Sinonimo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Sinonimo''' (de [[Helena lingvo|Helena]] ''synonymos'': ''syn'' "kun" + ''onyma'' "nomo" = adjektivo de "kuna/paralela nomo") aŭ '''samsencaĵo'''
estas vorto, kiu esence samsignifas kun aliforma vorto. Oni distingas inter tiuj sinonimoj, kiuj tute samsignifas, ekzemple ''nigra'' - ''malblanka'', ''plaĝo'' - ''strando'', ''Nipono'' - ''Japanujo'' - ''Japanio''; kaj tiuj kiuj preskaŭ samsignifas, sed iomete nuancas unu de la alia, ekzemple ''senhara'' (ie ajn) kaj ''kalva'' (nur pri kapa senhareco). Kelkakaze necertas ĉu temas pri sinonimeco aŭ ne: kaj Afriko kaj Eŭropo estas ''mondpartoj'', sed nur Afriko estas ''kontinento'' (Eŭropo kontinentas kun Azio kiel [[Eŭrazio]]) - kio do estas la rilato inter la du terminoj, kiuj ofte konfuziĝas babile? Ekzakta, ĉio-ampleksa difino de sinonimeco ĝis nun ne ekzistas. Kelkaj sinonimoj ne uzeblas en ĉiuj kuntekstoj: ''Ĥinujo'', zamenhofa sinonimo de ''Ĉinio'', ''Ĉinujo'', nur uzeblas en konscience arkaikecaj tekstoj (kaj moderna konstruo *''Ĥinio'' estus en si mem absurda). Multaj pli-malpli ĉiutagaj vortoj havas poezian aŭ solenan sinonimon, ekzemple ''nupto'' por ordinarlingva ''geedziĝo''.
Ankaŭ ekzistas specialaj [[ĵargono|ĵargonaj]] sinonimoj; dum ordinarulo parolas pri ''kapdoloro'', kuracisto eble dirus "cefalagiocefalalgio". Laste menciindas [[eŭfemismo|eŭfemismaj]] sinonimoj kiel ''amoro'' por ''seksumado''.
 
Lingvoj kun longa (literatura) historio aŭ disvastigitaj tra grandaj areoj (kiel la [[Angla lingvo|Angla]] aŭ la [[Hispana lingvo|Hispana]]) ĝenerale havas multe da dialektoj, variaĵoj, kaj do ankaŭ buntan vortprovizon kun multaj sinonimoj. Tio donas al tiaj lingvoj riĉan esprimpovon, kun kapablo interdistingi fajnajn nuancojn. Ekzemple la Angla lingvo havas du vortojn por "profunda", ''deep'' kaj ''profound'', uzataj en malsamaj cirkonstancoj. Aliflanke, sinonimoriĉaj lingvoj ja ankaŭ pli malfacile lerneblas por alilingvanoj. Tiun lastan argumenton ofte uzis kontraŭuloj de troaj [[neologismo]]j en [[Esperanto]], substrekante ke vortoj kiel "olda" por "maljuna" estas komplika nenecesaĵo en internacia lingvo, dum aliaj emfazas la utilon havi alternativajn vortojn en literaturo k.s., interalie pro tio, ke "bazaj" vortoj de Esperanto ofte enhavas sufiĉe multajn silabojn.