Gottfried August Bürger: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
Akuzite de la superuloj pro tro neglektema afergvidado li liberigitis antaŭtribunale sed ja decidis libervole demisii. Post la morto de la edzino en 1784 li translokiĝis al Göttingen por perlabori la vivon per privataj prelegoj pri estetiko kaj germana arto. En 1785 li finfine edzinigis la amatan Molly. Ŝia frua morto en januaro 1786 trudis lin denove en depresiojn kaj malebligis kelktempe eĉ poetan kreivon. Okaze de sia 50a datreveno fondiĝo la universitato doktorigis lin kaj peris en novembro 1789 la nomumon de li je orda profesoreco (honorofica). La volo je normalaj vivkondiĉoj hejme igis Bürge edziĝi denove, plej malfeliĉe. En oktobro 1790 li nuptis [[svabio|ŝvabinon]]; post kelkaj semajnoj jam la feliĉo finiĝis kaj divorco sekvis jam en marto 1792. Sed tio kaŭzis al li kuraĝon kaj esperon ĉiajn! Li postlasis du filinojn kaj du filojn. En 1895 oni starigis por li monumenton en Göttingen. Bürger estis malgranda kaj svelta kun vizaĝaj trajtoj tro imponaj. Tra la okuloj liaj videblis klare lia poeta talento. Socia sento mankis kiel ankaŭ engaĝiiĝemo malgraŭ lia ne kontestebla bonkoreco.
==Graveco==
La poeta talento de Bürger evoluis malrapide apogite per la kritika severeco de la amiko Boie kaj la imito de popularaj modeloj. La varmeco de la sentoj, la senperaj kaj fascinantaj naturaj tonoj de interna sentemo, molo kaj esprimpovo, la riĉeco forma ankaŭ, igis lin sendube unu el la plej grandaj germanaj lirikistoj. Tamen konsiderindas ankaŭ la riproĉoj de [[Friedrich Schiller]] ke mankus al li la ideala ideo pri amo kaj beleco. Krom liaj lirika poemoj furoris ankaŭ la rakontantaj poemoj en populara stilo. Liaj unuaj kreaĵoj tiaj imitis [[Johann Wilhelm Ludwig Gleim]] kaj ties burleskaĵojn parodiajn. La veran tonon decan por populara balado li trovis nur danke al la popularkanta kolekto de [[Thomas Percy]], al la eseoj de Herder kaj al la fruaj skribitaĵoj de [[Johann Wolfgang von Goethe]]. En »Musenalmanach« por la jaro 1774 aperis lia plej fama balado »Lenore«. Lia opinio ke populareco de poeta vero estus la sigelo de sia perfekteco legeblas en 1776 en la eseo »Aus Daniel Wunderlichs Buch«. En 1778 li transprenis anstataŭ [[Leopold Friedrich Günther von Goeckingk]] la redaktadon de »Göttinger Musenalmanachs« eldonante la unuan kolekton de »Gedichte« (en nova eldono en 1789, 2 volumoj). Liaj tradukoj estas ofte fuŝitaj (de [[Homero]], de [[[Ŝekspiro]] ekz.).
 
== Verkoj ==