15-a de novembro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: ĝustigo de parolo kun skribo
→‎Eventoj: 1939-kompletigo
Linio 39:
** [[Soveta invado en Pollandon]]: [[Kievo]]: prezidiumo de la Supera Soveto de '''[[Ukraina Soveta Socialisma Respubliko]] dekretis pri enkorpigo de Okcidenta Ukrainio (parto de polaj [[Orientaj Limregionoj]])'''; en soveta [[militkaptito|militkaptitejo]] en [[Starobilsk]] restis 3946 polaj militistoj;
** [[1940]]: Ĝis tiu ĉi tago [[germanoj]] [[deportado|deportis]] al ĜG 294 336 [[poloj]]n, en tio de [[Varto]]-Lando 234 620, de polaj teritorioj enigitaj al [[Orienta Prusio]] 14 636, de [[Supra Silezio]] 14 322 kaj de areo [[Gdańsk]]-[[Okcidenta Prusio]] 30 758; '''germanaj regopovoj fermis por poloj aliron al la [[Varsovia geto]]'''
** [[Batalo de Anglio]]: nokte de la 14-a/15-a de novembro '''[[Luftwaffe]] atakis [[Coventry]] - 449 aviadiloj faligis 503 bombtunojn kaj 881 bruligskatolojn, 554 mortigitoj kaj 865 grave vunditaj'''; [[Perth]] (Britio): solena malfermo de pola [[librovendejo]] kun ĉeesto de brigada generalo Marian Kukiel; [[Albanio|Albana]] Fronto: unua etapo de greka ofensivo (ĝis la 22-a de novembro); '''[[Londono]]: laŭvica monografia numero "Polish Fortnightly Review" aperis, tute dediĉita al la [[soveta invado en Pollandon|soveta okupado de Pollando]]''' kun la subtitolo: "[[Orientaj Limregionoj|The Eastern Provinces of Poland]] under Soviet Occupation"; [[Perth]] (Britio): solena malfermo de pola [[librovendejo]] kun ĉeesto de brigada generalo Marian Kukiel
** [[1941]]: Taĉmento de [[SS (organizo)|SS]] [[pafekzekutado|pafekzekutis]] en Byszwałd (proksime al [[Iława]]) 14 personojn alveturigitaj de [[malliberejo]] en [[Grudziądz]] kaj mortkondamnitaj pro bruligo de [[garbejo]] apartenanta al germano; '''ĉefo de [[Varsovio|Varsovia]] Areo ordonis establi [[Treblinka (koncentrejo)|koncentrejon Treblinka]]'''; en [[Krakovo]] germana distriktestro ordonis forigi de [[preĝejo]] [[bildo]]n de [[Maria (patrino de Jesuo)]] kun surskribo "[[Reĝino]] de [[Krono de la Regno de Pollando|Pola Krono]]"; '''[[Radom]]: "Kiel pola [[kamparano]] iras morti" - [[letero]] de [[mortpuno|mortpunito]]''': ''Morgaŭ [[ekzekuto|ekzekutos]] nin dekkelkajn. (...) Mi ne scias, kia [[morto]] min atendas, sed hodiaŭ mi konfesos malferme, ke tio estos nenio kompare al [[torturo]]j, kiajn oni faris al mi dum tiuj ĉi 6 monatoj kaj 19 tagoj. (...) Ne estas al mi malagrable morti, ĉar mi ĉion eltenis kaj nenion oni de mi forŝiris, kio povus malutili al aliaj. Nur malagrable estas al mi, ke oni ne permesis al mi [[konfeso]]n antaŭ la morto. (...) Adiaŭu de mi Franek, kaj diru al li, ke adiaŭnte lin mi kredas, ke en ĝusta momento li [[venĝo|venĝos]] mian turmenton kaj morton, antaŭ ĉio kontraŭ tiuj, kiuj [[perfido|perfidis]] min; kaj li certe konjektas tiun, kiu estas perfidulo'' (publikigita en 1942 en [[Teherano]] kaj [[Nov-Jorko]])
** [[1942]]: [[Arkivo Emanuel Ringelblum]]: aganta en [[Varsovia geto]] esplor-dokumenta skipo preparis por pola [[ekzilo|ekzila]] registaro en [[Londono]] kaj registaroj de [[aliancanoj]] raporton titolitan "Likvido de [[judoj|juda]] [[Varsovio]]" - la raporton forveturigis [[Okcidenta Eŭropo|Okcidenten]] [[Jan Karski]];