Josif Stalin: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 60:
[[Dosiero:GuentherZ Wien12 Gedenktafel Stalin.jpg|eta|Memortabulo pri la restado de Stalin en [[Vieno]], instalita dum la sovetia okupado.|alternative=|maldekstra]]
 
En [[1897]] Ĝugaŝvili estis akceptita 18-jara en la unua socialisma organizaĵo de Kartvelujo, la ''Messame-Dassi-grupo'' (germane ''La tria grupo''), gvidata de [[Noe Schordania]], [[Nikolos Tschcheidse]] kaj G. Zereteli, kiuj poste iĝis [[Menŝevikoj]]. En la sekva jaro Stalin gvidis studcirklon por laboristoj. Tiam li jam legis verkojn de [[Georgij Pleĥanov]] kaj unuaj tekstoj de [[Lenin]]. En [[1898]] li oficiale aliĝis al la socidemokrata laborista partio de Rusujo (SDAPR). En [[1899]] li estis eksigita el la sacerdotseminario, ĉar pro tiuj politikaj agadoj li mistrafis plurajn gravajn ekzamenojn. anstataŭ pastro, Stalin iĝis do [[profesia [[revoluciulo]].
 
Post tio Stalin laboris kiel propagandisto de la SDAPR kaj organisis sub la pseŭdonimo „Koba“ interalie [[striko]]jn kaj demonstraciojn kun fervojistoj. En [[1902]] li estis arestita unuanfojon, ĉar li gvidis laboristan demonstracion en la kartvela urbo [[Batumi]], kaj ekzilita al [[Siberio]]. Post kiam li sukcesis fuĝi el la ekzilo, li estis denove - entute okfoje - arestita kaj ekzilita.