11-a de decembro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e ordigilo
→‎Eventoj: unua amasa ekzekuto de polaj civitanoj apud Tarnów
Linio 33:
* [[1937]]: [[Italio]] forlasis [[Ligo de Nacioj|Ligon de Nacioj]]
* [[Dua mondmilito]] en [[Pollando]] kaj la mondo:
** [[1939]]: '''[[Germanoj]] [[pafekzekutado|pafekzekutis]] 70 personojn de malliberejo Radogoszcz en [[Lodzo]]''', de kie ankaŭ [[deportado|deportis]] la unuajn [[poloj]]n; en [[fago|faga]] arbaro ĉe Zbylitowska Góra, '''apud [[Tarnów]] germanaj [[okupado|okupantoj]] faris unuan [[ekzekuto]]n de polaj civitanoj - sume ĉi tie pereis ĝis 10 000 personoj''', en tio viroj, virinoj kaj infanoj, murditaj de [[SS (organizo)|SS]]-funkciuloj kaj polico, i.a. ĝis 2000 [[politika malliberulo|politikaj malliberuloj]] kaj 6-8 mil de [[judoj]] el [[geto]]; germanaj regopovoj en [[Lublin]] malpermesis al [[judoj]] labori kiel [[instruisto]]j kaj lerni; en [[Poznań]] germanoj malpermesis al poloj vojaĝi sen skriba permeso de polico kaj komencis likvidi Komercan Akademion; [[Varsovio]]: Ludwik Landau en sia [[taglibro]] notis oficialajn germanajn donitaĵojn pri setligo de [[Estonio]] 13 mil [[baltaj germanoj|germanojn]] al polaj teritorioj enkorpigitaj al [[Nazia Germanio]]; germana komandanto de la urbo Karl Neumann-Neurode anoncis alvokon: ''Ĉiuj rezervaj oficiroj de estinta pola armeo , kiuj en la nuna milito soldatservis, sin anoncos la 14-an de decembro je la 8.00 sur Gdansko-Stacidomo, de kie estos transportitaj al oficiraj tendaroj por [[militkaptito]]j en Germanio (...)''
** [[1940]]: En [[Poznań]] finiĝis amasaj arestoj de [[konspiro|konspira]] Nacia Partio, kiu daŭris de la 6-a de decembro; germanoj [[pafekzekutado|pafekzekutis]] en Rzechta 10 polojn, akuzitajn pri [[sabotado]]
** [[1941]]: Pollando deklaris militon al [[Japanio]] - kvar tagojn post la japana [[atako kontraŭ Pearl Harbor]]; [[gestapo]] translokigis 111 polojn de malliberejo en [[Piotrków Trybunalski]] al [[koncentrejo]] en [[Nazia Germanio]]; en [[Varsovio]] konspira gazeto "Rzeczpospolita Polska" avertas, ke aliaj [[konspiro|konspiraj]] revuoj uzurpe alvokas al [[partizano|partizana]] agado kaj flankatakoj pri kio kompetentas nur la Ĉefkomandanto; [[Lodza geto]]: ĉe str. Przemysłowa '''en [[Lodzo]] ekfunkciis [[koncentrejo]] por polaj [[infano]]j en la aĝo de 6 ĝis 16 jaroj''' - al eta [[Aŭŝvico]] trafis kelkiam eĉ 2-jaruloj
** '''[[Nazia Germanio]] kaj [[Italio]] deklaris militon al [[Usono]]'''; en [[Buzuluk]] armea generalo [[Władysław Sikorski]] komencis 4-tagan inspekton de polaj [[militisto|militistaj]] tendaroj kun akompano de soveta komisaro pri eksterlandaj aferoj;
** [[1942]]: [[Ribelo de Zamość]]: revenĝe pro atakoj de Kamparanaj Batalionj kaj [[Pola Enlanda Armeo]] al germana vilaĝo por deteni [[deportado]]n de [[poloj]], '''[[germanoj]] [[masakro|masakris]] 174 loĝantojn de [[vilaĝo]] Kitów ([[distrikto Zamojski]]) en [[Zamość]]-regiono kune kun dekkelkaj [[infano]]j - aparte kruelaj estis germanaj [[setlado|setliĝintoj]]'''; en Niezdów apud [[Opole Lubelskie]] germanoj [[murdo|murdis]] 6 personojn, en tio 2 sovetajn [[militkaptito]]jn; membroj de [[Pola Partizana Ŝtato|pola rezista movado]] kaŭzis [[incendio]]n en unu el fandejoj en [[Gliwice]]
** [[1943]]: [[Ordnungspolizei|Germana polico]] pafmortigis en [[Varsovio]] kelkdekon de poloj, kaj en 3 aliaj lokoj - 35; soldatoj de Popola Gvardio denove devojigis trajnon apud [[stacidomo]] Wilkołazy ([[distrikto Kraśnicki]])
** [[partizano|Partizana]] taĉmento, formigita en [[Jugoslavio]] de Józef Maciąg el ĉirkaŭ 300 polaj forkurintoj de trudlaborejoj, batalis kunkontraŭ germanoj - la komandanto, perfidita de [[serboj|serbaj]] partizanoj, mortfalis
** [[1944]]: Sovetaj [[partizano]]j pafmortigis sur la [[ŝoseo]] [[Pińczów]]-[[Działoszyce]] estintan komandanton de la germana [[ekstermejo]] [[Treblinka (koncentrejo)|Treblinka]]; germanoj pafmortigis 35 polojn en 3 lokoj
** [[Parizo]]: franca [[taggazeto]] "[[Le Monde]]" aperis tuj post foriro de la [[Wehrmacht|germana armeo]]