Reĝa molanaso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-Vidu ankau +Vidu ankaŭ)
esperantigita ŝablono (Dosiero), esperantigita ŝablono (Referencoj), esperantigita parametro, formatigo de buloj, formatigo de titoloj, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 20:
La '''Reĝa molanaso''' (''Somateria spectabilis'') estas specio el familio [[anasedoj]] (''Anatidae''), ordo [[anseroformaj]] (''Anseriformes''), klaso [[birdoj]] kaj grupo de [[molanasoj]]. Ĝi estas granda birdospecio de la grupo de [[Mergenoj|maranasoj]] kiu reproduktiĝas laŭlonge de la nordhemisferaj arktaj marbordoj de nordorienta [[Eŭropo]], [[Nordameriko]] kaj [[Azio]]. Tiuj birdoj pasas plej parton de la jaro en marbordaj maraj ekosistemoj je altaj latitudoj, kaj migras al [[tundro]] de [[Arkto]] por reproduktiĝi en junio kaj julio. La ino demetas 3-7 ovojn en skrapaĵo surgrunda kovrita el herbo kaj lanugo.
 
== Vivloko ==
[[dosieroDosiero:Prachteiderente 0505281 Ausschnitt.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|250px|Masklo buntas.]]
Tiu [[Holarktiso|holarktisa]] birdo nestas en norda parto de [[Azio]], [[Ameriko]] kaj [[Eŭropo]]. Ĝi vivas apud marĉoj, dolĉakvaj lagoj, rojoj.
 
La '''Reĝa molanaso''' [[birdomigrado|vintrumas]] en arktaj kaj ĉearktaj maraj areoj, ĉefe ĉe la [[Beringa Maro]], la okcidenta marbordo de Gronlando, orienta [[Kanado]] kaj norda [[Norvegio]]. Ili ĉeestas marborde ĉiujare ankaŭ ĉe nordorienta [[Usono]], [[Skotlando]] kaj [[Kamĉatko]]. Reproduktaj areoj estas [[Arkta marborda tundro]] de norda marbordo de [[Alasko]].
 
Vintrumantaj birdoj povas formi grandajn arojn en taŭgaj marbordaj akvoj, kaj kelkaj aroj povas superi la 100,000 birdojn.
Linio 30:
La '''Reĝa molanaso''' estas unu el la specioj al kiuj aplikiĝas la ''Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds'' (AEWA).
 
== Aspekto ==
[[dosieroDosiero:Somateria spectabilis (King Eider - Prachteiderente) - Weltvogelpark Walsrode 2012-15.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|250px|Alia masklo.]]
[[dosieroDosiero:Somateria spectabilis1.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|250px|Femalo brunetas.]]
Tiu specio estas pli malgranda ol la [[Komuna molanaso]]. Ĝi longas 50-70 cm, la flugila enverguro estas 80-108 cm kaj averaĝe 94 cm, pezas 1500-2000 gramojn. Temas pri specio kun tre markata [[seksa duformismo]].
 
Ĉe la reprodukta masklo, tute nekonfuzebla, la korpo estas nigra, dum la brusto hela kaj la kapo buntkolora. Sur la [[beko]]bazo videblas flava elkreskaĵo. Nome la beko estas ruĝa al rozkolora kun helaj (flavecaj aŭ helgrizaj) pinto kaj iom da supra bordo. Super la bekobazo kaj ĉe [[frunto]] estas ŝvela flava al flavoranĝa elkreskaĵo, kiun ĉirkaŭas kaj vertikala dividas fajna nigra bordostrio, kiu pluas traokule al kolflanko akompanata de blanka samfajna strio. La kapo estas helgriza, sed sube de tiu nigrablanka limostrio estas verda nuanco aŭ koloro en vango ĉefe subokule. Tiu helverda vango estas horizontale dividata per la komisuro kiu venas el bekobazo kaj kiu havigas ''ridetan mienon''. Estas blanka mallarĝa kolumo kiu pluas subnuke al same blanka supra dorso kiu iĝas nigra en suba dorso.
 
