Vroclavo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Linio 304:
La antaŭkongreson 30-an julio [[1931]] en Breslau partoprenis kongresanoj el dek landoj kun akcepto per la urba estraro en la salonego de la urba deputitaro. Alparolis la kongresanojn urbestro Mache en la nomo de la urbo, [[Geheimrat Rosenfeld]] por la [[Gesellschaft für vaterländische Kultur]] kaj la [[Humboldtsocieto]], d-ro Grumbkow en la nomo de la Radio-stacio. Por la esperantistoj en Breslau parolis [[Siegmund Freund]], la delegito de [[UEA]]. Vizito al la mezepoka urba domo kaj la muzeo en la iama kastelo finis tiun antaŭkongresan kunvenon. La partoprenintoj kore dankis al fraŭlino [[Elsa Koschate]], [[Bernhard Zenker]], fraŭlino [[Margarete Polier]] por la afabla gvidado.
 
[[Dosiero:Anoj de esperantista renkontiĝo Vroclave en somero 2008.jpg|eta|Anoj de esperantista renkontiĝo, VroclaveVroclavo en somero 2008]]
Kiam ekregis la nacisocialistoj en Germanio en januaro 1933, unue estis malpermesitaj la laboristaj Esperanto-grupoj kaj persekutiĝis politike maldekstraj civitanoj, en 1936 komplete malpermesiĝis ĉia aktivado por Esperanto. Ekde la pogroma [[Kristala nokto]] de novembro 1938 la antaŭe jam senrajtigitaj judaj civitanoj de Breslau samkiel en aliaj partoj de Germanio ekmurdiĝis; tiun sorton trafis ankaŭ la judaj esperantistoj en Breslau - kiel ekzemplo por multaj aliaj menciiĝu [[Adolf Selten]], antaŭe gvidanto de unu el la urbaj Esperanto-grupoj, kiu post longa torturado fare de la nazioj murdiĝis en 1942. Post la anekso de [[Sudetio]] en 1938 kaj post komenciĝo de la Dua Mondmilito en 1939 la konkero de pliaj landoj fare de [[Nazia Germanio]] ankaŭ la persekuto de esperantistoj ampleksiĝis al tiuj teritorioj. Kiel ekzemplo por multaj aliaj menciiĝu [[Josef Raška]], nelacigebla aktivulo en la [[Ostrava-regiono]], poste translokiĝinta al [[Příbor]]: Li estis arestita la 16-an de aŭgusto [[1941]] pro sekreta movado kaj arestata en [[Nový Jičín]], [[Moravia Ostrava]], [[Opava]], [[Mírov]], kaj fine en Vroclavo, kie li estis post longa turmentado ekzekutita la 16-an de aprilo [[1943]].