de Pinatubo. La 2-an de aprilo okazis malgranda erupcio sur la flanko de la vulkano ĝis tiam dormanta. Ekde la 7-a de aprilo, la loĝantoj en cirklo de 10km ĉirkaŭ la vulkanpinto estas postulataj lasi siajn hejmojn.
 
En majo la ellaso de [[sulfura dioksido]] kreskis rapide, signo ke la [[magmo]] supreniras; post la maksimumo atingita la 28-an de majo, ĝi malkreskas, signo, laŭ multaj fakuloj, ke la gazo ne plu kapablas eliri el la [[magma kameno]] kaj la [[premo]] grandiĝas, kun la risko de eksplodema erupcio.
 
[[Dosiero:Tephra fall from 1991 eruption of Mt Pinatubo fr.gif|eta|maldekstredekstre|180px |Areo de la cindrofalo dum la erupcio de 1911 (senrompa linio).]]
Fakte, la 3-an de junio iom da lafo ekforiras, sed tio ne sufiĉas. La 7-an de junio okazas granda eksplodo, estiganta kolonon de cindroj altan 7km. Sed la fakuloj komprenas ke tiuj eventoj estas nur antaŭsignoj de pli granda erupcio. Ankaŭ la loĝantoj en cirklo de 20km ĉirkaŭ la vulkanpinto devas foriri. La postan semajnon eĉ pluaj homoj devas lasi siajn loĝejojn - entute estas pli ol 100mil rifuĝantoj pro la erupcia alarmo.