Socialista Revolucia Partio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
+Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
La '''Socialista Revolucia Partio''' aliaj nomoj estas '''Partio de socialistoj-revoluciistoj''' (ruse ''Партия социалистов-революционеров'') estis partio en Rusio, kiu estiĝis fine de [[1901]]/komence de [[1902]] per unuiĝo de la narodnik-grupoj kaj -grupetoj. Gvidantoj estis inter alie [[Viktor Ĉernov]] (partia gvidanto), [[Nikolaj Avksentjev]], [[Abram Goc]], [[Jekaterina Breŝko-Breŝkovskaja]], [[Boris Savinkov]], [[Jevno Azef]]. La eldonaĵo de la partio estis "Delo Naroda".
 
La partio agadis ĝis [[1917]] malpermesita - krom en 1906/07, kiam ĝi estis reprezentita en la 1-a kaj 2-a [[Ŝtata Dumao]]. La membroj de la partio venis el la mezriĉaj kamparanoj, laboristoj kaj burĝoj. La socialrevoluciistoj reprezentis la maldekstran flankon de la burĝaj demokratoj.
 
Ili preferis la individuan teroron (kontraŭ al la amasmovadoj, protestoj) por ŝanĝo de la cara aŭtokratio. Pro tio ili fondis en [[1902]] la Socialrevolucian Batalorganizon sub gvido de [[Grigorij Gerŝuni]] kaj Jevno Azef, kiuj efektivigis multajn atencojn je caraj oficistoj (plej konate [[Vjaĉeslav Pleve]] kaj grandprinco [[Sergej Aleksandroviĉ]]). En jaro de [[1908]], la batalorganizo estis detruita post malkovro, ke Azef estas polica spiono.
Linio 9:
Post la [[februara revolucio]] de 1917, la partio aktiviĝis kaj en majo de 1917, ili havis 500.000 membrojn, tiel ĝi estis la plej granda partio en Rusio. Kun la [[menŝeviko]]j, la partio havis gvidantran rolon en plimulto de la sovetoj, de julio ĝis aŭgusto de 1917. La dekstra flanko de la partio partoprenis la burĝan provizoran registaron post la [[aprila krizo]].
 
La membroj de la maldekstra flanko formis - post la [[oktobra revolucio]] - partion de la [[Maldekstraj Socialrevoluciistoj]] kaj de decembro ĝis marto de 1918 (packontrakto de Brest-Litovsk) partoprenis en la nova registaro de la bolŝevikoj.
 
La dekstra partio ricevis en elektoj por la konstitucia asembleo de novembro 1917 pli ol 50 %, danke al la kamparanoj. La bolŝevikoj malfondis la asembleon kaj en la elektoj de junio 1918 ne permesis partoprenon de la partio. Pro tiuj eventoj komenciĝis armila batalo inter la bolŝevikoj kaj la socialrevoluciistoj, kiu pintiĝis la 30-an de aŭgusto je pripafo de la petrograda [[Ĉeka]]-ĉefo Moisej Urickij kaj atenco je [[Lenin]]. La bolŝevikoj reagis je tio la 5-an de septembro per la dekreto "[[Ruĝa teroro]]".
 
Post la venko de la bolŝevikoj en la [[Rusia enlanda milito]], la partio pli kaj pli malfortiĝis kaj disfalis ĝis [[1923]]. La gvidantoj elmigris aŭ estis arestitaj.
 
{{Projektoj}}
 
[[Kategorio:Politikaj partioj de la Rusia Imperio]]