La brusto estas flaveca, kiel ĉe la Komuna molanaso, sed multe pli markata. Krom la pli buntkolora kapobildo, tiu masklo estas iom simila al la parenca Komuna molanaso, nome kun blankanigra korpo, nome ĉe la Reĝa molanaso kun nigraj flankoj, ventro, vosto kaj flugilplumoj (unuarangaj kaj duarangaj) same kiel ĉe la komuna, kaj nigraj suba dorso kaj ŝultroj, malsame. Fakte la ŝultroj ripoze kaj dumnaĝe videblas kiel nigra areo ĉirkaŭata de blanka ŝultrobordo, dum dumfluge videblas kiel blanka makulo ĉirkaŭta je nigro. Ankaŭ la komuna havas blankajn ŝultrojn sed ne ĉirkaŭate je nigro. Ambaŭ specioj havas la similan blankan rondoforman makulon antaŭvoste (femura makulo). Krome kiel partikulara distingilo la nigraj ŝultroj montras du nigrajn dornecajn plumojn stare, iom simile al tiuj velformaj de la [[Mandarenanaso]]. Tiuj plumoj restas iomete dum la [[eklipsa plumaro]], kiam la masklo perdas la kolorojn de kapo kaj brusto, kiuj griziĝas kaj restas iom de la blanka vangolimo kaj tute la koloroj de la beko. Ĉiukaze la kruroj estas flavoranĝecaj. La alvoko de la masklo estas profunda rukulado.
Linio 41:
La femalo estas helbruna, kun pli malhelaj strioj kaj makuloj. Ŝi povas esti facile distingata el ĉiuj [[anasoj]] escepte de aliaj specioj de [[molanasoj]] pro grando kaj strukturo. La kapo estas pli mallonga ol ĉe la Komuna molanaso kaj la pluma etendo al beko estas rondoforma, ne triangula. La strioj estas longaj kaj paralelaj en suba dorso. La makuloj estas vo-formaj ĉe la flankoj kaj punktecaj ĉe la dorso kie aperas, kiel ĉe la masklo, paro de pli malgrandaj dornoplumoj. La beko estas griza kaj ankaŭ la pintungo, sed malpli. Anstataŭ la maskla ŝvelaĵo, estas longa bekobazo al frunto, kiel ĉe aliaj molanasoj, kaj en centra kaj suba bekobazo estas hela nuanco, kaj komisuro kio same kiel ĉe la masklo havigas ''ridetan mienon''.<ref>Lars Svensson, ''Guía de aves. España, Europa y región mediterránea'', Omega, Barcelona, 2010, paĝoj 36 kaj 37.</ref> La junulo estas tre simila al ino, sed ne tiom ruĝecbruna kaj ne havas la dorsan dornoplumojn.<ref>Lars Svensson, ''Guía de aves. España, Europa y región mediterránea'', Omega, Barcelona, 2010, paĝoj 36 kaj 37.</ref>
 
== Nutrado, konduto ==
[[FileDosiero:Somateria spectabilis.jpg|thumbeta|rightdekstra|250px|Masklo.]]
Ĝi nutras sin per moluskoj, vermoj, kankroj kaj fiŝoj. Ĝi rapide laciĝas pro la flugado, sur la kontinento estas mallerta, sed naĝas elstare kaj merĝas suben en la akvon. Tiu specio plonĝas for bentikajn senvertebruloj kiaj [[krustulo]]j, vermaj [[poliĥetoj]] kaj [[molusko]]j, kaj el tiuj [[mitulo]]j estas ties preferata manĝo, sed foje ili manĝas ankaŭ [[algo]]jn. For de la reprodukta sezono, ĉar ili estas ĉe tero, ili manĝas pli da [[insekto]]j.
 
Linio 49:
La migrado de tiu specio estas spektakla. La enormaj aroj, foje konstituataj nur de maskloj aŭ nur de inoj, veturas en longaj strioj laŭ la marbordo.
 
== Reproduktado ==
[[FileDosiero:King Eiders.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|250px|Reĝaj molanasoj (kaj masklo kaj ino) en natura habitato en naturrifuĝejo [[Alasko]].]]
[[FileDosiero:Somateria spectabilis MHNT.ZOO.2010.11.27.3.jpg|thumbeta|leftmaldekstra| ''Somateria spectabilis'' - [[MHNT]]]]
Kvankam temas pri [[marbirdo]]j, tiu specio ne reproduktiĝas en kolonioj, sed laŭ izolaj paroj en interno. La ino konstruas neston sur bordoj de la dolĉakvoj (sed foje malproksime) el plantaj materialoj kaj remburas la neston per propra [[lanugo]]. Post la ovodemetado, la masklo foriras kaj liberiĝas el kovado aŭ idozorgado. Ŝi [[Kovado|kovas]] 3-7 ovojn dum 22-24 tagoj. La [[frumatura]]j idoj tuj forlasas la neston. For de la [[reprodukta sezono]] ĉiuj iras al maro, kaj ofte ili malproksimiĝas el marbordo pli ol la [[Komuna molanaso]].
 
== Tradiciaj uzoj ==
La '''Reĝa molanaso''' estas regula fonto de freŝa [[viando]] printempe. Ili ekmigras pase tra la delto de la rivero [[Jukono]] fine de aprilo kaj estas ĉasataj en grandaj nombroj. Maje kelkaj centoj da miloj pasas tra Point Barrow en norda Alasko survoje al la reproduktejoj de Alasko kaj Kanado.
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Arkta marborda tundro]]
 
== Notoj ==
{{Referencoj}}
<references/>
 
== Referencoj ==
* [http://www.oiseaux.net/oiseaux/eider.a.tete.grise.html Oiseaux] En la franca: informo, fotoj kaj mapo.
* Roger Peterson, Guy Mountfort, P.A.D. Hollom, "Guía de campo de las aves de España y de Europa", Omega, Barcelona, 1983. En la hispana.
Linio 75:
* Alaska Migratory Bird Calendar (2008). Publication of The US Fish and Wildlife Service
 
{{birdojBirdoj}}
{{Portalo Birdoj}}
{{Projektoj}}
 
[[Kategorio:Mergenoj]]