i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, MisterSanderson!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  RG72 (diskuto) 05:50, 5 dec. 2019 (UTC)Reply

Sen fontoj redakti

Bonvolu ne detrui nian Vikipedion! Plimulto de la artikoloj estas traduko el aliaj lingvoj, tiel vi povas vidi tie fontojn en diversaj lingvoj. Esperant-lingvaj fontoj apenaŭ ekzistas.Narvalo (diskuto) 16:38, 6 dec. 2019 (UTC)Reply

Narvalo Etiketi problemojn ne detruas ion! Ĝi helpas detekti problemojn kaj solvi ilin.
Kiu diris, ke la fontoj devas esti skribitaj en Esperanto? Ĉiu Vikipedio permesas fontojn en iu ajn lingvo. --MisterSanderson (diskuto) 16:41, 6 dec. 2019 (UTC)Reply
Vi pravas, ke miloj da artikoloj estus pli bonkvalitaj se montrus fontojn. Ekzemple vi mem povas krei centojn da artikoloj kun fontoj kaj poste diri ke la artikoloj kiuj faris dum jaroj vikipediistoj estas mankantaj ion. Sed unue vi mem kreu ion. Se ne, estos normale ke multaj vikipediistoj opinios, ke vi estas nur detruanto.--kani (diskuto) 00:02, 7 dec. 2019 (UTC)Reply
Kani Mi ankoraŭ ne havas sufiĉe da lingva kapablo verki artikolojn en Esperanto. Mi uzas Google Translate por diskuti kun vi. Do mi ne povas krei artikolojn nun. Etiketado de artikoloj estas pli facila, ĉar ne postulas multan lingvan kapablecon. Kion plie vi sugestus al mi fari sur ĉi tiu projekto ĝis mi povos krei artikolojn? --MisterSanderson (diskuto) 13:19, 7 dec. 2019 (UTC)Reply
Do, tia etiketado iom ĝenas aktivajn vikipediistojn, kiuj vidas, ke ĵus alveninta komencanto diras al ili: "vi ne bone faris vian laboron". Tiel mi konsilas al vi unue legi artikolojn pri temoj de vi ŝatataj kaj fari nenion ĝis vi vidos vin kapabla plibonigi artikolojn, plej bone aldonante tion kio mankas ol simple avertante pri la manko. Mi estas je via dispono. Legi en Vikipedio ne estas malbona maniero lerni Esperanton. Tradukiloj povas helpi, sed ankaŭ malhelpi. Mi pretas helpi vin. En kiu fako vi sentos vin pli komforta? Historio, literaturo, naturaj sciencoj?--kani (diskuto) 13:52, 7 dec. 2019 (UTC)Reply

Banderolo redakti

Bonvolu tralegi en PIV, kio estas banderolo. Petr Tomasovsky (diskuto) 18:48, 23 dec. 2019 (UTC)Reply

Petr Tomasovsky Kio estas PIV?--MisterSanderson (diskuto) 20:30, 23 dec. 2019 (UTC)Reply
Jen, tio estas PIV. Petro@diskkont