Esperanto en poŝta, telegrafa kaj telefona servo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Aldonita ŝablono {{Unua}} per AWB
Linio 37:
 
== Post la dua mondmilito ==
===Poŝtaj servoj===
Post la Dua Mondmilito laŭ nuna informstato ne plu estis signifaj penoj oficialigi Esperanton ene naciaj poŝtaj servoj, kaj forte malpliiĝis la organizita faka kunlaborado de esperantlingvaj profesiuloj en la poŝta kaj telekomunika servoj.
 
Tamen daŭre, aŭ fakte pli forte ol antaŭ la Dua Mondmilito, naciaj poŝtaj servoj je specialaj okazoj honorigis la Esperanto-movadon kaj iujn elstarajn esperantistojn per ŝtataj poŝtmarkoj[[poŝtmarko]]j. Esperanto do ne plu tiom diskutiĝis kiel profesia laborlingvo de poŝtistoj, sed kiel honorinda kultura temo de [[filatelio]]. Retejan superrigardon pri multaj el tiuj Esperanto-temaj poŝtmarkoj donas la [https://web.archive.org/web/20160305112251/http://www.ipernity.com/doc/121798/album/154451 jena albumo de la nederlandano André Drenth], kaj [http://dauphin.guy.free.fr/2a%20paĝo%20Debutland/debuland.htm en aparta retejo estas preskaŭ kompleta detala listigo de ĉiuj Esperanto-temaj poŝtmarkoj, kaj elekto de iuj samtemaj poŝtaj tutaĵoj], kun referencoj al la internaciaj filetaliaj katalogoj ''Y. kaj Tellier'' en Francio kaj ''Michel'' en Germanio.
 
Sendepende de Esperanto-temaj poŝtaj tutaĵoj je specialaj okazoj, eldonataj por filatelia kolektado en relative malgrandaj eldonkvantoj, ankaŭ en multaj landoj je industrie grandaj eldonkvantoj publikiĝis [[poŝtkarto]]j kun surskriboj en Esperanto. Elekton da iuj el ili prezentas la vikipedia artikoleto "[[poŝtkarto]]". Dum granda parto de la dua duono de la 20-a jarcento en multaj landoj de Eŭropo grandkvante cirkulis bildaj poŝtkartoj de lokaj urboj el serio "poŝtkarto de la amikeco", kiuj inter aliaj, naciaj lingvoj havis surskribon en Esperanto.
 
===Nederlanda telefonĉeloj===
Nekutima kaj aparte menciinda uzo de Esperanto estis la iniciato de la nacia poŝta servo de [[Nederlando]] ekipi siajn telefonĉelojn[[telefonĉelo]]jn ĉie en la lando per detalaj klarigoj en la nederlanda, angla, franca kaj en Esperanto. Ankoraŭ en la 1980-aj jaroj ĉiuj nederlandaj telefonĉeloj tiel estis varbejoj por la internacia lingvo. En la 1990-aj jaroj, kiam porteblaj poŝtelefonoj[[poŝtelefono]]j tre populariĝis kaj la neceso de telefonĉeloj tiel malplifortiĝis, kaj kiam krome pro vandalismo la vivteno de granda kvanto de telefonĉeloj iĝis servo multekosta, oni en Nederlando samkiel en multaj aliaj eŭropaj landoj iom post iom signife reduktis la kvanton de telefonĉeloj, kaj post vandalismaj detruoj anstataŭigis ilin per novaj modeloj sen plurlingvaj klarigoj.
 
== Eksteraj ligiloj ==