Husanoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 17:
 
== Fino de la husmovado ==
Konfliktoj inter la taboranoj kaj la moderaj kalikuloj fine gvidis al la [[batalo ĉe Lipany]], en kiu la [[30-a de majo|30-an de majo]] de [[1434]] staris vidalvide la unuiĝintaj fortoj de la taboranoj kaj orfoj en unu flanko kaj la katolikoj kaj la moderaj kalikuloj en la alia flanko. La batalo finiĝis per granda venko de la modera flanko kaj definitiva neniigo de la radikalaj kampaj soldataroj. La gvidanto de la taboranoj [[Prokop Holý]] mortis dum la batalo. La ĉefkomandanto de la orfaj kampaj soldataroj [[Jan Čapek ze Sán]] (Jan Čapek el Sán / Johano Ĉapek el San) kun granda parto de sia rajdistaro eskapis ĝis [[Kolín]] kaj pli malfrue agnoskis la malvenkon. Dum plimulto da tempo li reteniĝis ekster la teritorio de [[Bohemio]].
 
La rezulto de la batalo signifis finon de la influo de la taboranoj al la agado en [[Bohemio]]. La nobelara koncilio sesianta en [[Jihlava]] en la jaro [[1346]] deklaris repaciĝon inter la [[ĉeĥoj]] unuflanke kaj [[Romo]] kun la tuta okcidenta eklezio aliflanke. Imperiestro [[Zigmundo la 1-a]] fine akiris la ĉeĥan kronon. La nobelaro poste en [[Prago]] deklaris la doktrinon de Viklef pri la lasta vespermanĝo kiel heredon de la jaro [[1444]]. Plimulto de la taboranoj transiris al la flanko de la kalikuloj, la resto kreis Unuecon fratecan.